Barato: Nova barata ĉefministro invitas pakistanan kolegon
Vendredo, la 23-a de majo 2014
|
Pli pri Suda Azio |
La freŝega barata ĉefministro Narendra Modi, ĝisnuna ĉefministro de Guĝaratujo, invitis la pakistanan ĉefministron Nawaz Sharif por sia ĵurigo venontan lundon, la 26-an de majo. Tion konfirmis la partio de Modi, la Partio de la Popolo de Barato (BJP). La invito rimarkindas, ĉar ekde ilia sendependeco en 1947 la du landoj militis unu kun la alia trifoje. Post la elekta venko de Modi Sharif telefonis al Modi por gratuli lin.
Pasintlunde la barata prezidanto Pranab Mukherjee nomumis Modi nova ĉefministro de Barato. Marde Modi havis renkonton kun Mukherjee tial, ke lia partio proponis lin kiel ĉefministron post neatendita elekta venkego. Iom da anoj de Partio de la Popolo de Barato kaj iliaj samideanoj pli frue vizitis prezidanton Mukherjee kaj lin formale petis indiki Modi kiel registarformanton. Post nelonge la prezidanto lin bovenigis en la palacon kun bukedo da floroj kaj gratuloj.
La BJP realigis dum la lastaj elektoj 282 seĝojn en la Lok Sabha. Tio estas absoluta plimulto.
Fontoj
(nederlande) «Nieuwe Indiase premier nodigt Pakistaanse collega uit» – [[nu.nl]], 21-05-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]] (nederlande) «[ India: Premier Pakistan welkom bij Modi]» – [[gazeto Volkskrant]], 23-05-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de gazeto Volkskrant]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |