La birma ŝtatrenversinta junto blokis la retejojn de Vikimedio, inkluzive Vikipedion

Sabato, la 20-a de februaro 2021

Dosiero:Переворот в Мьянме (2021).png
Polica kordono en Birmo

Je ĵaŭdo, la 18-an de februaro, la junto kiu efektivigis puĉon en Birmo blokis ĉiujn lingvajn versiojn de Vikipedio, Vikidatumoj, la retejo de la Fondaĵo Vikimedio, kaj rilataj projektoj, laŭ raportaĵo de la retejo NetBlocks.

NetBlocks, per sia Tvitero-konto, konstatis la jenon: «Konfirmite: #Birmo blokis versiojn de la reta enciklopedio Vikipedio en ĉiuj lingvoj, kio prezentas per si parton de reĝimo pri interreto-cenzurado fare de la armeo post la puĉo. Interretaj datumoj indikas, ke la limigoj estas trudataj al la plej grandaj provizantoj de retkonekto.»

La birmlingva Vikipedio reafiŝis tiun anoncon kaj aldonis: «Ĉiuj lingvoversioj de @Vikipedio estas blokitaj en #Birmo.»

La 3-an de februaro, la armea reĝimo blokis Fejsbukon, Tviteron, Instagram kaj parton de la serviloj de WhatsApp.

La 14-an de februaro, la novaĵagentejo Bloomberg raportis, ke la birma ministrejo pri informo postulis al la naciaj amaskomunikiloj ke ili ne nomu la pasintajn okazaĵojn «ŝtatrenverso», nek nomu la regantan junton «junto» aŭ «reĝimo».

La 1-an de februaro, la birma armeo malliberigis la prezidanton Vin Mjin kaj ankaŭ la estron de la dominanta partio «Nacia Ligo por Demokratio» Aung San Suu Kyi, kiu ankaŭ estas la ŝtatkonsilisto kaj la ĉefo de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj. La militistoj efektivigintaj la puĉon nomumis la vicprezidanton Mjina Ŝve la tempa plenumanta prezidanto, kaj la tuta potenco de la registara forto estis transdonita al Min Aun Ĥlajn, la ĝenerala milita komandanto.

La junto anoncis krizan staton havantan unujaran templimon. Dum la tempo de la puĉo estis arestitaj kelkcent homojn, inter kiuj estis anoj de la dominanta partio kaj parlamentaj deputitoj.

La puĉon incitis malkonsento de l' armeo kontraŭ la pasintnovembra parlamenta balotado, en kiu la partio subtenata de l' armeo okupis 26 kaj 7 sidlokojn en la suba kaj supera ĉambroj, respektive. Tiam la armeo akuzis pri la falsigado de voĉoj dum la balotado.

Fontoj