Usona tenisisto Coco Gauff gajnis la tenisturniron US Open

Mardo, la 12-a de septembro 2023

Usona tenisisto Coco Gauff. La 1-a de septembro 2022.


La 9-an de septembro la 19-jaraĝa usona tenisisto Coco Gauff gajnis la tenisturniron US Open kontraŭ la belorusa tenisisto Arina Sabalenka je la turniro de solaj tenisistinoj ĉe la stadiono Arthur Ashe en Novjorko, Usono. Gauff poentis 2–6, 6–3, kaj 6–2 dum la tri-seria matĉo kaj gajnis sian unuan trofeon de la Granda Ŝlemo.

La lasta usona dekkelkjarulino, ludinta en la fina matĉo, estis 19-jaraĝa Serena Williams, kiu kontraŭis sian pliaĝan fratinon Venus Williams en 2001. La lasta venko de usona dekkelkjarulino estis en 1999 kiam Serena Williams gajnis.

Je la 5-a de septembro, Gauff venkis kontraŭ Jeļena Ostapenko de Latvujo je du serioj, 6–0 kaj 6–2, kaj Gauff avancis al la sekva matĉo kontraŭ ĉeĥa tenisisto Karolína Muchová. Je la 7-a de septembro, Gauff venkis kontraŭ Muchová je du serioj kaj avancis al la finalo.

Sabalenka, 25-jaraĝa, ludis en la antaŭfinalo de US Open lastan jaron kaj 2021 kaj gajnis sian unuan titolon de Granda Ŝlemo ĉe la Australian Open je januaro de tiu ĉi jaro.

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo U.S. tennis player Coco Gauff wins U.S. Open women's singles tournament, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).