Kornvalo oficiale agnoskata kiel minoritato

Vendredo, la 30-a de majo 2014

La brita registaro, post agnosko de Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando, ĵus oficiale agnoskis la kvaran keltan minoritaton en sia teritorio: Kornvalo. Kornvalo lokiĝas fine de la sudokcidenta duoninsulo; tie loĝas 500.000 personoj kaj ties ĉefurbo estas Truro.

Post 15 jaroj da paca agado, Kornvalo atingis la agnoskon de sia lingva kaj kultura diverseco laŭ la Kadra Traktato por la Protektado de Naciaj Malplimultoj (angle) de la Unuiĝinta Reĝlando. Tiu ĉi sukceso estis atingita danke al multaj organizaĵoj, inter ili la Solidareca Asocio de Kornvalo kaj la aŭtonomista partio Mebyon Kernow.

La Kornvala lingvo, kiu ĝis 2010 estis klasifikita de Unesko kiel formorta, spertas bonan kreskiĝon kaj nun 557 personoj agnoskas ĝin kiel sia ĉefa lingvo. La ĉefa celo de la Kadra Traktato, unuafoje subskribita antaŭ 15 jaroj, estas garantii la rajtojn de la naciaj minoritatoj, lukti kontraŭ la diskriminacio, apogi la egalecon kaj la disvolviĝon de la kulturo kaj identeco de tiuj malplimultoj. Kornvalo provis trifoje sensukcese eniri la Kadran Traktaton, pasintfoje dum 2011.

Laŭ la aŭtoritatoj, la eniro en la Traktaton helpos sciigi la identecon de la Cornish kaj plibonigi la famon de la Unuiĝinta Reĝlando kiel lando, kiu apogas kaj protektas la diversecon de siaj civitanoj; helpi la ekonomiajn interesojn ne nur en Kornvalo, sed en la tuta Reĝlando kune, plifortigi la volon de la junuloj identigi sin kun sia kultura identeco, kaj permesi la komunumojn de Kornvalo fari rilatojn kun aliaj grupoj similaj en Eŭropo kaj en la mondo.

Fontoj