MH370: La malajzia ĉefministro renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio
Vendredo, la 28-a de marto 2014
La 26-an de marto en Kuala-Lumpuro malajzia ĉefministro Naĝib Razak renkontiĝis kun Zhang Yesui, speciala sendito kaj vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio.
Zhang diris, ke de post la malapero de la malajzia aviadilo ĉinaj gvidantoj atenteme observas disvolviĝon de la okazaĵo kaj zorgas pri la sekureco de homoj, inkluzive de 154 ĉinaj civitanoj, en la aviadilo; ili instrukciis, ke koncernaj ĉinaj departementoj strikte kunlaboru kun Malajzio por la serĉado kaj enketo. Jam pasis 19 tagoj, kaj la plej urĝa tasko ankoraŭ estas serĉado; Ĉinio pli forte serĉos plu kaj esperas, ke Malajzio fortigos komunikadon kun ĝi kaj efektive liveros al ĝi ĉiujn informojn kaj atestojn pri la konkludo, ke la flugo MH370 "finiĝis" en suda Hinda Oceano, kaj ke Malajzio kunordiĝos kun rilataj landoj por plua serĉo kaj konsolos parencojn de la pasaĝeroj.
Naĝib Razak dankis Ĉinion pri subtenoj kaj helpoj al traktado de aferoj pri la malaperinta aviadilo, kaj promesis, ke Malajzio klopodos liveri ĝustatempe ekzaktajn informojn al Ĉinio, koncentros fortojn al serĉado en rilataj akvoj de suda Hinda Oceano, kaj plenforte konsolos parencojn de la pasaĝeroj.
Samtage Zhang renkontiĝis ankaŭ kun Hishammuddin Hussein, defenda ministro kaj aganta ministro pri transportado, Tan Sri Md Nor Md Yusof, prezidanto de la Malajzia Aerkompanio kaj Ahmad Jauhari Yahya, ĝenerala direktoro de la aerkompanio.
Fontoj
- «La malajzia ĉefministro renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio» – Disvastigo, 28-3-2014 (arkivita [ ])
- Zhao Xi kaj Liu Zijia «La malajzia ĉefministro renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio» – El Popola Ĉinio, 28-3-2014 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |