Manifestacioj en Kartvelio: kontraŭ gejoj, provokoj kaj registaro

Merkredo, la 10-a de julio 2019

Manifestacio antaŭ la parlamentejo

Ekde la 8-a de julio 2019 en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio daŭras kvar manifestacioj, inter kiuj foje okazis konfrontiĝoj.

Antaŭ sidejo de la televidkanalo Rustavi 2 manifestacias homoj, malkontentaj pri ago de ĝia ĵurnalisto Georgij Garbunij, kiu en rekta elsendo insultis la rusian prezidanton Vladimir Putin, abunde uzante ekstremajn sakraĵojn kontraŭ lin kaj liaj mortaj gepatroj. Ili nomas tion provoko, kiu celas estigi respondan reagon de Rusio, eble eĉ militon, kaj postulas tujan maldungon de la ĵurnalisto, eksiĝon de la direktoro kaj iuj eĉ fermon de la kanalo.

Antaŭ la parlamentejo daŭras manifestacio, postulanta eksiĝon de la ministro pri internaj aferoj Georgij Gaĥarija. Oni akuzas lin pri apliko de troa polica perforto dum dispelo de la kontraŭrusiaj manifestacioj, kiuj ekflamis la 20-an de junio post alveno de la parlamenta delegacio el Rusio.

Apude manifestacias ortodoksaj aktivuloj, kiuj kontraŭas planojn pri okazigo de la Geja Fiero en Tbiliso. La kvara manifestacio estas aranĝata de la GLAT-uloj en diversaj lokoj, sed ĉiufoje daŭras mallonge pro timo de la ekstremistaj atakoj. Ili provis manifestacii apud la sidejo de la Ministerio pri internaj aferoj, esperante trovi tie protekton de la policistoj. Sed poste venis gvidanto de la ortodoksaj aktivuloj, komercisto Levan Vasadze kun granda apogbastono enmane kaj alvokis ĉiujn ortodoksulojn armigi sin per klaboj por forpeli la "sodoman pekon", kaj la timigitaj GLAT-uloj foriris.

La estro de la televidkanalo Nika Gvaramija rifuzas maldungi la ĵurnaliston, ĉar tiu havas "meritojn en lukto kontraŭ la rusia imperiismo". Oni nur deklaris, ke li estas eksigita por du monatoj, kio estas rigardata de la protestantoj kiel ŝajniga puno, ĉar temas pri antaŭe planita ĉesigo de liaj programoj por somera periodo. La manifestaciantoj asertas, ke ili same malŝatas la rusian enmiksiĝon en la kartvelaj aferoj, sed kontraŭas tiajn provokojn kiel senrespondecajn kaj malhonorigajn. Dume la rusia parlamento proponis al la registaro enkonduki sankciojn kontraŭ Kartvelio post tiu ĉi incidento, interalie malpermesi importadon de la kartvelaj vinoj kaj ĝirojn al Kartvelio. Tamen Vladimir Putin diris, ke "pro estimo al la kartvela popolo" li kontraŭas iujn ajn sankciojn kaj alvokis siajn subulojn "ne reagi al eksteraj elmontroj de iuj aĉuloj". La ĵurnalisto mem ĝis nun silentas.

La afero estas des pli tikla, ĉar la 18-an de julio la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj devos pritrakti la aferon pri la televidkanalo. Ĝiaj antaŭaj posedantoj asertas ke ĝi estis kontraŭleĝe forprenita de la nunaj mastroj, ligitaj al la eksa prezidanto Miĥail Saakaŝvili, nun malĉeeste kondamnita kaj loĝanta en Ukrainio.

Inter la kontraŭregistaraj kaj kontraŭgejaj manifestaciantoj okazis interpuŝiĝoj, ĉar ambaŭ grupoj deziris okupi lokon antaŭ la parlamentejo. Krome la kontraŭregistaraj protestantoj plejparte subtenas Miĥail Saakaŝvili dum la ortodoksaj radikaloj oponas lin. Polico devis starigi inter ili vicojn el busoj kaj policanoj. Finfine ambaŭ flankoj interkonsentis ke ili kontraŭas la "rusian okupacion" kaj malebligos Gejan Fieron en la avenuo de Rustaveli.

La sola aperinta GLAT-simbolo iĝis nur droneo, kiu flugis la 8-an de julio super la avenuo de Rustaveli, portante la ĉielarkan flagon.

Ĉiuj manifestaciantoj deklaris sin kontraŭuloj de la "rusia okupacio".

Fontoj redakti