Burundo: La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn
MALLONGAĴO
|
|
Dimanĉo, la 5-a de oktobro 2014
Sekretario de ANEB Hasano Ntahonsigaye informas, ke la biblioteko de la Esperanto-centro en Rumongo ĵus ricevis proksimume 250 novajn librojn de eldonejo Impeto el Rusio. Tio grave riĉigos la bibliotekon kaj ebligos distribuadon de pluraj ekzempleroj inter aliaj esperanto-grupoj de la lando.
Samtempe alvenis alia bona novaĵo: la Esperanto-centro ricevis aliron al elektro. Do nun ĝi povas uzi modernajn komunikilojn kaj edukilojn kiel komputiloj, telefonoj, faksiloj kaj kopiiloj.
Fontoj
(Esperanto) «La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn» – [[1]], la 1-an de septembro 2014 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |