Daŭras tumultoj en Kartvelio

Sabato, la 22-a de junio 2019

Protestantoj

Ekde la 20-a de junio 2019 daŭras tumultoj en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio. Ili komenciĝis kiam la deputito de la Ŝtata Dumao (Rusio) Sergej Gavrilov alparolis la kartvelajn kolegojn, malfermante la kunsidon de la Interparlamenta Asembleo de la Ortodoksismo. En tiu momento li sidis en la seĝo de la parlamentestro kaj parolis ruse.

La ĉeestintaj opoziciuloj protestis, rompis la kunsidon kaj postulis ke la rusia delegacio tuj forlasu la parlamenton. La delegacianoj revenis al hotelo, sed antaŭ ĝi komenciĝis protestaj manifestacioj. Kiam ili eliris la hotelon, la manifestaciantoj verŝis akvon sur ilin. Protektataj de gardistaro ili foriris al la flughaveno kaj revenis al Rusio.


La kartvelaj deputitoj postulis eksiĝon de la parlamentestro Iraklij Kobaĥidze kaj antaŭtempajn balotojn. La sesio de la asembleo estis antaŭtempe fermita. Sergej Gavrilov supozas, ke la agado evidente estis planita anticipe, ĉar jam la 17-an de junio la opozicio deklaris ke li antaŭe vizitis Abĥazion kaj “partoprenis militon kontraŭ Kartvelio”. Li respondis ke neniam militis en Abĥazio. En posta intervjuo li diris, ke por li tute ne gravis de sur kiu seĝo paroli, ĉar li sincere amas Kartvelion kaj domaĝas, ke pro tiuj tumultoj ne povis viziti tombon de sia avo en tiu ĉi lando.

Iraklij Kobaĥidze

Vespere sur avenuo de Rustaveli antaŭ la parlamentejo kolektiĝis pli ol 10 mil homoj, kiuj bruligadis la rusiajn flagojn kaj kriis, ke Rusio estas okupanto. Multaj tenis afiŝojn kun sloganoj “Russia is occupant” kaj “Russia occupied 20% of my country”, kaj sakraĵojn kontraŭ la prezidanto de Rusio Vladimir Putin.

Post meznokto ili atakis la parlamentejon, sed la polico severe forpelis ilin, uzante larmigan gason kaj gumpafaĵojn. 240 homoj estis vunditaj (inkluzive 80 policanojn), du perdis vidkapablon por unu okulo. 350 homoj estis arestitaj.

Unu el afiŝoj

La opozicio akuzas la regantan partion “Kartvela revo” esti porrusia politika forto. Ĝi regas ekde 2012 kaj en tiu periodo okazis varmiĝo de rilatoj inter la du landoj, preskaŭ tute rompitaj post la Milito en Sud-Osetio en 2008), kaŭzita de la atako de la kartvela armeo kontraŭ tiu parte agnoskita ŝtato, secesiinta de ĝi post kruela milito komence de la 1990-aj jaroj. Ekde 2012 estis restarigita aviada komunikado kaj nuligita malpermeso je importado de la kartvelaj varoj al Rusio.

La 21-an de junio Vladimir Putin subskribis ukazon, kiu malpermesas ekde la 8-a de julio rektajn flugojn al Kartvelio kaj rekomendas al la rusiaj vojaĝagentejoj ĉesigi vendadon de vojaĝoj al tiu ĉi lando. Ĝi ankaŭ rekomendas al la rusiaj civitanoj forlasi Kartvelion pro sekurecaj konsideroj. En 2018 Kartvelion vizitis 1,4 milionoj da rusianoj, kio donis al la kartvela ekonomio 1 miliardon da dolaroj dum la tuta nacia buĝeto estas 4,8 miliardoj. Nun en tiu lando troviĝas proksimume 5 mil turistoj, venintaj tra vojaĝagentejoj, nombron de tiuj memstaraj konas neniu. La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio rekomendis al la rusianoj ne viziti Kartvelion kaj al tiuj, jam troviĝantaj tie, ne iri al la lokoj, kie kolektiĝas homamasoj. Tamen ĝis nun venis neniuj informoj pri atakoj kontraŭ la rusiaj civitanoj kaj turistoj raportas en sociaj retoj, ke temas pri la manifestaciantoj kontraŭas la registaron de Rusion, ne ĝiajn civitanojn.

Samtage la partiestro de “Kartvela Revo” anoncis eksiĝon de la parlamentestro Iraklij Kobaĥidze. Tamen la manifestaciantoj denove amasiĝas ĉe la parlamentejo, postulante ankaŭ eksiĝojn de la ministro pri internaj aferoj kaj estro de sekurecservo.

La prezidanto de Kartvelio Salome Zurabiŝvili ĉesigis sian oficialan viziton al Belorusio kaj revenis al Tbiliso.

Fontoj