Skotoj voĉdonus jese en la referendumo pri sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando

Dimanĉo, la 7-a de septembro 2014

La flago de Skotlando.

Je la unua fojo ekde la komenco de la anonco de la referendumo pri sendependiĝo de Skotlando el la Unuiĝinta Reĝlando, la personoj, kiuj voĉdonus jese, superas al tiuj, kiuj voĉdonus maljese. La novaĵo aperis ĉi-dimanĉe en artikolo publikigita de The Sunday Times. Ili publikigis la rezulton el enketo pri la voĉdonemo de la skotoj pri la sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando, laŭ kiu enketo 51% de la skotoj voĉdonos jese al sendependiĝo kaj 49% voĉdonos por resti en la unuiĝo. La enketo ne enkalkulis al tiuj personoj, kiuj ankoraŭ hezitas, por kiu el la du ebloj voĉdoni.

La entrepreno YouGov, kiu respondecas pri la enketo, diras, ke la diferenco de 2 poentoj signifas "teĥnikan statistikan egaliĝon", sed agnoskas, ke estas la unua fojo, ke la emo voĉdoni jese por la sendependiĝo superas al tiuj, kiuj voĉdonus por resti ene de la Unuiĝinta Reĝlando.

La rezulto el la enketo estis granda ŝoko, ĉar nur antaŭ unu monato la enketoj montris, ke la emo resti en la unuiĝo superis je 20 poentoj al la voĉdonemo por sendependiĝo. Sed ekde tiam la apogo al sendependiĝo kreskis laŭ la enketoj; la lasta enketo farita antaŭ unu semajno montris, ke nur 53% de la personoj voĉdonus kontraŭ sendependiĝo.

Mankas nur 10 tagoj por la referendumo kaj ambaŭ flankoj laboras pli forte por atingi la apogon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias voĉdoni ĉu jese ĉu kontraŭe.




Fontoj