Dek du mortintoj kaj pli ol mil vunditoj post neĝado en Japanio
Dimanĉo, la 16-a de februaro 2014
|
|
La fortaj neĝadoj falantaj en granda parto de Japanio ekde vendredo, kaj kiuj estas la plej fortaj de la lastaj 45 jaroj, lasis dek du mortintojn kaj pli ol mil vunditojn, raportis hieraŭ la novaĵ-agentejo Kyodo. En kelkaj urboj, oni registris historiajn valorojn pri la neĝ-akumuliĝo. La Japana Meteologia Agentejo daŭre viglas, ĉar la neĝo-faloj daŭros hodiaŭ en la regiono de Tohokuo, nord-oriente de la lando.
Post la ŝtormo, unu persono forpasis pro aŭto-kolizio sud-okcidente de Tokio, aliaj tri personoj forpasis, post kiam tegmento falis pro la pezo de la neĝo. Aldone, pluraj flugoj estis nuligataj en la Internacia Flughaveno Haneda de Tokio, dum ankaŭ ŝoseoj kaj fervojoj estis fermataj en la ĉefurbo kaj ene de la lando. En la gubernioj de Mijagi kaj Jamagata, nord-oriente de la lando (Tohokuo), okazis lavangoj sur la ŝoseoj.
En la urbo Kofu, 100 kilometroj okcidente de Tokio, tagiĝe estis pli-ol-unu metro da neĝo sur la strato, historia rekordo, laŭ informoj de NHK. En Tokio, la registro estis 45 cm, la plej granda ekde 45 jaroj. La Japana Meteologia Agentejo avertis pri eblaj neĝ-lavangoj en Kanto, kie situas la japana ĉefurbo.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Doce muertos y más de mil heridos ha dejado nevada en Japón, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(es) «Seis muertos y más de 1.000 heridos por las nevadas en Japón» – EFE, 15-a de februaro 2014 (arkivita [ ]) (es) «Las nevadas en Tokio y alrededores registran niveles históricos» – EFE, 15-a de februaro 2014 (arkivita [ ]) (es) «Las fuertes nevadas obligan a cancelar vuelos y cortar autopistas en Japón”» – La Vanguardia. (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |