Barata kosma agentejo lanĉas kvin eksterlandajn satelitojn

Sabato, la 5-a de julio 2014

SPOT-satelito

Pasintlunde matene, la 30-an de junio, la Barata kosma agentejo, Barata Organizo pri Kosmo-Esplorado (BOKE), lanĉis kvin eksterlandajn satelitojn ekde la Sriharikoto-lanĉinstalaĵo en Satish Dhawan Kosmodromo, uzante la PSLV-C23-lanĉoveturilon.

La plej grava ŝarĝo estis terobservada satelito de Francujo nome SPOT 7, pezante 714 kg. Aliaj satelitoj kunŝarĝitaj estis la germana AISat, 14 kg; kanada NLS7.1 (CAN-X4) kaj NLS7.2 (CAN-X5), 15 kg ĉiu; kaj singapura VELOX 1,7 kg.

La lanĉado okazis lunde, la 30-an de junio, je horo 9.52, prokrastita de la origina plano tri minutojn por eviti eksteran rubon. Estis la 26-a sukcesa lanĉo de PSLV-raketo. Kune kun Usono, Rusujo, Eŭropa Unio, Ĉinujo, kaj Japanujo, Barato estas unu el malmultaj nacioj, kiuj proponas komercajn lanĉajn servojn. Ĉi tiuj servoj estas farataj de Antrix, la komerca branĉo de BOKE. La sekva grava lanĉado de BOKE eble estos ĉi tiun monaton uzante GSLV-III-lanĉoveturilon.

La barata ĉefministro Narendra Modi ĉeestis ĉe la lanĉa loko. Li alparolis al la sciencistoj post la lanĉado, gratulis ilin, kaj petis ilin konstrui sateliton taŭgan por uzado de ĉiuj nacioj de la Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro. Li ankaŭ akcentis la fruktodonan alproksimiĝo de Barato al la kosmofluga industrio. Phillipe Ghesquiers de Airbus Defendo kaj Kosmo, la konstruistoj de SPOT 7, esprimis kontentecon pri la lanĉado kaj starigis, ke ili eble uzos la lanĉajn servojn de Barato estontece denove.

Rimarko

En la Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro kunlaboras en aboca ( aŭ alfabeta) ordo: Afganujo, Bangladeŝo, Barato, Butano, Nepalo, Maldivoj, Pakistano kaj Srilanko.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Indian space agency launches five foreign satellites, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).