Alan Rickman forpasis pro kancero
Sabato, la 16-a de januaro 2016
La brita 69-aĝa aktoro Alan Rickman forpasis en Londono pro kancera malsano. Laŭ informoj de sia familio, li estis ĉirkaŭata de familianoj kaj amikoj dum la forpasmomento.
|
|
Li estas konata i.a. por esti la kontraŭulo en la filmo Die Hard, kie li, tiam 41-aĝa, aktoris kiel Hans Gruber. Li gajnis la Premion de la Brita Kino-Akademio pro sia rolo de ŝerifo de Nottingham en Robin Hood:Princo de l' ŝtelistoj en 1991. Li ankaŭ rolis la fantomamanton de Juliet Stevenson en Truly Madly Deeply.
Li akceptis aktori kiel Severus Snape en la filmserio Harry Potter, adaptiĝo de la libroj de la verkistino J. K. Rowling.
Ne ekzistas vortoj por esprimi kiom ŝokita kaj anim-dezertigita mi estas pro aŭskulti pri la forpaso de Alan Rickman. Li estis grandioza aktoro kaj mirinda viro. | — J. K. Rowling, en sia Tvitero-konto
|
.
La fama aktoro, estis en 2005 premiitan teatraĵon pri Rachel Corrie, bazita sur la retmesaĝoj de aktivismaj formortintoj de la konflikto Israelo-Palestina.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Alan Rickman stirbt mit 69 an Krebs, el germana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (en) «Alan Rickman, Harry Potter and Die Hard actor, dies aged 69» – BBC News Online, 14-01-2016 (arkivita [ ])
- (en) «Alan Rickman, giant of British screen and stage, dies at 69» – The Guardian, 14-01-2016 (arkivita [ ])
- (de) «Trauer um Alan Rickman: "Er war der ultimative Verbündete"» – Spielgel.de, 15-01-2016 (arkivita [ ])
- (en) '''J. K. Rowling''' «There are no words to express how shocked and devastated I am to hear of Alan Rickman's death. He was a magnificent actor & a wonderful man» – Tvitero, 14-01-2016 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |