Komandestro de la mararmeo de Ukrainio ĵuris al la popolo de Krimeo
Dimanĉo, la 2-a de marto 2014
|
Komandestro de la mararmeo de Ukrainio, kontradmiralo Denis Berezovskij ĵuris al la popolo de Krimeo, ĉefkomandanto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Sergej Aksjonov kaj al la urbo-heroo Sebastopolo. Li estis nomumita je tiu posteno fare de portempa prezidanto de Ukrainio Aleksandr Turĉinov antaŭtage.
Mi, Berezovskij Denis Valentinoviĉ, ĵuras je fideleco al la krimea popolo kaj sindevigas defendi ĝin, kiel tion postulas statuto. | — Denis Berezovskij
|
Samtage li estis eksigita fare de portempa ministro pri defendo de Ukrainio Igor Tenjuĥ. Portempa komandestro de la mararmeo estis nomumita kontradmiralo Sergej Gajduk. La Ĝenerala Prokurorejo de Ukrainio komencis la enketadon kontraŭ Denis Berezovskij, suspektata je rompo de la artikolo 111 de la Krima Leĝaro "perfido de patrujo".
Antaŭe, samtage la Ministerio pri defendo de Ukrainio refutis la aserton, ke dum lasta tago almenaŭ 10 militŝipoj de la ukraina mararmeo forlasis la Sebastopolan krekon.
Ĉiuj ŝipoj de la mararmeo de la Armitaj Fortoj de Ukrainio, troviĝantaj en sia ĉefa bazo en Sebastopolo, ne forlasis la Sebastopolan krekon | — Ministerio pri defendo de Ukrainio
|
Fontoj
([[Lingvo ruse|ruse]]) «Командующий ВМС Украины заявил, что присягнул на верность народу Крыма» – [[RIA Novosti]], 2014-03-02 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de RIA Novosti]] ([[Lingvo ruse|ruse]]) «Минобороны Украины: корабли ВМС страны не покидали базу в Севастополе» – [[RIA Novosti]], 2014-03-02 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de RIA Novosti]] ([[Lingvo ruse|ruse]]) «Порядка 10 кораблей ЧФ Украины покинули базу в Севастополе за сутки» – [[RIA Novosti]], 2014-03-02 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de RIA Novosti]] ([[Lingvo ruse|ruse]]) «Тенюх отстранил Березовского от исполнения обязанностей командующего ВМС Украины и назначил и.о. командующего Гайдука» – [[Interfax-Ukrainio]], 2014-03-02 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Interfax-Ukrainio]] ([[Lingvo ruse|ruse]]) «Генпрокуратура начала уголовное производство в отношении отстраненного командующего ВМС Украины Березовского за госизмену – замсекретаря СНБО» – [[Interfax-Ukrainio]], 2014-03-02 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Interfax-Ukrainio]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |