Restaĵoj de Francisco Franco estis forigitaj el la Valo de la Falintoj

Ĵaŭdo, la 24-a de oktobro 2019

Maŭzoleo de Francisco Franco

La 24-an de oktobro 2019 restaĵoj de la eksa hispana ŝtatestro Francisco Franco estis forprenitaj de la Valo de la Falintoj kaj reentombigitaj en la municipa tombejo Mingorrubio. En 1975 li estis sepultita en la tombejo, kie troviĝas restaĵoj de 34 mil pereintoj de ambaŭ flankoj de la Hispana Enlanda Milito. Subskribitaj estis nur du tomboj — de la diktatoro Francisco Franco kaj de José Antonio Primo de Rivera, fondinto kaj estro de la partio Falange Española.

Oni ŝovis 1,5 tunojn pezan platon, kovrintan la diktatoran tombon, elprenis la ĉerkon ĉeeste de parencoj de la generalo kaj forportis ĝin per helikoptero. Tio okazis laŭe al decido de la registaro, kiun ekde 2015 formas la Hispana Laborista Socialista Partio, promesinta fari tion dum sia balotkampanjo. La parencoj de la diktatoro protestis en juĝejoj kaj petis permeson reentombigi la prezidantajn restaĵojn en tombokelo de la katedralo La Almudeno en Madrido, sed malgajnis en ĉiuj instancoj, inkluzive de la Supera Kortumo de Hispanio, kiu rifuzis ilian peton la 25-an de septembro.

Fontoj