Ĉefpaĝo/Dua paĝo, 2014


Aviadilo de AirAsia malaperis super la Java Maro

Aviadilo de AirAsia malaperis super la Java Maro
28-a de decembro 2014. La aviadilo Airbus A320 de AirAsia malaperis super la Java maro, Indonezio, antaŭ kelkaj horoj laŭ raporto de la entrepreno publikigita hodiaŭ. En la aviadilo estis almenaŭ 155 personoj, sed laŭ aliaj raportoj tie estis 162 personoj. Funkciulo de la indonezia Ministerio pri Transporto, Hadi Mustofa, konfirmis, ke ...




Du aŭtoj eksplodis en Malmo

Du aŭtoj eksplodis en Malmo
27-a de decembro 2014. Pasintsabate du eksplodoj skuis la kvartalon Rosengaard, pluretna kvartalo de la urbo Malmö, sude de Svedio, laŭ policaj raportoj. Ne estis damaĝoj. "Verŝajne okazis detonacio ene de la aŭtoj", diris al loka novaĵ-agentejo TT la policano Maya Forstenius. La raporto de la polica proparolanto ...




Norvegio ĉesos subvencii fokedĉasadon

Norvegio ĉesos subvencii fokedĉasadon
17-a de decembro 2014. Norvegio ĉesos subvencii la ĉasadon de fokedoj, decido, kiu povos fini tre polemikan agadon en la lando, diris ĉi vendrede norvega parlamentano. La plejmulto el la deputitoj voĉdonis ĵaŭde nokte la forigon ekde 2015 de la ĉiujara subvencio de 12 milionoj da ...




Indonezio: Dudek mortoj kaj multaj mankantoj pro terglito sur Javo

Indonezio: Dudek mortoj kaj multaj mankantoj pro terglito sur Javo
15-a de decembro 2014. Vendrednokte (en loka tempo), la 12-an de decembro 2014, la centra parto de la indonezia insulo Javo estis trafita de terglito. La nombro da mortaj viktimoj kreskis ĝis 20, dum ankoraŭ almenaŭ 88 homoj mankas. La terglito en la montara regiono Banjarnegara estis kaŭzita de pluvegoj. Centoj da domoj estis subterigitaj de koto, same kiel ...




Zimbabvo: ministro pri justico nomumita vicprezidento

Zimbabvo: ministro pri justico nomumita vicprezidento
12-a de decembro 2014. Merkrede, la 10-an de decembro 2014, Emmerson Mnangagwa, nuna ministro pri justico de Zimbabvo, estis nomumita vicprezidento de la reganta partio ZANU-PF, kaj do aŭtomate de la Ŝtato. Tion anoncis prezidanto Robert Mugabe. ,,Estas du vicprezidentoj. Por la iama ZANU ni havas ...




Peruo: UN-klimatokulminkonferenco en Limo

Peruo: UN-klimatokulminkonferenco en Limo
1-a de decembro 2014. Delegacioj el 195 landoj traktados ek de hodiaŭ ĉe la 20-a UN-klimatokonferenco pri projekto de monda klimatotraktato. La teksto devos servi kiel modelo por deviganta akordo, kiu fine 2015 – dum Pariza konferenco - estu decidota kaj en la jaro 2020 estu validota. Celo estas ...




Ĉinujo plifortigas sian kunlaboron kun la insuloj de suda Pacifiko

Ĉinujo plifortigas sian kunlaboron kun la insuloj de suda Pacifiko
24-a de novembro 2014. La ĉina prezidanto Xi Jinping finis sian tritag-viziton de la insulo Fiĝio. Dum sia vizito la prezidanto diskutis kun la gvidantoj de Fiĝio kaj sep aliaj insulo-landoj de la suda Pacifiko, nome (aboce) Kukinsuloj, Mikronezio, Niuo, Papuo-Nov-Gvineo, ...




Kolombia Registaro ĉesigas la pactraktadojn kun FARK pro forkapto de generalo

Kolombia Registaro ĉesigas la pactraktadojn kun FARK pro forkapto de generalo
17-a de novembro 2014. La kolombia prezidanto, Juan Manuel Santos, ordonis la ĉesigon de la pacaj traktadoj kun la gerila grupo FARK pro forkapto de armea generalo kaj du aliaj personoj fare de tiu armita grupo ĉi-dimanĉe. Generalo Rubén Darío Alzate estis kaptita fare de ...




Kolombio, la sola lando kiu kontribuis al la fonduso de UN kontraŭ Ebolo

Kolombio, la sola lando kiu kontribuis al la fonduso de UN kontraŭ Ebolo
18-a de oktobro 2014. La fonduso de Unuiĝintaj Nacioj cele al lukto kontraŭ Ebolo havas nun 100.000 dolarojn, kaj ne 20 milionojn kiel anoncis pasint-ĵaŭde la Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon, laŭ hieraŭa raporto fare de ...




Meksiko reakiras kodekson el la 17-a jarcento interŝanĝita en 1827 kontraŭ biblioj

Meksiko reakiras kodekson el la 17-a jarcento interŝanĝita en 1827 kontraŭ biblioj
28-a de septembro 2014. Kontraŭ entute 14'553.500 $MEX, Meksiko aĉetis la Kodekson Chimalpáhinuno, unu el siaj fondintaj dokumentoj. Verkita en la 17-a jarcento fare de du indiĝenaj historiistoj ...




Skotlando diras ne al sendependeco

Skotlando diras ne al sendependeco
20-a de septembro 2014. Dum la historia referendumo pri sendependeco, Skotlando decidis resti en la Unuiĝinta Reĝlando. La kontraŭo al sendependeco signifas grandan trankviliĝon por la britoj, ĉar la disiĝo minacis erigi la Reĝlandon kaj semi konfuson en la financajn merkatojn, laŭ Reuters.
55.3% el la voĉdonintoj ...




Vastega transatlantika traktato preparatas!

Vastega transatlantika traktato preparatas!
15-a de septembro 2014. Vastega transatlantika traktato pri komerco kaj investado preparatas. Estas nova kaj preskaŭ sekreta projekto por krei grandan liberan interŝanĝ-zonon inter Usono kaj Eŭropo, kiu minacas ŝanĝi la civitanan vivon en la du regionoj. Estos kolizio inter ...




Unua var-vagonaro Hamburgo - Ĉinujo veturas

Unua var-vagonaro Hamburgo - Ĉinujo veturas
9-a de septembro 2014. La unua varvagonaro el la germana urbo Hamburgo al Ĉinujo estas survoja. La trajno, ŝarĝita kun 41 konteneroj, transportas interalie industriajn robotojn por internacia teknik-entrepreno, sciigis DB Schenker Loĝistiko (germane), la loĝistika filino de Deutsche Bahn, kiu lasta ...




Vladimir Putin proklamis sian planon pri reguligo de la konflikto en Ukrainio

Vladimir Putin proklamis sian planon pri reguligo de la konflikto en Ukrainio
3-a de septembro 2014. La 3-an de septembro dum laborvizito de prezidanto de Rusio Vladimir Putin en Mongolio li proklamis sian planon pri reguligo de la konflikto en Ukrainio. ...




Okazis telefona interparolo de Vladimir Putin kaj Petro Poroŝenko pri la situacio en Ukrainio

Okazis telefona interparolo de Vladimir Putin kaj Petro Poroŝenko pri la situacio en Ukrainio
3-a de septembro 2014. La 3-an de septembro okazis telefona interparolo de prezidanto de Rusio Vladimir Putin kaj prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko. Unue la gazetarservo de la ukraina prezidanto publikigis deklaron, laŭ kiu oni atingis interkonsenton pri pafĉesigo. Sed la gazetarservo de la rusia prezidanto refutis tion. Do poste tiu de Petro Poroŝenko korektis sian deklaron indikante, ke estis atingita interkonsento pri la reĝimo de la pafĉesigo ...




Kriza renkontiĝo de Putin kaj Poroŝenko en Minsko

Kriza renkontiĝo de Putin kaj Poroŝenko en Minsko
26-a de aŭgusto 2014. Ekde junio ili ne renkontiĝis unu la alian: Nur nun la ukraina prezidento Petro Poroŝenko kaj lia rusa kolego Vladimir Putin denove vidiĝas en la belorusa ĉefurbo Minsko. Ĉe la renkontiĝo ĉeestos komisaroj de la Eŭropa Unio, inter kiuj ...




Vikinovaĵoj intervjuas al Jorge Montanari, trejnisto de la Esperanta Selektitaro

Vikinovaĵoj intervjuas al Jorge Montanari, trejnisto de la Esperanta Selektitaro
29-a de julio 2014. Dum la 99-a UK okazanta en Bonaero, Argentino, okazos futbalmatĉo inter la ĵus kreita Esperanta Selektitaro kaj la Armen-devena argentina komunumo. Pri tio Ivan QUINTERO el Kolombio, kunlaboranto de Vikinovaĵoj, intervjuis al Jorge MONTANARI el Argentino, inicianto de ...




Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio

Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio
23-a de julio 2014. Internaciaj varmarkoj, kiel Starbucks kaj Burger King, estas entiritaj en reputacian krizon, post kiam unu el iliaj provizantoj troviĝis liveranta eksvalidan viandon. Ĉi tiu plej lastatempa tutlanda skandalo pri nutra sekureco minacas disrompi provizoĉenojn de rapidmanĝejoj tra Ĉinio ...




Germana ministro : Spionado minacas sekretan traktaton TTKI

Germana ministro : Spionado minacas sekretan traktaton TTKI
23-a de julio 2014. Germana ministro pri justico Heiko Maas, ano de la politika partio SPD, konsideras la sekrete preparata traktato pri liberkomerco kun Usono (TTKI, t.e. Transatlantika traktato pri komerco kaj investado) minacata. "Ni bezonas por tia traktato ...




BRICS : Disvolviĝa banko por emerĝantaj ekonomioj

BRICS : Disvolviĝa banko por emerĝantaj ekonomioj
17-a de julio 2014. La kvin plej gravaj emerĝantaj ekonomioj tutmonde, Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo kaj Sud-Afriko, (mallongigitaj angle : BRICS), konstruos kune disvolviĝan bankon por iĝi malpli dependaj de okcidenta financado. Tio estis sciigita pasintmarde la 15-an de julio ĉe ...




Boeing 777 de Malaysia Airlines kraŝis en Ukrainio

Boeing 777 de Malaysia Airlines kraŝis en Ukrainio
17-a de julio 2014. La 17-an de julio en la teritorio de Ukrainio ĉe la limo kun Rusio kraŝis aviadilo Boeing 777 de Malaysia Airlines, fluganta de Amsterdamo al Kuala-Lumpuro. Ĝi komencis malsupreniĝon 50 km for de eniro al la rusia aerspaco, kiun ĝi devis trapasi je 17-25 (laŭ la moskva tempo), kaj malaperis de la radaroj je 16-20 (loka horo) je flugnivelo 10 600 metroj. Poste oni trovis ĝin brulantan surtere apud vilaĝo Grabovo (Donecka provinco). Ĉiuj 283 pasaĝeroj kaj 15 skipanoj pereis ...




Du vunditaj ukrainiaj limgardistoj estas savataj en rusia hospitalo

Du vunditaj ukrainiaj limgardistoj estas savataj en rusia hospitalo
16-a de julio 2014. La 16-an de julio je la 14-a horo (laŭ la moskva tempo) du grave vunditaj ukrainiaj limgardistoj estis alportitaj al hospitalo en Rostova provinco (Rusio). Unu estis vundita al ventro, alia havas plurajn brulvundojn kaj supozeble splitvundojn. Ambaŭ estas operaciataj de rusiaj kuracistoj ...




21 homoj pereis pro akcidento en la Moskva metroo

21 homoj pereis pro akcidento en la Moskva metroo
15-a de julio 2014. Matene la 15-an de julio 2014 en Moskvo elreliĝis tri vagonoj de la metroo inter la stacioj Park Pobedi kaj Slavjanskij Bulvar (ambaŭ je la Arbatsko-Pokrovskaja linio) ...




164 Partoprenis en la tria tutmonda ekzamentago

164 Partoprenis en la tria tutmonda ekzamentago
10-a de julio 2014. La 14-an de junio, per la parola KER-ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo, finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamentago, en kiu partoprenis 164 personoj en 17 urboj kaj 12 landoj (detala statistiko ĉi tie). En kvin lokoj okazis ankaŭ parola parto. Pasintjare ĝi jam okazis en Arras, La Chaux-de-Fonds, ...




Barata kosma agentejo lanĉas kvin eksterlandajn satelitojn

Barata kosma agentejo lanĉas kvin eksterlandajn satelitojn
5-a de julio 2014. Pasintlunde matene, la 30-an de junio, la Barata kosma agentejo, Barata Organizo pri Kosmo-Esplorado (BOKE), lanĉis kvin eksterlandajn satelitojn ekde la Sriharikoto-lanĉinstalaĵo, uzante la PSLV-C23-lanĉoveturilo. La plej grava ŝarĝo estis terobserva satelito de Francujo nome SPOT 7 ...




Porrusiaj batalantoj forlasis la blokitan urbon Slovjansko

Porrusiaj batalantoj forlasis la blokitan urbon Slovjansko
5-a de julio 2014. Matene la 5-an de julio 2014 porrusa batalantaro forlasis urbon Slovjansko (Donecka provinco, Ukrainio), blokitan de la ukraina armeo. Unu kolono da batalantoj jam atingis Kramatorskon, la alia iras al Donecko ...




Rusujo riproĉas al Usono provokadon en Ukraina krizo

Rusujo riproĉas al Usono provokadon en Ukraina krizo
28-a de junio 2014. Rusujo riproĉis al Usono hejti la krizon en Ukrainujo. Rusa ministro pri ekstero Sergej Lavrov (germane) diris, ke la usonaj kolegoj ankoraŭ ĉiam preferas puŝi la Ukrainan estraron al konfrontanta kurso. La ebleco interkonsenti pri la krizo estus ...




Sieraleono fermas landlimojn pro ebolo

Sieraleono fermas landlimojn pro ebolo
12-a de junio 2014. Merkredo la 11-an de junio 2014 Sieraleono fermis siajn landlimojn koncerne la komercan trafikon kun Gvineo kaj Liberio por kontraŭi disvastigon de la mortiga eboloviruso.
Ene de landlimoregionoj lernejoj, kinejoj kaj noktokluboj ...






Kornvalo oficiale agnoskata kiel minoritato

Kornvalo oficiale agnoskata kiel minoritato
30-a de majo 2014. La brita registaro ĵus oficiale agnoskis la kvaran keltan minoritaton en sia teritorio: Kornvalo. Kornvalo lokiĝas fine de la sudokcidenta duoninsulo, tie loĝas 500.000 personoj kaj ties ĉefurbo estas Truro.




La papo Francisko preĝis antaŭ la Muro de Lamentadoj

La papo Francisko preĝis antaŭ la Muro de Lamentadoj
27-a de majo 2014. La papo Francisko preĝis ĉi-lunde antaŭ la Muro de lamentadoj en Jerusalemo, la plej sankta loko por judismo, kaj poste vizitis monumenton por la memoro de israelanoj viktimaj de terorismo dum sia tria tago en Mezoriento....




Barato: Nova barata ĉefministro invitas pakistanan kolegon

23-a de majo 2014. La freŝega barata ĉefministro Narendra Modi, ĝisnuna ĉefministro de Guĝaratujo, invitis la pakistanan ĉefministron Nawaz Sharif por sia ĵurigo venontan lundon.

Tion konfirmis la partio de Modi, la Partio de la Popolo de Barato (BJP).

La invito rimarkindas, ĉar ...




Tergaso: Ĉinujo kaj Rusujo konkludas gaskontrakton

Tergaso: Ĉinujo kaj Rusujo konkludas gaskontrakton
22-a de majo 2014. Hieraŭ Ĉinujo kaj Rusujo konkludis fine gaskontraktegon post dekjara traktado. Ĉina Nacia Nafto-Kompanio (angle: CNPC) kaj rusa gasfirmao Gazpromo metis por tio la necesajn subskribojn. En Soĉio, kie la ĉina prezidanto Xi Jinping ...




Koruptado: Juĝejoj enretigas pliajn profitojn

Koruptado: Juĝejoj enretigas pliajn profitojn
5-a de majo 2014. En marto loka juĝejo en la provinco Henano (pinjine: Hénán), centra Ĉinio, aŭkciigis aŭton per la retpaĝaro Taobao.com, la plej granda retvendejo en la lando. La aŭto estis konfiskita post ...




Sekve de interpuŝiĝoj en Odeso pereis 46 homoj

Sekve de interpuŝiĝoj en Odeso pereis 46 homoj
3-a de majo 2014. La 2-an de majo 46 homoj pereis en Odeso (Ukrainio) sekve de interpuŝiĝoj inter la subtenantoj kaj oponantoj de la nuna kieva registaro ...




Rusio postulas ke Ukrainio ĉesigu la militoperacon en la sud-orientaj regionoj

Rusio postulas ke Ukrainio ĉesigu la militoperacon en la sud-orientaj regionoj
2-a de majo 2014. La 2-an de majo la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio publikigis la deklaron, en kiu ĝi postulis ke la ukraina registaro ĉesigu la militoperacon en la sud-orientaj regionoj kaj donu plenan agadliberecon al ĵurnalistoj, kiuj raportas pri tiu ĉi konflikto ...




La tuta estraro de speciala taĉmento “Alfa” (Ukrainio) estis eksigita pro neplenumo de ordonoj

La tuta estraro de speciala taĉmento “Alfa” (Ukrainio) estis eksigita pro neplenumo de ordonoj
30-a de aprilo 2014. La tuta estraro de speciala taĉmento “Alfa” (Ukrainio) estis eksigita pro neplenumo de ordonoj dum la kontraŭterorisma operaco en Donecka provinco ...




Japana konstitucio: dumlude ŝanĝi la regulojn

Japana konstitucio: dumlude ŝanĝi la regulojn
28-a de aprilo 2014. Rekonstrui Japanion kiel milite potencan ŝtaton: jen la celo de la ĉefministro Abe Shinzo, kiu enoficiĝis antaŭ unu jaro. Tamen por tion fari necesas revizii la nunan konstitucion. La konstitucio, efektivigita en 1947, enhavas „pacan” artikolon 9. Ĝi tekstas: „La japana popolo rezignas por ĉiam, kiel rimedo por solvi internacian konflikton, pri militoj ...




Internacia Esperanto-Semajno IES-4 en Erevano, Armenujo

Internacia Esperanto-Semajno IES-4 en Erevano, Armenujo
24-a de aprilo 2014. Esperanto-movado en Armenujo havas multjaran historion, dum kiu en diversaj jaroj estis organizitaj Internaciaj Esperantaj renkontiĝoj. Gastema armena tero ĉiam pretas akcepti geamikojn. Ni bonvenigas ...




Forpasis la kolombia nobel-premiito Gabriel García Márquez

Forpasis la kolombia nobel-premiito Gabriel García Márquez
17-a de aprilo 2014. Forpasis en Meksik-urbo la kolombia verkisto kaj Nobel-premiito pri literaturo Gabriel García Márquez. Dum la pasinta semajno lia sano ne estis bona kaj li devis eniri malsanulejon pro rena kaj pulma infektado ...




La Ministerio pri defendo de Ukrainio konfirmis la perdon de ses homportantaj kirasveturiloj en Kramatorsko

La Ministerio pri defendo de Ukrainio konfirmis la perdon de ses homportantaj kirasveturiloj en Kramatorsko
16-a de aprilo 2014. La Ministerio pri defendo de Ukrainio konfirmis la perdon de ses homportantaj kirasveturiloj, kaptitaj de nekonatuloj en urbo Kramatorsko, kie la 14-an de aprilo komenciĝis la kontraŭterorisma operacio ...




Verĥovna Rada ordonis tuj senarmigi kontraŭleĝajn armitajn trupojn en Ukrainio

Verĥovna Rada ordonis tuj senarmigi kontraŭleĝajn armitajn trupojn en Ukrainio
1-a de aprilo 2014. La 1-an de aprilo 2014 la Verĥovna Rada de Ukrainio ordonis al la Ministerio pri internaj aferoj kaj la Sekurecservo de Ukrainio tuj senarmigi kontraŭleĝajn armitajn trupojn, kiuj nun ekzistas en la lando ...




MH370: La malajzia ĉefministro renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio

MH370: La malajzia ĉefministro renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio
28-a de marto 2014. La 26-an de marto en Kuala-Lumpuro malajzia ĉefministro Naĝib Razak renkontiĝis kun Zhang Yesui, speciala sendito kaj vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio. Zhang diris, ke de post la malapero de la malajzia aviadilo ĉinaj gvidantoj atenteme observas disvolviĝon ...




En Rovno estis mortigita aktivulo de la “Dekstra Sektoro” Aleksandro Muziĉko (kromnomo Saŝko Bilij)

En Rovno estis mortigita aktivulo de la “Dekstra Sektoro” Aleksandro Muziĉko (kromnomo Saŝko Bilij)
25-a de marto 2014. Nokte de la 24-a al la 25-a de marto en Rovno (Ukrainio) estis mortigita aktivulo de “Pravij Sektor”, esperante: Dekstra Sektoro, Aleksandro Muziĉko (kromnomo Saŝko Bilij) ...






11-a MEKARO - Mezkanada renkontiĝo de Esperanto en Ŝerbruko, Kebeko, Kanado

11-a MEKARO - Mezkanada renkontiĝo de Esperanto en Ŝerbruko, Kebeko, Kanado
11-a de marto 2014. De la 17-a ĝis la 19-a de majo 2014 okazos la 11-a MEKARO - Mezkanada renkontiĝo de Esperanto en Ŝerbruko, Kebeko, Kanado. Estas turisma amikeca semajnfino kun diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Bonvolu kontakti ...




La Supera Konsilio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo jese voĉdonis por la aliĝo al Rusio

La Supera Konsilio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo jese voĉdonis por la aliĝo al Rusio
6-a de marto 2014. La 6-an de marto 2014 la parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo jese voĉdonis por la aliĝo de la aŭtonomio al Rusio. Samtempe ĝi denove ŝanĝis la daton de la krimea referendumo kaj starigotajn ...




Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj

Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj
6-a de marto 2014. La 47-a konferenco de ILEI celebros la 60 jariĝon de la unua rezolucio de Unesko pri Esperanto. En la lumo de la strategia plano de UEA kaj ĝia ĉefmotivo, la lingva justeco, ILEI prikonsideros la principan gravecon de ambaŭ uneskaj rezolucioj ...




Komandestro de la mararmeo de Ukrainio ĵuris al la popolo de Krimeo

Komandestro de la mararmeo de Ukrainio ĵuris al la popolo de Krimeo
2-a de marto 2014. Komandestro de la mararmeo de Ukrainio, kontradmiralo Denis Berezovskij ĵuris al la popolo de Krimeo, ĉefkomandanto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Sergej Aksjonov kaj al la urbo-heroo Sebastopolo ...




La parlamento de Rusio permesis al Vladimir Putin sendi milittrupojn al Krimeo

La parlamento de Rusio permesis al Vladimir Putin sendi milittrupojn al Krimeo
1-a de marto 2014. La Federacia Konsilio de Rusio jesis la samtage senditan peton de prezidanto Vladimir Putin pri enigo de la rusaj milittrupoj en la teritorion de Ukrainio...




En Ukrainio estis abrogaciita la Leĝo pri la ŝtata lingvopolitiko

En Ukrainio estis abrogaciita la Leĝo pri la ŝtata lingvopolitiko
23-a de februaro 2014. En Ukrainio estis abrogaciita la "Leĝo pri la fundamentoj de la ŝtata lingvopolitiko" № 5029-VI, kiu permesis doni la oficialan statuson al la rusa kaj aliaj minoritataj lingvoj. Por tio voĉdonis 232 el 450 deputitoj de la Verĥovna Rada, parlamento de Ukrainio..




Dek du mortintoj kaj pli ol mil vunditoj post neĝado en Japanio

Dek du mortintoj kaj pli ol mil vunditoj post neĝado en Japanio
15-a de februaro 2014. La fortaj neĝadoj falantaj en granda parto de Japanio ekde vendredo, kaj kiuj estas la plej fortaj de la lastaj 45 jaroj, lasis dek du mortintojn kaj pli ol mil vunditojn, raportis hieraŭ la novaĵ-agentejo. En kelkaj urboj oni registris historiajn valorojn pri la neĝ-akumuliĝo.




McDonald's malfermis la unuan filion en Vjetnamio

McDonald's malfermis la unuan filion en Vjetnamio
8-a de februaro 2014. Unu el la plej grandaj tutmondaj ĉenoj de rapidmanĝejoj McDonald's malfermis en Ho-Ĉi-Min-urbo la unuan filion en Vjetnamio. Tuj dum la unua tago alvenis rigardi ĝin centoj da homoj.




Nova specio de delfeno malkovrita en Brazilo

Nova specio de delfeno malkovrita en Brazilo
24-a de januaro 2014. Sciencistoj trovis en la rivero Aragvajo novan specion de rivera delfeno. Ĉi tiu estas la kvina specio dokumentita, kaj la unua de post 1918.