Alĝeria ĵudisto suspendiĝis de Olimpikoj pro rifuzo konkuri kontraŭ israelano

Dimanĉo, la 25-a de julio 2021

La ringoj de la Olimpiko en Tokio.

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Algerian judoka suspended from Olympics for refusing to face Israeli, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

La 24-an de julio, la Olimpika ĵudisto Fethi Nourine de Alĝerio suspendiĝis de la Someraj Olimpikoj de Tokio pro tio, ke li rifuzis konkuri kontraŭ Tohar Butbul de Israelo. Nourine klarigis tion per sia subteno de Palestino. Nourine konkuris en la kategorio por sub-73-kilogramaj ĵudistoj. Li ankaŭ rifuzis konkuri kontraŭ israela kontraŭulo ĉe la Monda Ĵuda Ĉampioneco en 2019, kiu ankaŭ okazis en Tokio.

Nourine diris en deklaro al la gazataro: "Ni laboregis por atingi la Olimpikojn. Sed la palestina afero estas pli granda ol ĉio ĉi." Lia trejnisto, Amar Benikhlef, subtenis lian starpunkton per aparta deklaro al la gazetaro. Li diris: "Ni faris la ĝustan decidon." Sportistoj el Irano kaj Egiptujo antaŭe ankaŭ rifuzis konkuri kontraŭ israelaj ĵudistoj. La Alĝeria Olimpika Komitato revokis sian akrediton por la du kaj diris, ke ili hejmiros.

Israela ĵudisto Tohar Butbul.

La Internacia Ĵuda Federacio diris en deklaro pri la retiro, "La IĴF havas striktan politikon pri ne-diskriminacio, la promocio de solidareco kiel ĉefa principo, plifortiganta de la valoroj de ĵudo". Disciplina komisiono decidas pri pliaj sankcioj.

Fontoj redakti