Barato akiras sian unuan nuklean submarŝipon

Ĵaŭdo, la 5-a de aprilo 2012


Pluraj Akulaaj submarŝipoj. La dua supre estas la ŝipo akirita de Barato

Barato lue akiris sian unuan nuklean submarŝipon. Ĝi estas rusa submarŝipo kaj Barato pagos luon al Rusio dum 10 jaroj. Barato nomis la ŝipon Chakra kaj ĝi estis prezentita je la pasinta 29-a de marto en ejo, kiun havas Barata mararmeo en urbo Visakhapatnam.

La submarŝipon, kiu apartenas al la klaso "2-a Akulao" laŭ klasigo de NATO, unue estis luota en 2009 sed unu jaro antaŭ, mortiga akcidento okazis en ĝi. Post riparlaboroj, la submarŝipo aliĝis al la rusa mararmeo en decembro de la jaro 2009.

Chakra longas 114,3 m., ĝi kapablas atingi 30 nodojn, subeniri 600 metrojn, kaj resti submare dum 100 tagoj kun 73 homoj en ĝi. Ĝia armilaro enhavas 4 torpedlanĉilojn je 533 mm., 4 pliajn je 650 mm., kaj 28 torpedojn aŭ minojn. Tamen la ŝipo ne kunportos nukleajn armilojn pro internaciaj traktatoj kontraŭ nuklea armila multobligado.

Barato uzos tiun ĉi submarŝipon kaj unu pli, kiu estas fabrikata de Barato, por gardado de siaj marbordoj.

Krom Barato nur Usono, Rusio, Ĉinio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio havas nukleajn submarŝipojn.

Fontoj