Skotlando diras ne al sendependeco

Sabato, la 20-a de septembro 2014

Nur en tri landeroj gajnis "Jes" dum la voĉdonado". Skotlando restos en la Unuiĝinta Reĝlando post la venko de la "Ne".

Dum la historia referendumo pri sendependeco, Skotlando decidis resti en la Unuiĝinta Reĝlando. La kontraŭo al sendependeco signifas grandan trankviliĝon por la britoj, ĉar la disiĝo minacis erigi la Reĝlandon kaj semi konfuson en la financaj merkatoj, laŭ Reuters.

55.3% el la voĉdonintoj diris "Ne" al la projekto de sendependeco, kontraŭ 44,7% dezirinta sendependan nacion. Tio estas, 1'617.989 voĉdonis pore kaj estis venkitaj far 2'001.926 samlandanoj voĉdonintaj kontraŭe. La voĉdonado registris rekordon de ĉeesto, ĉar 85% el la personoj rajtigitaj voĉdoni faris tion.

David Cameron, brita ĉefministro, diris ke per tio la problemo finsolviĝis kaj avertis: "Ne eblas novaj disputoj nek voĉdonadoj, ni aŭskultis la volon de la skotoj". Li akceptis la decidon kaj certigis: "Samkiel Skotlando voĉdonos aparte en la Skota Parlamento pri aferoj de impostoj, elspezoj kaj Stato de bonfarto (angle), Anglio ankaŭ faros tion, kaj Kimrio kaj Nord-Irlando devus ankaŭ povi voĉdoni pri tiuj aferoj", diris Cameron.

Siaparte, Alex Salmond (angle), ĉefministro de Skotlando kaj sendependista gvidanto, agnoskis sian malvenkon kaj instigis la ceterajn sendependistojn agi same. Tamen, li anoncis ke li forlasos sian postenon kiel ĉefo de la Skota Nacia Partio kaj, poste, kiel ĉefministro. "Mia tempo kiel gvidanto preskaŭ finiĝas sed por Skotlando la kampanjo daŭras kaj la sonĝo neniam mortos [...] Mi fieras ĝisfunde pro la kampanjo, kiun la samideanoj de la "Jes" plenumis, kaj speciale pro la 1,6 milionoj da voĉdonintoj, kiuj apogis la aferon".

Elizabeto la 2-a per komunikado deklaris, ke oni devu respekti la rezultojn, kiuj alportos "fortajn sentojn kaj emociojn kontraŭajn inter familianoj, amikoj kaj najbaroj"

Mi ne dubas pri tio ke la skotoj, samkiel aliuloj en la tuta Unuiĝinta Reĝlando, kapablas esprimi opiniojn forte subtenitajn antaŭ ol rekuniĝi denove kun spirito de reciproka respekto kaj apogo, por labori por la estonteco de Skotlando kaj fakte de ĉiuj partoj de ĉi-lando
Elizabeto la 2-a, reĝino de Britio.

Post la agnosko de la "Ne", la brita pundo plivaloriĝis kontraŭ la usona dolaro kaj la eŭro, dum la akcioj kaj la kuponoj britaj plialtiĝis. Plenumante sian promeson, Cameron anoncis la komencon de la traktadoj kun Skotlando por redoni al ili pli da kapabloj, tio estas, transdoni al Skotlando pli da povo. La tri ĉefaj partioj agordis labor-programon, por ke la Skota Parlamento kontrolu pli da aferoj rilataj al financoj, Stato de bonfarto kaj impostoj.

Unu horon post la oficiala anonco de la sendependista malvenko, Cameron nomumis la respondeculon pri superrigardo de la transdonado de povo. La projekto devus esti preta januare, tamen, pro la baldaŭ venontaj ĝeneralaj voĉdonadoj (marte) (angle), ĝi ne estos aprobita ĝis la parlamenta ŝanĝiĝo, klarigas BBC Mundo (hispane).

Rilataj novaĵoj

“Skotoj voĉdonus jese en la referendumo pri sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando”. Vikinovaĵoj, 7-a de septembro.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Escocia rechaza la independencia, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).