Carlos Menem, eksprezidanto de Argentino, forpasis je 90-jaraĝo

Vendredo, la 19-a de februaro 2021

Dosiero:Alfonsín pasa el mando a Menem.jpg
En ĉi tiu bildo de 1989, Menem oficiale prezidantiĝas de la manoj de Raúl Alfonsín, la eksiĝanta prezidanto.

Carlos Saúl Menem, eksprezidanto de Argentino, forpasis la 14-an de februaro de ĉi tiu jaro, je 90-jaraĝo, en la sanatorio Los Arcos en la ĉefurbo Bonaero. La mortkaŭzo estis infekto de la urina sistemo, kiu estis komplikiĝo kaj konsekvenco de liaj jamaj kardiologiaj problemoj.

Pro lia morto, la nuna argentina prezidanto, Alberto Fernández, dekretis tri tagojn de nacia funebrado. Ĉi tiu decido ĝenis kelkajn loĝantojn de la urbo Rio Tercero, kiu rifuzis sekvi la funebradon pro tio, ke Menem estis konsiderata kiel persona non grata (malbonvenigito) depost la tieaj fabrikeksplodoj en 1995. Oni akuzis Menem-on la respondeculo de tiu katastrofo.

Menem naskiĝis la 2-an de julio, 1930 en Anillaco, La Rioja. Li estis la prezidanto de la nacio inter 1989 kaj 1999; antaŭ tiam li estis la gubernatoro de sia denaska provinco en la jaroj 1973-1976 kaj 1993-1989.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Carlos Saúl Menem falleció a los 90 años, el hispanaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).