Boeing 777 de Malaysia Airlines kraŝis en Ukrainio

Ĵaŭdo, la 17-a de julio 2014

Boeing 777 de Malaysia Airlines

La 17-an de julio en la teritorio de Ukrainio ĉe la limo kun Rusio kraŝis aviadilo Boeing 777 de Malaysia Airlines (nederlande), fluganta de Amsterdamo al Kuala-Lumpuro. Ĝi komencis malsupreniĝon 50 km for de eniro al la rusa aerspaco, kiun ĝi devis trapasi je 17-25 (laŭ la moskva tempo), kaj malaperis de la radaroj je 16-20 (loka horo) je flugnivelo 10 600 metroj. Poste oni trovis ĝin brulantan surtere apud vilaĝo Grabovo (Donecka provinco). Ĉiuj 283 pasaĝeroj kaj 15 skipanoj pereis.

Konsilanto de la ministro pri internaj aferoj de Ukrainio Anton Geraŝĉenko diris, ke la aviadilon paffaligis teroristoj de la tiel nomata Donecka Popola Respubliko pere de kontraŭaviadil-misila instalaĵo “Buk”.

La milicanoj ne havas tian armilon, kiu povus paffaligi aviadilon je flugnivelo 10 mil m. Ni havas kontraŭaviadil-misilajn instalaĵojn, kiuj paffaligas maksimume je la alteco tri ĝis kvar kilometroj.
Sergej Kavtaradze, proparolanto de la ĉefministro de Donecka Popola Respubliko

Tamen pli frue aperis sciigoj, ke fine de junio la milicanoj okupis la milittrupon A-1402 – la kontraŭaviadilan regimenton, kiu disponis ankaŭ je instalaĵoj “Buk”.

Dmitrij Timĉuk skribis en sia Fejsbuk-paĝo, ke la ukrainiaj militistoj en tiu regiono ne disponas pri kontraŭaviadila armilaro, kiun tamen laŭ liaj vortoj ofte uzas “porrusiaj batalantoj kaj taĉmentoj de la Armitaj Fortoj de Rusio”.

La rusia novaĵagentejo RIA Novosti citas vortojn de lokanoj:

Ni vidis kiel ĝin trafis misilo, aŭdiĝis eksplodo, la aviadilo direktiĝis al la tero postlasante nigran fumon. De la ĉielo ŝutiĝis iuj splitaĵoj
Lokanoj de Donecka provinco

Germana flugkompanio Lufthansa anoncis, ke ĝiaj aviadiloj ne plu flugos al triaj landoj super Orienta Ukrainio. Rusia flugkompanio “Transaero” deklaris la samon rilate tutan Ukrainion.

Prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko deklaris, ke la ukrainia armeo trafis neniujn celojn en la aero kaj postulis aranĝi internacian esploradon kun partopreno de Nederlando, Malajzio kaj la Internacia Civila Aviada Organizo. Prezidanto de Rusio Vladimir Putin esprimis sian profundan kondolencon al ĉefministro de Malajzio Naĝib Razak.

Inter la viktimoj estas 193 el Nederlando, 43 el Malajzio, 27 el Aŭstralio, 12 el Indonezio, 10 el Britujo, 4 el Germanujo, 4 el Belgujo, 3 el Filipinoj, 1 el Kanado, 1 el Nov-Zelando. Unu persono el la 193 nederlandanoj havis ankaŭ la usonan naciecon; unu persono el la 10 britoj havis ankaŭ la sudafrikan naciecon (laŭ Malaysia Airlines-vlucht 17 (nederlande)).

Fontoj