Ano de reto el 30 mil pedofiluloj estas juĝata en Germanio

Mardo, la 18-a de aŭgusto 2020

Timigita knabino


La 18-an de aŭgusto en la urbo Kolonjo (Germanio) komenciĝis proceso kontraŭ Jörg L., akuzata pri pedofilio. Enketado de liaj fiagoj sekvigis malkovron de reto el 30 mil pedofiluloj. La aŭtoritatoj agnoskas ke nur malmultaj el ili estos punitaj.

La pedofilularo estis malkovrita en 2019, kiam oni ekkonis ke en kampadejo en la urbo Lüdge ekde jaroj funkcias loka pedofilula reto, kies viktimoj iĝis adoptita filino de krimulo kaj multaj aliaj infanoj. Dum pluraj jaroj polico ricevis respektivajn denuncojn, sed faris nenion. Kiam la enketado finfine komenciĝis, el policejo malaperis aluminia valizo kun 155 CD kun eventualaj krimpruvoj.

Poste en la urbo Bergisch Gladbach (Nordrejn-Vestfalio) komenciĝis enketado kontraŭ la 26-jara eksa soldato de Bundeswehr Jörg L., laborinta kiel kuiristo kaj hoteladministranto. Liaj viktimoj iĝis liaj propraj infanoj tri ĝis kvin jarojn aĝaj, lia nevino kaj filino de lia amiko-pedofilulo. Sian nevinon li proponis ankaŭ en pedofilula babilejo por grupa perfortado. Post komenco de la enketado li pentis, do polico dum kvin sekvaj monatoj ne detenis lin, nek priserĉis lian loĝejon. Oni supozas nun ke dum tiu periodo ĝis sia aresto la 21-an de oktobro 2019, li plu faris siajn krimojn. Jörg L. estas akuzata pri seksa perforto rilate sian filinon ekde kiam ŝi aĝis tri monatojn ĝis ŝia trijariĝo, kaj pri produktado kaj disvastigado de pornografiaĵoj kun ŝia partopreno. Sume li estas akuzata pri 79 krimoj, parte faritaj kune kun lia kompliculo el Kamp-Lintfort, ankaŭ eksa soldato de Bundeswehr. Prokuroro postulas 15-jaran malliberigon.

En majo 2020 lia kompliculo estis kondamnita al 10-jara malliberigo, kiun li pasigos en fermita psikiatria malsanulejo, kies pacientoj povas esti liberigataj nur kiam ili "ne plu estos danĝeraj por la socio". Dum la proceso li ploris kaj diris ke ne komprenas kiel tio okazis. Germana komisiito pri aferoj rilataj al seksaj krimoj kontraŭ infanoj Johannes-Wilhelm Rörig diris ke ambaŭ krimuloj "komplete perdis iliajn moralajn orientirojn kaj komplete perdis imagon pri kio estas normala de la vidpunkto de la bazaj homaj principoj". Li aldonis ke pro tio krom la kondamno, kiun ili meritas, ili devas ricevi ankaŭ "terapion kaj helpon".

Esplorado de babilejoj kaj retforumoj, en kiuj Jörg L. komunikis kun aliaj pedofiluloj, sekvigis malkovron de granda pedofilula reto, en kiu laŭ takso de polico anas ĝis 30 mil homoj, kion regiona ministro pri justico Peter Biesenbach nomis 30 mil "spuroj". La enketado daŭras, ĝin partoprenas ĉirkaŭ 150 policanoj. Tio estas la plej granda pedofilula reto iam malkovrita en Germanio. Ĝiaj anoj interŝanĝis infanajn pornografiaĵojn kaj priparolis seksan perforton kontraŭ neplenkreskuloj. Ili interalie konsultis unu la alian kiujn dormigilojn uzi por endormigi infanojn antaŭ perforti ilin, alvokis unu la alian ne subpremadi siajn seksajn dezirojn, interkonsentis pri interŝanĝo de infanoj kaj aranĝis grupajn perfortojn. En babilejoj partoprenis po ĝis 1800 homoj, kiuj kuraĝigis unu la alian, dirante ke pedofilio estas socie akceptebla afero. La reto estas internacia, sed konsistas plejparte el germanlingvanoj.

Peter Biesenbach agnoskis ke li ne imagis kiom granda estas la pedofilula reto kaj konstatis ke baldaŭ listo de suspektitoj grave kreskos. Li prognozis tamen ke plajparto de la suspektitoj neniam estos juĝataj, inkluzive pro manko de teknologiaj rimedoj, pro kio ne eblas esplori kaj konservi ĉiujn krimpruvojn. Por unu policano, partoprenanta la enketadon, estas du milionoj da supozeble infanpornografiaj fotoj, kiujn necesas reviztii. Por plenumi tion oni uzas ankaŭ netrejnitajn novulojn kaj eĉ civilulojn. Post la menciita proceso kontraŭ la soldato oni kreis en Kolonjo la plej grandan en la germana historio specialan polican sekcion Berg, kies 350 policanoj okupiĝas nur pri tiu ĉi pedofilula reto (nun ilia nombro reduktiĝis ĝis 130). Estis establita ankaŭ speciala sekcio, kiu okupiĝas pri rompado de ĉifrita korespondado de la suspektitoj. Oni dungis 20 civilulojn por pritakso de filmetoj kaj fotoj, elektinte 14 virinojn kaj 4 virojn el 150 kandidatoj. Tio estis filologoj, juristoj kaj politologoj, kiuj po kvin horojn tage esploras la materialojn, klopodante trovi eblecon identigi la krimulojn. Multaj civiluloj kaj policanoj plendas pri ekstrema psikologia streĉiĝo, kelkaj petis transiron al aliaj sekcioj kaj sin turnis por psikologia helpo. Estro de la enketcentro Sven Schneider rakontis pri kazoj, kiam fotoj montras perfortadon de la sama infano ekde kvina ĝis dekkvina vivojaro. "Se vi opinias, ke penetrado en la infano estas la plej malbona kion vi povas imagi, vi eraras" konstatis li.

Ĝis nun polico sukcesis identigi 87 suspektitojn kaj savi 50 viktimojn, inkluzive trimonatan bebon. Supozeble similaj retoj funkcias ne nur en Nordrejn-Vestfalio, sed ankaŭ en aliaj federaciaj landoj de Germanio. Laŭ polica statistiko, en 2019 en Germanio estis registritaj 15 936 kazoj de seksa perforto kontraŭ neplenkreskuloj, 12 262 kazoj rilataj al infana pornografio kaj 3000 kazoj de manipulado de infanoj en Interreto kun seksaj celoj. En la krimoj partoprenas reprezentantoj de ĉiuj sociaj klasoj.

La 24-an de julio Eŭropa Komisiono publikigis novan strategion pri lukto kontraŭ seksaj krimoj kontraŭ neplenkreskuloj.

Fontoj