Bolivio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo

Merkredo, la 1-a de novembro 2023

Bolivia prezidanto Luis Arce, 2022.


La 31-an de oktobro Bolivio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo, protestante kontraŭ "la agresa kaj misproporcia milita ofensivo" de Israelo kontraŭ Sektoro Gazao. Ĝi anoncis ankaŭ sendon de humanitara helpo al la sieĝita palestina teritorio.

Reagoj redakti

 
Palestina flago pentrita je placo de Israelo. La-Pazo, Bolivio, 2021.

Israelo akuzis Bolivion pri "kapitulaco antaŭ terorismo kaj la ajatolo-reĝimo en Irano". En la puiblikigita deklaro estis dirite ankaŭ ke "en iu ajn kazo la rilatoj inter la landoj perdis la enhavon" post enoficiĝo de Luis Arce kie prezidanto.

Hamaso laŭdis la bolivian decidon kaj alvokis la arabajn landojn, normaligintajn siajn rilatojn kun Israelo, sekvi tiun ekzemplon.

Bolivia eks-prezidanto Evo Morales laŭdis la decidon, sed nomis ĝin malsufiĉa: "Bolivio devas deklari la ŝtaton Israelon terorisma ŝtato kaj plendi ĉe la Internacia Puna Kortumo". En 2009, kiam Evo Morales estis la prezidanto, Bolivio jam rompis rilatojn kun Israelo, kies trupoj eniris Gazaon kadre de operaco "Gisplumbo", kaj restarigis ilin nur en 2020.

Sudameriko indignas redakti

Kolombio kaj Ĉilio revokis siajn ambasadorojn el Israelo por konsultadoj kaj alvokis al pafĉesigo. La lastan alvokon subtenis ankaŭ Brazilo kaj Meksiko. Brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva parolis pri "obsedo de la ĉefministro de Israelo deziranta detrui Sektoron Gazaon" kie loĝas ankaŭ senkulpaj kaj sendefendaj infanoj kaj virinoj. Li diris: "Tio ke Hamaso faris teroristan atakon kontraŭ Israelo ne signifas ke Israelo devas murdi milionojn da senkulpajj homoj".

Prezidanto de Ĉilio Gabriel Boric en sia mesaĝo en X akuzis Israelon pri "neakceptebla rompo de internacia humanitara leĝaro" kaj efektivigo de politiko de "kolektiva puno". En la sama mesaĝo li anoncis revokon de ĉilia ambasadoro en Israelo, Jorge Carvajal. Ĉilio havas la plej grandan kaj unu el la plej malnovaj palestinaj komunumoj ekster la araba mondo.

Prezidanto de Kolombio Gustavo Petro en la sama socia reto anoncis revokon de kolombia ambasadoro, aldoninte: "Se Israelo ne ĉesigos la masakradon de la palestinanoj, ni ne povos resti tie".

Pli frue, la 16-an de oktobro ministro pri eksteraj rilatoj de Kolombio Álvaro Leyva postulis ke israela ambasadoro Gali Dagan "pardonpetu kaj foriru". Lian indignon kaŭzis reago de la ambasadoro al la vortoj de Gustavo Petro, komparinta israelan atakon kontraŭ Gazao kun Holokaŭsto. Post tio, la 17-an de oktobro Israelo anoncis haltigon de sia armila eksporto al Kolombio por kiu ĝi estis inter la ĉefaj armilprovizantoj. Gustavo Petro rifuzis ĉiujn akuzojn pri antisemitismo kaj konkludis: "Se ni devos suspendi la diplomatiajn rilatojn kun Israelo, ni suspendos ilin".

Kolombio dum jardekoj havis proksimajn militajn rilatojn kun Israelo kaj Usono, profitante iliajn armilojn por batali kontraŭ gerilanoj. En la origina deklaro, publikigita de Álvaro Leyva, estis dirite ke Kolombio "rezolute kondamnas la terorismon kaj atakojn kontraŭ civiluloj okazintajn en Israelo" kaj ke Bolivio estas solidara kun viktimoj de Hamaso. Poste ligilo al tiu ĉi deklaro malaperis kaj tiu nova ne plu mencias terorismon.

Antaŭhistorio redakti

 
Vundita palestina infano. La 11-a de oktobro 2023.

En majo 2021 la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj agnoskis Hamason terorista organizaĵo. La decidon oponis Bolivio, Argentino, Meksiko kaj Venezuelo.

Atakoj de Israelo sekvis la atakon de Hamaso dum kiu estis murditaj 1 400 homoj kaj prenitaj 240 ostaĝoj. Inter la viktimoj de la palestina atako estis 13 civitanoj de latinamerikaj landoj, pliaj 21 malaperis.

Ĝis nun en Sektoro Gazao pereis ne malpli ol 8 525 homoj. Laŭ datumoj de la Unuiĝintaj Nacioj, pli ol 1,4 milionoj el 2,5 milionoj da lokanoj jam iĝis senhejmuloj pro israela bombado. Ĉiun kvinan minuton en Gazao mortas po unu infano, jam pli ol 3 500 infanoj pereis dum tri semajnoj kio superas nombron de infanoj pereintaj jare en ĉiuj konfliktoj tra la mondo ekde 2019.

Fontoj redakti