Eks-konsilisto de Zelenskij nomis lin "soleca diktatoro"

Eks-konsilisto de Zelenskij nomis lin "soleca diktatoro"

Oleksij Arestoviĉ, 2022.

Lundo, la 6-a de novembro 2023


La 31-an de oktobro eks-konsilisto de ukraina prezidanto Oleksij Arestoviĉ en sia Telegram-kanalo priskribis ukrainan prezidanton Zelenskij kiel solecan diktatoron, vagantan tra sia bunkro kaj delirantan pro baldaŭa venko kiun li ne kapablas atingi.

Usona ĵurnalisto kaj ukraina komentisto redakti

 
Rusia kontraŭtanka defendolinio. Zaporoĵa provinco, julio 2023.

La afiŝo estis komento al artikolo de usona ĵurnalisto Simon Shuster "‘Neniu kredas je nia venko kiel mi’ Ene de lukto de Volodimir Zelenskij plu teni Ukrainion en la batalo", publikigita tagon pli frue en la usona revuo Time. La ĵurnalisto konstatis ke neniu en la Zelenskij-teamo kredas je la venko de Ukrainio, sed la prezidanto obstine rifuzas la realon. Ukrainoj estas tedaj kaj jam akuzas precipe ne Rusion, sed proprajn aŭtoritatojn. La korupto estas totala, speciale en rekrutaj oficejoj. "Homoj ŝtelas tiel kvazaŭ morgaŭ venos neniam" diris al li ukraina altrangulo.

Homaj perdoj ne estas oficiale anoncataj, sed eŭropaj oficialuloj parolas pri pli ol 100 mil homoj kaj ukrainaj militestroj konstatas gravan mankon de soldatoj kies averaĝa aĝo jam atingis 43 jarojn, kio grave malaltigas efikecon de la ukraina soldataro. Ukrainaj komandestroj ofte rifuzas plenumi ordonojn pri ofensivoj, eĉ se ili venas rekte de la prezidanto. Dume Zelenskij obstine babilas pri baldaŭa venko, ignoras ĉiujn kontraŭajn opiniojn, preskaŭ ne komunikiĝas kun sia teamo kaj vivas en la mondo de siaj fantazioj, ĉiam pli kolera pro ilia neefektivigo kaj ĉiam pli forlasata de siaj iamaj subtenantoj, inkluzive de tiuj eksterlandaj. "Li trompas sin. Ni ne havas variantojn. Ni ne venkas. Sed provu diri tion al li" plendis unu el proksimuloj de la ukraina prezidanto.

Arestoviĉ esprimis sian opinion pri kialoj de tiom plorinda stato de la ŝtata sistemo kaj aŭtoritato de Zelenskij.

  Unue iu kondutas kiel diktatoro kaj anstataŭ ol sekvi normalan vojon de akcelita evoluo elektas stagnadon. Poste iu kreas amasan korupton. Poste iu kreas malamon al ĉiu ajn opinio diferenca de la sia. Kaj poste — post unu jaro kaj duono — venas aŭtuno en rilatoj kun la Okcidento kaj kun propra popolo. Kaj kiom ajn oni neu la realon, ĝi pro tio ne malaperos. Unu el etapoj de tiu ĉi neado de la realo estas provo akuzi pri ĉio damnitajn Shuster-ojn. Anstataŭ ol rigardi al siaj okuloj. En la artikolo de TIME aperas malagrabla kaj malklare konata bildo: la forlasita de ĉiuj diktatoro, vaganta laŭ foraj anguloj de bunkro, ne deziranta rigardi la okulojn de realo kaj histerie ekkrianta pri baldaŭa venko, atingi kiun li malkapablas. Aŭtoritata gvidanto, al kiu timas diri la veron liaj ĉirkaŭuloj.  
Oleksij Arestoviĉ
 
Volodimir Zelenskij, 2022.

Li tuj neis aludon al la nazia diktatoro.

  Ne, tio ne estas rekta paralelo kun Hitlero. Mi interparolis kun Simon kelkfoje, li neniam farus tian paralelon. Sed li estas brila artisto kaj ĝuste kaptis la momenton de la vero: la afero konsistas ne en paraleloj, sed en konsekvencoj. Ĉiuj perdintaj ligon al realo (je la nomo de sia fantazio) diktatoroj finas same. Tiu ĉi artikolo kondamnas Zelenskij al soleco kaj juĝo de la historio — al la soleco pri kiu li povas kulpigi neniun krom sin mem.  
Oleksij Arestoviĉ

Oleksij Arestoviĉ laboris kiel eksteretata konsilisto de la ukraina prezidanto ĝis januaro 2022. Li famiĝis danke al siaj trankvilvoĉaj alparoloj kaj komentoj, en kiuj li rakontis al ukraina publiko pri malsukcesoj de la rusia armeo kaj neevitebla kaj baldaŭn venko de la ukraina armeo. Interalie li diris ke "Mariupolo estos forlasita neniam", promesis ke post kelkaj monatoj da kontraŭofensivo ukrainaj trupoj atingos Krimeon ks. Nun li agnoskis ke li mensogis, sed pro noblaj intencoj.

  Estas vere ke granda parto de respondeco pro la kredo de ordinara civitano je nia rapida kaj bela venko kuŝas sur mi persone. Sed mi almenaŭ ne evitas tiun ĉi respondecon. Mi kreis iluzion en tiu tempo por ke ni postvivu. Hodiaŭ mi detruas ĝin por ke ni plu vivu.  
Oleksij Arestoviĉ

Liaj deklaroj oficiale markis starton de lia antaŭbalota kampanjo kiel kandidato je prezidanto de Ukrainio. La baloto devos okazi en 2024.

Reprezalioj kaj agnoskoj redakti

 
Oleksij Danilov, 2022.

Sekretario de la Konsilio pri Sekureco kaj Defendo Oleksij Danilov diris al ukrainaj amaskomunikiloj ke ukraina sekurecservo devos trovi homojn en la Zelenskij-teamo kiuj ne kredas je la venko de Ukrainio.

Komandestro de la ukraina armeo Valerij Zaluĵnij publikigis la 1-an de novembro en la brita magazino The Economist vastan artikolon, en kiu li agnoskis fiaskon de la ukraina kontraŭofensivo kaj stagnadon ĉe la frontlinio. Li diris ke laŭ planoj dum la longe preparita kaj vaste reklamita kontraŭofensivo la ukraina armeo devis progresi po 30 km tage, sed efektive dum kvin monatoj ĝi gajnis nur 17 km. La ukraina generalo aludas ke imagoj de NATO pri potenco de la rusia armeo estis fantaziaj kaj havas neniun rilaton al ĝia reala povo.

 
Valerij Zaluĵnij, 2022.
  Se vi rigardos lernolibrojn de NATO kaj kalkulojn kiujn ni faris, kvar monatoj devus esti pli ol sufiĉaj por ni por atingi Krimeon, batali en Krimeo, reveni el Krimeo kaj iri tien denove.  
Valerij Zaluĵnij

Valerij Zaluĵnij agnoskis ke longdaŭra milito estos neeviteble malgajnita de Ukrainio, kiu havas malpli da homaj resursoj ol Rusio. Li diris ke mobiliza rezervo de Ukrainio jam estas grave elĉerpita, do necesas teknologia trarompo simila al invento de pulvo por radikale ŝanĝi la situacion. Dume li akuzis la okcidentajn aliancanojn pri prokrastita kaj nesufiĉa liverado de armiloj kaj municioj.

Fine de septembro The Economist konstatis ke dum la kontraŭofensivo Ukrainio sukcesis regajni nur 0,25% de sia teritorio.

Konkludo de Zelenskij redakti

 
Volodimir Zelenskij kun itala prezidanto Sergio Mattarella, 2023.

Dum gazetara konferenco aranĝita kadre de vizito de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, Volodimir Zelenskij esprimis sian opinion pri la agnoskoj de sia komandestro. Li diris ke li havas malan opinion, ke neniu stagnado okazas kaj la ukraina armeo nur bezonas pliajn armilojn kiujn ĝi jam poiomete ricevas, menciinte aviadilojn F-16 kaj kontraŭaviajn sistemojn. "Ni ne devas perdi esperon" konkludis la ukraina prezidanto.

Aktualigo redakti

La 6-an de novembro pereis Gennadij Ĉistjakov, asistanto de Valerij Zaluĵnij. Li ricevis okaze de sia naskiĝtago donacon — alkoholaĵon kaj glasetojn, kiuj evidentiĝis batalpretaj grenadoj. Unu el la grenadoj eksplodis el liaj manoj. Ukrainaj fontoj supozis pri atenco, sed Valerij Zaluĵnij klarigis ke temas pri akcidento.

Je la sama tago Zelenskij deklaris ke nun estas malĝusta tempo por balotoj en Ukrainio.

Fontoj redakti

  • (ruse) Oleksij Arestoviĉ «Sen titolo»Telegram-kanalo de Oleksij Arestoviĉ, 2023-10-31
  • (ruse) Oleksij Arestoviĉ «Sen titolo»Telegram-kanalo de Oleksij Arestoviĉ, 2023-11-04