Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo

Mardo, la 17-a de oktobro 2023

Ilham Alijev hisas la flagon de Azerbajĝano en Xankəndi.


La 15-an de oktobro azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo. Tio iĝis simbolo de la restarigo de la nacia suvereneco super la regiono, perdita de Azerbajĝano dum malgajnita milito en 1994 kaj revenigita sekve de la venka milito en 2020 kaj dutaga operaco en septembro 2023.

Hisado kaj parolado redakti

La prezidanto hisis la flagon en Xankəndi (armena nomo: Stepanakert), ĉefurbo de la neagnoskita Arcaĥa Respubliko kaj laŭvoje ankaŭ borde de la baraĵlago Sarsang, la plej granda en la regiono kaj en la urbo Ağdərə (armena nomo: Mardakert). Li hisis la flagon ankaŭ en la urbo Xocalı, kie en 1992 armenaj taĉmentoj buĉis pli ol 600 azerajn civilulojn. Samtage li partoprenis malfermon de parko en vilaĝo Suqovuşan (armene: Madagiz) kaj refunkciigon de la rekonstruita baraĵlago Sarsang, kaj vizitis vilaĝon Malibeyli kie dum la Unua Karabaĥa milito en 1992 estis mortigitaj ĉirkaŭ 100 azeraj civiluloj. La evento koincidis kun la 20-a datreveno de la prezidantiĝo de Ilham Alijev. En Xankəndi li faris paroladon, kiu ne estis montrita en televido, nek publikigita.

Armenaj rifuĝintoj kaj eŭropaj rezolucioj redakti

 
Armenoj fuĝas el Montara Karabaĥo.

La 28-an de septembro la lasta prezidanto de la neagnoskita respubliko Samvel Ŝaĥramarjan subskribis ordonon pri malfondo de la regno ekde la 1-a de januaro 2025. Azerbajĝano arestis plurajn lokajn altrangulojn, inter kiuj estas eks-prezidantoj Bako Sahakjan, Arkadi Ghukasjan kaj Araik Arutjunjan, eks-prezidanto de la Nacia Asembleo de Montara Karabaĥo David Iŝĥanjan, eks-ministro Ruben Vardanjan, eks-komandestro de la armeo Levon Mnacakanjan, eks-ministro pri eksteraj aferoj David Babajan. Oficiale estas deklaritaj kiel serĉataj pli ol 300 altranguloj de la neagnoskita respubliko, akuzataj pri kreado de kontraŭleĝaj trupoj, terorismo, sabotado ks.

Laŭ raportoj de la armenaj aŭtoritatoj, komence de septembro en la neagnoskita Arcaĥa Respubliko loĝis ĉirkaŭ 120 mil armenoj. Fine de septembro la regionon forlasis pli ol 100 mil homoj, plejparte foririntaj al Armenio. Samtempe Azerbajĝano publikigis planon de reintegrado de la armena loĝantaro, kadre de kiu aŭtoritatoj promesas impostajn rabatojn, evoluigon de infrastrukturo, eblecon uzi la armenan lingvon, liberecon de kredo kaj konservadon de armenaj monumentoj.

La 29-an de septembro Armenio prezentis plendon je la Internacia Kortumo de Unuiĝintaj Nacioj, akuzinte Azerbajĝanon je etna diskriminacio de lokaj armenoj. Azerbajĝano kategorie neis tion. Reprezentanto de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj en Armenio, Kavita Belani diris ke Unuiĝintaj Nacioj registris neniujn kazojn de fitraktado de la armenaj rifuĝintoj fare de azeraj aŭtoritatoj aŭ trupoj.

La 5-an de oktobro Eŭropa Parlamento akceptis rezolucion, kiu nomis la okazaĵojn "etna purigado", kondamnis la azeran atakon kaj alvokis Eŭropan Union enkonduki sankciojn kontraŭ Azerbajĝano kaj ties altranguloj. Simila alvoko de 72 kongresanoj okazis ankaŭ en Usono. Neniuj reagoj tiukampe sekvis de EU kaj la Blanka Domo.

Malpaco daŭras redakti

 
Ilham Alijev en vilaĝo Horovlu, Ĝebraila distrikto, Montara Karabaĥo.

