Barcelono ĉampiono de Hispanio 2014/2015
Lundo, la 18-a de majo 2015
|
|
Futbala Klubo de Barcelono iĝis ĉampiono de la hispana ligo BBVA kiam ankoraŭ mankas unu ludtago. La klubo estas en la unua loko kun 93 poentoj kaj je 4 poentoj for super Reĝa Madrido post la venko hieraŭ kontraŭ Atleta Madrido 0-1. Tiu ĉi estas la unua pokalo gajnita de Barcelono sub la komandado de la asturia trejnisto .
Kun Pedro Rodríguez, Lionel Messi kaj Neymar je la avano, Barcelono kontrolis tuttempe la pilkon per 77% da pilkregado je la fino de la matĉo. Oni devis atendi ĝis la minuton 65, kiam Messi, helpata de Pedro, povis goli en la pordistejo de Jan Oblak. Tiel Barcelona gajnis pro la minimuma diferenco.
Per la venko dum tiu ĉi edicio, FK Barcelono akiras sian 23-an pokalon de ligo, la 13-a dum la pasinta jarcentkvarono. Mankante ankoraŭ la lasta matĉo de ligo, la venonta 23-an de majo kontraŭ , ili estas la teamo malplej venkita (4) kaj kun malpli da goloj ricevinta (19) dum la ligo. Baldaŭ Barcelono ludos kontraŭ Athletic de Bilbao dum la finalo de la Pokalo de la Reĝo la 30-an de majo, kaj kontraŭ Juventus de Torino dum la finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA la 6-an de junio.
Atleta Madrido devos gajni kontraŭ por certigi al si rekte ludi en la Ligo de Ĉampionoj. La listo post la 37-a ludotago jene:
Teamo | LL | GL | EL | PL | GF | GK | DG | PTJ | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1. | Barcelona | 37 | 30 | 3 | 4 | 108 | 19 | +89 | 93 |
2. | Real Madrid | 37 | 29 | 2 | 6 | 11 | 25 | +76 | 89 |
3. | Atlético | 37 | 23 | 8 | 6 | 67 | 29 | +38 | 77 |
4. | Valencia | 37 | 21 | 11 | 5 | 67 | 30 | +37 | 74 |
5. | Sevilla | 37 | 22 | 7 | 8 | 68 | 43 | +25 | 73 |
6. | Villarreal | 37 | 16 | 12 | 9 | 48 | 33 | 15 | 60 |
7. | Athletic | 37 | 14 | 10 | 13 | 38 | 41 | -3 | 52 |
8. | Málaga | 37 | 14 | 8 | 15 | 40 | 45 | -5 | 50 |
9. | Espanyol | 37 | 13 | 10 | 14 | 45 | 48 | -3 | 49 |
10. | Rayo Vallecano | 37 | 15 | 4 | 18 | 44 | 64 | -20 | 49 |
11. | Celta | 37 | 12 | 12 | 13 | 44 | 42 | 2 | 48 |
12. | Real Sociedad | 37 | 10 | 13 | 14 | 40 | 49 | -9 | 43 |
13. | Elche | 37 | 11 | 7 | 19 | 35 | 62 | -27 | 40 |
14. | Getafe | 37 | 10 | 7 | 20 | 30 | 57 | -27 | 37 |
15. | Levante | 37 | 9 | 9 | 19 | 34 | 67 | -33 | 36 |
16. | Granada | 37 | 7 | 13 | 17 | 29 | 64 | -35 | 34 |
17. | Deportivo | 17 | 7 | 13 | 17 | 33 | 58 | -25 | 34 |
18. | Eibar | 37 | 8 | 8 | 21 | 31 | 55 | -24 | 32 |
19. | Almería | 37 | 8 | 8 | 21 | 33 | 61 | -28 | 32 |
20. | Córdoba | 37 | 3 | 11 | 23 | 22 | 65 | -43 | 20 |
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo El FC Barcelona se proclama campeón de la Liga BBVA, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (es) EcoDiario.es «El Barcelona se proclama campeón de la Liga BBVA tras imponerse al Atlético en el Calderón» – El Economista, 17-05-2015 (arkivita [ ])
- (es) Juan Manuel Díaz «El Barcelona gana la Liga a lo campeón» – Sport, 17-05-2015 (arkivita [ ])
- (es) «El Barcelona, campeón de Liga» – El País, 17-05-2015 (arkivita [ ])
- (es) «Barcelona campeón de Liga BBVA: los momentos más importantes del conjunto culé en su 23 campeonato» – La información.com, 17-05-2015 (arkivita [ ])
- (es) Francisco Cabezas «Un nuevo ciclo para un Barça campeón» – El Mundo, 17-05-2015 (arkivita [ ])
- (es) Rubén Heras «El Barcelona, campeón incontestable» – RTVE, 17-05-2015 (arkivita [ ])
- (es) «Clasificación Liga BBVA» – LFP, 17-05-2015 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |