Porrusiaj batalantoj forlasis la blokitan urbon Slovjansko

Sabato, la 5-a de julio 2014

Porrusa batalanto en Slovjansko

Matene la 5-an de julio 2014 porrusia batalantaro forlasis urbon Slovjansko (Donecka provinco, Ukrainio), blokitan de la ukraina armeo. Unu kolono da batalantoj jam atingis Kramatorskon, la alia iras al Donecko.

La antaŭa “popola urbestro” Vjaĉeslav Ponomarjov, eksigita la 10-an de junio fare de la militministro de Donecka Popola Respubliko Igor Strelkov pro neklarigita “fiagado”, estis transportita kune kun la batalantoj.

Ministro pri defendo de Ukrainio Valerij Geletej kaj estro de la Ĉefstabo Viktor Muĵenko raportis al prezidanto Petro Poroŝenko, ke super la urbokonsilejo de Slovjansko estis hisita la ukraina flago. La prezidanto ordonis proponi por honorigo plej elstarajn soldatojn, batalintajn ĉe Nikolajevka, Semjonovka kaj Slovjansko.

La porrusiaj batalantoj klarigas, ke defendado de la blokita urbo ajnakaze daŭrus ne pli ol kelkajn tagojn, do ĝustatempa foriro ebligis al ili savi fortojn kaj koncentri ilin en aliaj, plej konvenaj lokoj.

Fontoj