Dume paca traktato inter Azerbajĝano kaj Armenio ĝis nun ne estas subskribita, same kiel ne okazis demarkaciado de la landlimoj kaj malbloko de la vojoj. Ĉefministro de Armenio Nikol Paŝinjan flugis al la pintokunveno de la Eŭropa politika komunumo en Granado (Hispanio) kaj subskribis tie dokumenton pri agnosko de teritoria integreco de Azerbajĝano kaj Montara Karabaĥo kiel ĝia parto, sed rifuzis partopreni pintokunvenon de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj en Biŝkeko (Kirgizio). Ilham Alijev inverse, ne iris al Hispanio, sed venis al Biŝkeko kie li esprimis dubon pri sincereco de pacaj intencoj de Armenio.

  Peradon de la Rusia Federacio ni akceptas kun dankemo, ĉar Rusio estas nia najbaro kaj aliancano, kaj ankaŭ aliancano de Armenio, tiu ĉi lando troviĝas en nia regiono, diference de tiuj kiuj troviĝas milojn da kilometroj for. Ni akceptis pozitive tiun ĉi proponon kaj nia ministro pri eksteraj aferoj estis preta renkontiĝi kun la rusia kaj armena kolegoj. Bedaŭrinde armena flanko rifuzis tiun ĉi renkontiĝon. Do nun estiĝas demando: ĉu Armenio deziras pacon? Mi pensas ke ne, ĉar se ĝi dezirus pacon, ĝi ne rifuzus tiun ĉi eblecon. Ĉefministro de Armenio ses horojn flugas al Granado, partoprenas tie nekompreneblan renkontiĝon, kie estas priparolata Azerbajĝano sen Azerbajĝano, sed du-tri horojn flugi al Biŝkeko li ne povas, li havas gravajn aferojn.  
Ilham Alijev

Dum telefona interparolo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel, okazinta la 7-an de oktobro, Ilham Alijev diris ke li ne venis al Granado pro kontraŭazera pozicio de Francio, kiu liveras armilojn al Armenio kaj faras malicajn deklarojn. Li avertis ke kaze de nova konflikto en la regiono ĝuste Francio estos kulpa pri la nova milito. Alijev kondamnis la rezolucion de Eŭropa Parlamento kaj diris ke ĝuste la armena reĝimo devigas la armenojn forlasi Montaran Karabaĥon dum Azerbajĝano donas al ili humanitaran helpon. Li memorigis ankaŭ ke 8 azeraj vilaĝoj plu estas regataj de armena flanko.

Charles Michel invitis ambaŭ ŝtatestrojn veni al Bruselo ĝis la fino de oktobro por subskribi finajn dokumentojn pri la repaciĝo, sed ankoraŭ neniu oficiala respondo sekvis.

Ĉu sekva milito? redakti

 
Renkontiĝo de Ilham Alijev, Nikol Paŝinjan kaj Vladimir Putin en Moskvo, 2023.

La ĉefa timo de la observantoj nun estas ligita al eventuala invado de Azerbajĝano al Sjunika provinco de Armenio, kiu apartigas la ĉefan parton de la lando kaj Naĥiĉevanan Aŭtonoman Respublikon. La azera eksklavo estas blokita ekde 1992, fervojo liganta ĝin kun Azerbajĝano estas detruita, la komunikado okazas sole per aviado.

Post la fino de la milito en 2020 Armenio kaj Azerbajĝano interkonsentis restarigi la komunikadon en la regiono, tamen ĝis nun ne trovis akcepteblan por ambaŭ flankoj solvon. Azerbajĝano parolas pri "Zangezura koridoro", postulante certan eksterteritoriecon dum Armenio kategorie neas cedon de ajna parto de suvereneco super tiu ĉi parto de sia teritorio, timante ke tiukaze ĝi estos fortranĉita de la limo kun Irano, vive grava por ĝi.

Prezidanto de Rusio Vladimir Putin proponis al ambaŭ ŝtatestroj renkontiĝi en Moskvo kaj fari tie la finan interkonsenton. Rusiaj pactrupoj ankoraŭ troviĝas en Montara Karabaĥo kaj Rusio priparolas ilian sorton kun Azerbajĝano. Nikol Paŝinjan insistas ke kaze de foriro ili sekvu al Rusio, ne al Armenio.

Fontoj redakti