Audible prezentos la sonserion «El la Sorĉista Arkivo» pri la mondo de Hari Poter

Mardo, la 20-a de aŭgusto 2024

La 29-an de aŭgusto 2024 «Amazon» prezentos sonserion «El la Sorĉista Arkivo», konsistantan el artikoloj de Ĝoan Roŭling (en angla Joanne Rowling) pri mondo de Hari Poter.

La artikolaro «El la Sorĉista Arkivo» prilumas komplikaĵojn de sorĉista mondo en kiu vivas roluloj de mondo de verkoj pri Hari Poter kaj aliaj. Komplekto el 80 rakontoj unuafoje estas adoptitaj por sonserio.

La sonserio estos publikigita ĉe usona interreta vendejo «Audible» apartenata al «Amazon».

La artikolaro estis verkita de Ĝoan Roŭling por retejo «Pottermore». La retejo nun ne funkcias, sed «Audible» kontraktis kun la posedantoj de la retejo por aĉeti la rajton sonigi la rakontojn. Samtempe «Audible» kontraktis kun «Pottermore Publishing» por eldoni la novajn sonromanojn laŭ la sep bazaj romanoj pri Hari Poter. La novan eldonon partoprenos pli ol cent aktoroj, kiuj sonigos la librojn.

La premiero de la reeldonotaj sonromanoj estas planata por fino de 2025. La reeldono estos ekskluziva posedaĵo de «Audible».

Fontoj

redakti


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo