Germana ministro: Spionado minacas sekretan traktaton TTKI

Mardo, la 22-a de julio 2014

Celata TTKI-merkato

Germana ministro pri justico Heiko Maas, ano de la politika partio SPD, konsideras la sekrete preparata traktato pri liberkomerco kun Usono (TTKI, t.e. Transatlantika traktato pri komerco kaj investado) minacata. "Ni bezonas por tia traktato minimumon da socia interkonsento en Germanujo. Kaj tiu foriras de ni nuntempe pro la spionadaj aferoj", li diris. La (politika partio de Germanaj) Verduloj postulas la halton de la traktadoj.

Sinjoro Maas diris al gazeto "Kölner Stadt-Anzeiger" ("Anoncoj de la urbo Kolonjo") plu: "Multaj homoj diras: Se Vaŝingtono tenas sin ankaŭ ĉe la traktato tiel, kiel ĉe NSA-aferoj, tiam ne povos rezulti multe el tio." Ĉi tiuj zorgoj de la homoj devus esti prenataj seriozaj, "por ke ni faru la traktadojn kiel eble plej travideble kaj alvenu al bonaj traktadorezultoj".

Verduloj: Germana registaro ludas indignon

El vidpunkto de la frakcioĉefo de la Verduloj, Anton Hofreiter, estas por tio tro malfrue. Estus "plej grandan tempon haltigi la traktadojn", li diris al gazeto "Welt am Sonntag" ("Mondo Dimanĉe").

Al la germana registaro li reproĉis, ke ĝi ludus indignon kaj evitus la problemojn – la amasan gvatadon (per interreto) de la civitanoj. La forirpeto al la kulmina usono-reprezentanto en Germanujo estus "manovro por distri la atenton".

Usona registaro

La usona registaro montris sin ĉagrenita vendrede pro la kontraŭrimedo. "Diferencoj" koncerne la sekretajn servojn devus esti interkonsentitaj per "pruvitaj privataj kanaloj" kaj ne per la amaskomunikiloj, diris la parolisto de la Blanka Domo, Josh Earnest (germane). Pri la suspektata spionado mem li ankaŭ ĉiokaze ne prenis starpunkton. La kulmina usona sekretserva (CIA) homo en Germanujo estis postulita forlasi Germanujon, post kiam suspektataj usonaj spionoj en la Bundesnachrichtendienst (BND) kaj en la Ministerio de Defendo estis forigitaj.

Rimarko

Fontoj