Hamaso subite atakis Israelon

Dimanĉo, la 8-a de oktobro 2023

Palestinaj batalantoj, 2011.


La 7-an de oktobro je 6-30 matene palestina organizaĵo "Brigadoj Izz ad-Din al-Kassam" (milita branĉo de Hamaso) subite atakis Israelon, lanĉinte milojn da misiloj kaj sendinte grupojn da batalantoj. Israelo respondis per armea operaco. Oni raportas pri centoj da pereintoj, miloj da vunditoj, dekoj da ostaĝoj kaj palestinanoj patrolantaj judajn vilaĝojn. La atako okazis sekvan tagon post la 50a datreveno de la komenco de la milito de Jom Kippur, kiam Sirio kaj Egiptio same subite atakis Israelon.

Palestina inundo redakti

 
Invaditaj setlejoj lime de Gazao.

Dum kelkaj horoj Israelon trafis, laŭ asertoj de Hamaso, 5000 kaj laŭ versio de isaraelaj aŭtoritatoj pli ol 2200 misiloj, trafintaj pli ol 50 militajn poziciojn kaj plurajn civilajn objektojn. Samtempe centoj da batalantoj penetris teritorion lime de Sektoro Gazao surtere aŭ per glisparaŝutoj. Ili penetris almenaŭ 22 setlejojn, inkluzive Aŝkelonon kaj Sderoton, kaj komencis malmunti ĉelimajn israelajn militpoziciojn. Buldozoj de palestinanoj ekdetruis barieron lime de Gazao. Hamaso alvokis loĝantojn de Cisjordanio kaj Jerusalemo, kaj la islaman junularon tra la mondo aliĝi al la batalado.

Laŭ lastaj raportoj, pli ol 300 israelanoj pereis kaj 1100 estis vunditaj. Palestinanoj raportas pti 198 pereintoj kaj 1600 vunditoj. Ili kaptis 35 ĝis 50 israelajn militistojn kaj setlintojn. Oni informis ankaŭ ke 17 konstruistoj el Nepalo estis ostaĝigitaj de Hamaso kaj 7 estis vunditaj. En sociaj retoj aperis videoj montrantaj kiel batalantoj de Hamaso kondukas laŭstrate brigadan generalon Nimrod Aloni, komandestron de infanteriaj trupoj. Li estis sen pantalono kaj je disŝirita uniformo. En aliaj videoj palestinanoj piedbatas mortan korpon de israela soldato, ĵetas al kamiono duonnudan judan soldatinon kaj faras aliajn kruelaĵojn. Aperis video, montranta brulantan israelan tankon Merkava kaj kaptitajn tankistojn. Organizaĵo Palestina Islama Ĝihado, partoprenanta la atakon, diris ke kaptitaj israelaj militistoj estos interŝanĝitaj kontraŭ palestinanoj, troviĝantaj en malliberejoj de Israelo. Ili asertas ke la kaptitoj sufiĉas por liberigi ĉiujn palestinajn malliberulojn. En israelaj prizonoj nun troviĝas ĉirkaŭ 5200 palestinanoj, el kiuj 1200 estas arestitaj surbaze de administraj decidoj.

Estro de la "Brigadoj Izz ad-Din al-Kassam" Mohammed Deif nomis sian operacon "Inundo Al-Aksa" kaj diris ke ĝin kaŭzis malsanktigo de la samnoma moskeo en Jerusalemo kaj kresko de perforto rilate palestinanojn: "la malamiko devas kompreni... ke liaj agoj ne restos sen konsekvencoj".

Israelaj glavoj redakti

 
Israelaj soldatoj antaŭ ol eniri Gazaon, 2014.

Responde Israelo komencis operacon "Feraj glavoj". Je 13-30 aerarmeo de Israelo raportis pri atakoj kontraŭ 17 militejoj kaj 4 komandejoj de Hamaso en Gazao. Palestina ministro pri sano Mej Alkaila raportis pri 232 pereintoj kaj 1700 vunditoj sekve de tiuj ĉi atakoj. Ŝi deklaris krizostaton en ĉiuj hospitaloj. Israela ĉefministro Benjamin Netanjahu promesis totalan venĝon kaj alvokis 2,3 loĝantojn de Gazao forlasi ĝin.

