Azerbajĝano atakis kaj venkis Montaran Karabaĥon

Merkredo, la 20-a de septembro 2023

Azeraj militistoj.


La 19-an de septembro posttagmeze Azerbajĝano anoncis komencon de "lokaj kontraŭterorismaj operacoj" en Montara Karabaĥo por "restarigo de konstitucia ordo" en la regiono. Komenciĝis pripafado de la neagnoskita Arcaĥa Respubliko kaj ofensivo de la azera armeo. Sekvan tagon ĝi kapitulacis.

Deklaroj kaj faroj redakti

 
Operaco de la azera armeo en 2023.

La ministerio pri defendo de Azerbajĝano diris ke la operacon kaŭzis regula pafado kaj minado de areoj fare de armena flanko. Dum lastaj semajnoj azera flanko ofte plendis pri tio dum la armena flanko tion neis. La 19-an de septembro oni informis ke matene eksplodinta tera mino detruis kamionon de azeraj vojkonstruistoj, ŝoforo kaj pasaĝero pereis. Tio okazis en ŝoseo Əhmədbəyli — Fuzuli — Ŝuŝo, kies konstruado estis anoncita en novembro 2020, post kiam Azerbajĝano gajnis la duan militon en Montara Karabaĥo. Oni akuzis pri tio "armenajn sabotistojn". Sekvis raporto pri dua incidento, kiam en Ĥoĝavenda distrikto kamiono KamAZ kun soldatoj de azeraj internaj trupoj, sekvinta al loko de la unua incidento, estis eksplodigita de alia mino, kaj 4 soldatoj pereis. Baldaŭ post tio komenciĝis azeraj atakoj, kun uzo de artilerio kaj flugrobotoj.

Azera flanko diris ke trafataj estas sole militaj objektoj, sed armena flanko raportis pri detruado de civilaj objektoj kaj pereo de civiluloj. Ombudsmano pri homaj rajtoj en Montara Karabaĥo Gegam Stepanjan skribis la 19-an de septembro ke pereis jam 27 homoj kaj pli ol 200 estas vunditaj. Multnombraj videoj el la respubliko registris damaĝitajn domojn, inter kiuj estas pluretaĝaj loĝejoj. Azera armeo raportis pri 60 okupitaj militpozicioj, sed ne aperis informoj pri okupo de iuj setlejoj.

Antaŭhistorio redakti

Streĉiteco en la regiono kreskis dum lasta monato. Armena flanko alarmis ke azeraj trupoj koncentriĝas ĉe la limo de la neagnoskita respubliko. Sur azeraj kirasveturiloj aperis signoj forme de certaj literoj de azera alfabeto. La regiono estis blokita post kiam en aprilo Azerbajĝano starigis sian kontrolejon en Laĉina koridoro, la sola vojo kiu ligas Montaran Karabaĥon kun Armenio. La 9-an de septembro ĉefministro de Armenio Nikol Paŝinjan telefonis al prezidanto de Francio Emmanuel Macron, kanceliero de Germanio Olaf Scholz, ĉefministro de Kartvelio Iraklij Garibaŝvili, Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken kaj prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdoğan kaj petis ilian helpon.

Antaŭ kelkaj tagoj al la regiono venis kamionoj kun humanitara helpo, veturintaj laŭ Laĉina koridoro (el Armenio) kaj el Agdama distrikto (el Azerbajĝano). Tio estigis esperojn ke la konfrontiĝo mildiĝos kaj intertraktoj komenciĝos denove.

Asertoj kaj admonoj redakti

 
Simbolo de la azera operaco en 2023.

Rusio esprimis profundan zorgitecon pri la situacio kaj persiste alvokis la flankojn al ĉesigo de la sangoverŝado kaj reveno al intertraktoj. Proparolanto de la rusia ministerio pri eksteraj aferoj Maria Zaĥarova atentigis ke ĉiuj paŝoj al la paca solvo de la konflikto estis registritaj en triflankaj deklaroj, kiujn ŝtatestroj de Rusio, Armenio kaj Azerbajĝano subskribis inter 2020 kaj 2022. Interalie ŝi menciis la 4-an punkton de la deklaro, farita la 9-an de novembro 2020.

  4. Pactrupoj de Rusia Federacio deplojiĝas paralele kun forkonduko de la armenaj armitaj fortoj. Tempo de restado de pactrupoj de Rusia Federacio estas 5 jaroj kun aŭtomata longigo je pliaj 5-jaraj periodoj, se neniu el la Flankoj anoncos 6 monatojn antaŭ fino de la tempolimo intencon ĉesigi aplikon de tiu ĉi punkto.  
Ilham Alijev, Nikola Paŝinjan, Vladimir Putin.

Azera flanko ankaŭ referencas al tiu ĉi deklaro, rimarkigante ke armena flanko ne plenumis siajn promesojn kaj ĝiaj trupoj plu restas en Montara Karabaĥo. Armenio asertas ke ĝiaj militistoj forlasis la regionon kie restis nur trupoj de la neagnoskita respubliko, sed Azerbajĝano ne vidas diferencon inter ili kaj postulas ke ĉiuj armenaj militistoj (inkluzive de la neagnoskita respubliko) forlasu la regionon post kio ĝi pretos intertrakti kun reprezentantoj de lokaj armenoj. Armenio jam agnoskis Montaran Karabaĥon parto de Azerbajĝano kaj nur insistas ke intertraktoj kun estraro de la neagnoskita respubliko okazu helpe de internaciaj perantoj. Azerbajĝano rifuzas tion, konsiderante ĉion sia interna afero.

