Ĉu la hispana registaro subtenas Nicolas Maduron?

Mardo, la 18-a de februaro 2020


La hispana ĉefministro Pedro Sanchez

Hispanaj opoziciaj partioj postulas enketon pri mistera meznokta renkontiĝo inter la venezuela vic-prezidanto Delcy Rodriguez kaj altranga oficialulo de la hispana registaro okazinta en la madrida flughaveno pasintmonate, ĉar laŭ ili la kunveno malrespektas tuteŭropajn sankciojn kontraŭ la venezuala registaro de Nicolas Maduro.

Dum malserena sesio de la hispana parlamento merkredon, la 12-an de februaro, iuj deputitoj postulis ke la ministro pri transporto Jose Luis Abalos klarigu pri kio temis la renkontiĝo kun Rodriguez, al kiu estas malpermesite, kune kun 24 aliaj venezualaj oficialuloj, eniri la Eŭropan Union.

Abalos rekonis ke li aranĝis mallongan halton por Rodriguez kiam lia aviadilo surteriĝis en Hispanio survoje al Turkio la 20-an de januaro. La registaro asertas ke ĝi volas pritrakti demokratian balotadon en Venezuelo kaj ke tiu 20-minuta enaviadila renkontiĝo celis eviti diplomatian krizon.

«Mi sukcesis ne krei problemon en la diplomatia rondo kun registaro kun kiu ni volas fari balotadon sen puĉoj», diris Abalos, ripetante la alvokojn de la ĉefministro Pedro Sanchez al balotado en Venezuelo «kiel eble plej frue».

Poste, hispanaj amaskomunikiloj raportis kroman unuhoran renkontiĝon de Abados kaj Rodriguez ĉe la flughavena salono por eminentuloj.

La ĉefministro Sanchez estis inter la unuaj eŭropaj estroj kiuj agnoskis la opozician estron Juan Guaidon kiel provizoran prezidanton de Venezuelo, sed de tiam li eniris koalicion subtenatan de la ekstrem-maldekstra partio Podemos, kiu havas longdaŭrajn ligojn kun Nicolas Maduro. Guaido, la prezidanto de la venezuela Nacia Asembleo, estas agnoskita de pli ol 60 landoj kiel ŝtatestro de Venezuelo.

Rimarkindas, ke Sanchez ne renkontiĝis kun Guaido dum lia pasintmonata vojaĝo tra Eŭropo, kvankam ĉi-lasta sukcesis renkontiĝi kun la estroj de Britio, Francio, Germanio kaj aliaj landoj. Ĉi tiun ŝajnan malestimon la registaro atribuis al horara malakordo.

Ĉi tiuj okazaĵoj ŝajnas konfirmi la supozon de la konservema opozicio, ke la hispana registaro, influata de socialisma partio, estas forlasanta sian antaŭan subtenon al la demokratia opozicio de Venezuelo.

Fontoj