  Ni venĝos tiun ĉi nigran tagon. Ni venĝos ĉiujn gejunulojn kiuj perdis siajn vivojn. Ni trafos ĉiujn poziciojn de Hamaso. Ni transformos Gazaon je dezerta insulo. Al la loĝantoj de Gazao mi diras: vi devas foriri. Ni trafos ĉiun angulon de la sektoro.  
Benjamin Netanjahu

Israelo deklaris amasan mobilizadon de kelkdek mil rezervistoj. Reprezentanto de israela armeo Richard Hecht diris ke ĝi timas atakojn norde, flanke de Libano kaj Sirio. Tamen li esprimis esperon ke ĝis la fino de la 7a de oktobro en Israelo restos "eĉ ne unu viva teroristo". Ministro pri defendo Joav Galant nomis la atakon milito kaj promesis ke Israelo gajnos ĝin. Vespere israela armeo raportis pri reokupo de plejparto de la setlejoj. Armeo raportis ke 4 divizioj de rezervistoj estas deplojitaj ĉe la limo kun Gazao, aliĝinte al 35 batalionoj kiuj jam estis tie. Konfrontiĝoj okazis ankaŭ en Cisjordanio. En israela parlamento oni pridiskutas surteran operacon en Gazao por haltigi kaj puni la atakintojn. Lastfoje israela armeo eniris Gazaon en 2014 kadre de la operaco Ŝirma Marĝeno.

Festado kaj batalado redakti

 
Sektoro Gazao kaj Israelo.

Flughavenoj en la suda kaj centra partoj de Israelo estas fermitaj. Internacia Flughaveno Ben Gurion funkcias malstabile. Israela ministro pri energio Israel Kac ordonis al la israelaj elektrostacioj ĉesigi liveradon de elektro al Gazao. Ĉiuj edukejoj estas fermitaj. Palestina misilo trafis hidroelektrocentralon Rutenberg, produktantan 20% de la elektra energio en la lando, kaj ĝi ekbrulis.

La atako okazis sur la fono de amasaj protestoj en Israelo kontraŭ juĝeja reformo, iniciita de ĉefministro Benjamin Netanjahu. Centmiloj da protestantoj regule manifestacias, centoj da rekrutoj evitas la militservon, kelkdek spertaj pilotoj eksiĝis el aerarmeo. Krome tiutage jam pasis festa semajno, kiam judoj festis Sukoton, kaj komenciĝis alia festo — Simĥat Tora, do multaj israelanoj feriis kaj festis. Apud Gazao okazis muzika festivalo, kiun partoprenis miloj da homoj, ĝenerala etoso en la lando estis malstreĉa. Sabato estas juda ripoztago, kiam religio malpermesas ĉian laboron, do publika transporto ne funkciis kaj la ministerio pri defendo estis devigita dissendi al taksioj adresojn de rezervistoj por ke ili povu veni kadre de mobilizado. Nur post la 5a vespere oni anoncis ke fervojo en suda parto de Israelo ekfunkcios por transporti rezervistojn.

Multaj demandas kial la amasa atako okazis tute ne atendite, do ĝia preparado restis nerimarkita de sekretservoj kaj armeo. Eksa proparolanto de la israela armeo Jonathan Conricus nomis tion "momento de Pearl Harbor" por Israelo, aludante al subita atako de japana armeo al la samnoma usona militbazo dum la Dua mondmilito. Post forlasi Gazaon en 2005, Israelo elspezis miliardojn da dolaroj por konstrui kontraŭmisilan defendon kaj protektan allteknologian muron lime de la sektoro.

Subtenoj kaj kondamnoj redakti

 
Palestina misilo.

Tra la tuta Mezoriento okazas manifestacioj kies partoprenantoj esprimas solidarecon kun Hamaso kaj malamon al Israelo kaj Usono, kies flagojn ili bruligas. Amasaj marŝoj tiaj okazis en Irano, Irako, Sirio, Libano.

Hizbulaho, Sirio, Afganio, Irano kaj kelkaj arabaj landoj laŭdis la atakon kaj esprimis sian solidarecon kun Hamaso. Usono, Eŭropa Unio, NATO, Ukrainio, Barato, Japanio, Kenjo, Argentino kaj aliaj landoj kondamnis la atakon kaj esprimis solidarecon kun Israelo. Rusio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Turkio, Egiptio, Sauda Arabio, Brazilo, Japanio alvokis ambaŭ flankojn al tuja pafĉesigo. Prezidanto de la Palestina Aŭtonomio Maĥmud Abbas diris ke la palestinanoj havas rajton defendi sin kontraŭ la "teroro de setlintoj kaj okupaciaj trupoj". Kuvajto esprimis gravan zorgitecon kaj alvokis Israelon ĉesigi "provokajn okupaciajn praktikojn". Kataro diris ke la atakon kaŭzis perforto de Israelo kontraŭ la palestinanoj.

La 8an de oktobro devos okazis kunsido de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj pritraktonta la situacion en Israelo kaj Palestino.

Fontoj redakti