 
Mapo de la regiono.

Azerbajĝano diris ke ĝi informis Rusion pri la planota operaco kelkajn horojn antaŭ ĝia komenco, kio estigis indignon de armena ĉefministro plendinta pri manko de respektivaj informoj de la rusia flanko. Rusio neis la aserton kaj diris ke azera flanko informis ĝin kelkajn minutojn antaŭ la operaco. Ekspertoj memorigis ke rusiaj pactrupoj en la regiono ne ricevis oficialan mandaton, do ili rajtas nur observi la eventojn, kolekti informojn pri la incidentoj kaj admoni la flankojn.

Francio petis urĝan kunsidon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu estas planita por la 21-a de septembro. Josep Borrell je la nomo de Eŭropa Unio alvokis al ĉesigo de la militado kaj reveno al la intertraktoj. Recep Tayyip Erdoğan esprimis sian solidarecon kun Azerbajĝano kaj ties agoj celantaj "defendon de sia teritoria integreco". Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken interparolis per telefono kun Ilham Alijev, alvokis lin al paca solvo kaj diris ke Alijev esprimis sian pretecon ĉesigi la militadon kaj renkontiĝi kun reprezentantoj de la armenoj de Montara Karabaĥo.

Nikol Paŝinjan dum urĝa kunsido de la armena Konsilio pri sekureco diris ke li atendas helpon de rusiaj pactrupoj, deplojitaj en la regiono ekde 2020, kaj poste de UN. Li diris ke armeo de Armenio ne partoprenos la konflikton.

En la ĉefurbo de Armenio, Erevano vespere komenciĝis amasaj protestoj, kies partoprenantoj sturmis registaran sidejon kaj blokis ambasadejon de Rusio, postulante ke Rusio defendu la regionon. Matene la 20-an de septembro polico malblokis la ambasadejon.

Definitivaj kondiĉoj redakti

Estraro de la neagnoskita respubliko alvokis Azerbajĝanon al pafĉesigo kaj rektaj intertraktoj. Bakuo responde memorigis ke ĝi plurfoje proponis tion sed armena delegacio neniam venis. Nun la intertraktoj komenciĝos nur post plenumo de la definitivaj kaj nediskuteblaj kondiĉoj:

  Administracio de la prezidanto de Azera Respubliko deklaras pri preteco al renkontiĝo en Yevlakh kun reprezentantoj de la armena loĝantaro de la Karabaĥa regiono de nia lando. Tamen por la ĉesigo de la kontraŭterorismaj agadoj la kontraŭleĝaj armenaj trupoj devas levi blankan flagon, fordoni ĉiujn armilojn kaj la kontraŭleĝa reĝimo devas likvidi sin. En alia kazo la kontraŭterorisma agado daŭros ĝis la fino.  
Administracio de la prezidanto de Azerbajĝano

Kapitulaco redakti

 
Azera militisto.

La 20-an de septembro armenaj taĉmentoj raportis pri baldaŭa elĉerpiĝo de la municioj. Samtempe azeraj trupoj sciigis pri trarompo de armenaj defendolinioj en norda parto de la regiono.

Tagmeze ambaŭ flankoj informis pri pafĉesigo ekde la 13-a horo (loka tempo), atingita kun perado de rusiaj pactrupoj. Tion iniciatis armenaj trupoj kiuj anoncis unuflankan pafĉesigon.

En Telegram-kanaloj aperis jena deklaro de la armenaj aŭtoritatoj de Montara Karabaĥo:

1. Kun perado de komandestraro de la rusiaj pactrupoj deplojitaj en Montara Karabaĥo estis atingita interkonsento pri kompleta ĉesigo de la militado ekde 13:00 de la 20-a septembro 2023.

2. Estas atingita interkonsento pri foriro de la restintaj trupoj kaj militistoj de la Armitaj Fortoj de Respubliko Armenio el zono kie estas deplojitaj rusiaj pactrupoj kaj pri malestablo kaj kompleta senarmigo de la trupoj de la "armeo de Montara Karabaĥo", kaj pri foriro de pezaj teknikaĵoj kaj armiloj de sur la teritorio de Montara Karabaĥo cele al ilia plej rapida enrubujigo.

3. Demandoj, faritaj de la azera flanko rilate reintegradon, garantiadon de la rajtoj kaj sekureco de la armenoj de Montara Karabaĥo, kaj la demandoj rilate kreadon de kondiĉoj por la vivo de loĝantaro de Montara Karabaĥo kadre de la konstitucio de Azerbajĝano, laŭe al la atingita interkonsento, estos pridiskutataj dum renkontiĝo inter reprezentantoj de la loka armena loĝantaro kaj reprezentantoj de la centraj aŭtoritatoj de Azerbajĝana Respubliko, kiu okazos en la urbo Yevlakh la 21-an de septembro, kaj dum sekvontaj renkontiĝoj.

Oficialaj fontoj de la armena kaj azera flankoj konfirmis aŭtentikecon de la deklaro. Nikol Paŝinjan diris ke Armenio ne partoprenis la intertraktojn.

La ministerio pri defendo de Rusio informis ke rusiaj pactrupoj helpas al loka loĝantaro, interalie organizinte ĝian evakuadon. Tagmeze en la tendaro de la rusiaj militistoj troviĝis 2 261 civiluloj, inkluzive de 1 049 infanoj. Ili ricevas manĝaĵojn, provizorajn loĝejojn kaj medicinan helpon.

Fontoj redakti