Japanujo: Plue dekstren

Vendredo, la 27-a de februaro 2015

Konstitucio de Japanujo originale, 1947

Du trionojn de la seĝoj en la japana ĉambro de deputitoj (Ŝugiin) gajnis post elektoj en decembro 2014 la registara Liberal-Demokrata Partio (LDP) kun sia koalicia partnero Komeito.

La elektoj okazis, por ke la ĉefministro Abe Shinzo demandu la popolon, ĉu ĝi subtenas lian ekonomian politikon, precipe jam faritan decidon prokrasti altigon de aldonvalora imposto de 8 % al 10 % ĝis aprilo 2017.

Tamen, ĉar la registaraj partioj jam disponis pri absoluta plimulto en la parlamento, ne necesis elektoj. Sed tiel Abe akiris pliajn kvar jarojn da regado, evitante diskuton pri nefavoraj aspektoj de sia politiko de la lastaj du jaroj.

Atingoj

En tiu ĉi periodo li sukcese disigis la nacian opinion. Ekzemple li pliigis la kvanton de mono en la merkato kaj abunde elspezis pro publika investado. Dume malaltiĝis la valoro de la nacia valuto. Krome li enkondukis leĝaron por protekti ŝtatajn sekretojn kaj tiel limigis la popolan rajton informiĝi pri sekurecaj kaj aliaj aferoj.

Aliaj tiklaĵoj akre diskutataj: efektiva ŝanĝo de la konstitucio por agnoski la rajton pri komuna memdefendado nur per kabineta decido (kiu ebligus al Japanio militi kune kun Usono); plua dependo de nuklea energio kaj refunkciigo de nukleaj centraloj, kontraŭ la volo de la plimulto de la popolo; intervenoj en raportoj de amaskomunikiloj kaj enpostenigo de Abe-subtenanto kiel ĉefo de la publika elsendo-asocio Nippon Hōsō Kyōkai (NHK).

Balotsistemo

Danke al ok fragmentaj opoziciaj partioj kaj al unuvica plimulta balotsistemo venkis LDP, gajnante 76 % de la seĝoj per 48 % de la voĉoj. Tamen nepras memori, ke nur 52 % de la balotrajtigitoj fakte voĉdonis. Tio montras, ke la subtenantoj de LDP nombras nur ĉirkaŭ 25 % de la rajtigitoj.

La venko ebligos al Abe ekmarŝi por plenumi longtempe nesolvitan projekton: denove havigi al la popolo „veran kaj belan Japanion”, laŭ li perditan pro la mondmilita malvenko, sekva okupado fare de Usono kaj postmilita agado de maldekstruloj.

Baldaŭ oni ekdiskutos ŝanĝojn rilate la konstitucion altruditan, laŭ Abe, de Usono. Jam LDP publike proponis amendon por limigi la pacismon kaj bazajn homajn rajtojn entenatajn en la nuna konstitucio.

Fontoj