Restaĵoj de Francisco Franco estos forigitaj el la Valo de la Falintoj

Merkredo, la 25-a de septembro 2019

Maŭzoleo de Francisco Franco

La 24-an de septembro 2019 la ses juĝistoj de la Supera Kortumo de Hispanio unuvoĉe rifuzis peton de posteuloj de Francisco Franco, kiuj kontraŭis eltombigon de liaj restaĵoj en la Valo de la Falintoj. Same estis rifuzita ilia peto permesi reentombigon de la prezidantaj restaĵoj en tombokelo de la katedralo La Almudeno en Madrido. La ĉefministro Pedro Sánchez, la prezidanto de la Hispana Laborista Socialista Partio, bonvenigis tiun ĉi decidon kaj nomis ĝin "venko de la hispana demokratio". La vic-ĉefministro Carmen Calvo diris, ke la entombigo okazos tre rapide. "Ju pli frue, des pli bone, ĉar necesas fari tion laŭeble pli for de la elekta kampanjo" rimarkis ŝi, aludante la ekstertempan parlamentan balotadon, okazontan la 10-an de oktobro.

La socialistoj promesis transloki restaĵojn de la diktatoro jam du sia elekta kampanjo en 2015. Ili iniciatis kaj aprobigis en la parlamento leĝon pri historia memoro, kiu ebligis tion. Praktika laboro komenciĝis en junio 2018, kiam Pedro Sánchez iĝis la ĉefministro. La decido pri eltombigo kaj translokado de la restaĵoj estis farita en februaro 2019 kaj tio devis okazi la 10-an de junio, sed la parencoj de Francisco Franco kontestis la decidon kaj ĉio estis nuligita kelkajn tagojn antaŭ la dato.

La juĝeja decido estis laŭdita aŭ almenaŭ neŭtrale akceptita de ĉiuj politikaj partioj de la lando krom la dekstra Vox, kiu konsideras ĝin neglekto de la historia memoro kaj provo renovigi la iaman politikan malamegon en la hispana socio. La posteuloj de la diktatoro planas prezenti plian peton, ĉi-foje antaŭ la Konstitucia Kortumo. Ĉiuj laboroj en la Valo de la Falintoj estas provizore ĉesigitaj pro eventuala danĝero, kaŭzita de malbona stato de la memorialo.

Fontoj