Defendanto de homaj rajtoj mortis post malsatstriko en turka prizono

Dimanĉo, la 30-a de aŭgusto 2020

Emblemo de la Ministerio pri justico de Turkio.


La 27-an de aŭgusto en hospitalo en Istanbulo (Turkio) mortis la 42-jara Ebru Timtik, advokato, defendanto de homaj rajtoj. Ŝi malsatstrikis 238 tagojn, postulante justan juĝon por si kaj 17 siaj kolegoj. Polico dispelis ŝiajn amikojn surstrate per larmogaso.

En marto 2019 Ebru Timtik estis arestita kaj komence de 2020 kondamnita al 13,5 jaroj da malliberigo kaj 17 ŝiaj kolegoj al 159 jaroj sume. La juristoj estis akuzitaj pri kompliceco al la malpermesita Revolucia Popola Liberiga Partio-Fronto (RPLTF) — maldekstra organizaĵo, deklarita kiel terorisma en Turkio, Usono kaj Eŭropa Unio. Ĝi estas akuzita interalie pri bombatako kontraŭ usona ambasadejo en Ankaro en 2013, sekve de kiu pereis turka gardisto.

Ebru Timtik komencis malsatstrikon la 2-an de januaro 2020, protestante kontraŭ proceduraj rompoj kaj postulante honestan juĝon. Interalie estis forigitaj juĝistoj, kiuj ordonis liberigon de la arestitoj de antaŭproceza malliberigo kaj la juĝejo aprobis atestojn de anonimuloj kontraŭ la advokatoj. Ŝia kolego Aytaç Ünsal, kondamnita al pli ol 10 jaroj, komencis malsatstrikon la 2-an de februaro kaj jam estas en kriza stato.

Dum 238 tagoj Ebru Timtik konsumis nur likvaĵojn kaj vitaminojn por fari sian proteston pli longdaŭra. La 30-an de julio ŝi kaj Aytaç Ünsal estis translokitaj el la prizono Silivri (Istanbulo) al hospitalo. Tiutempe ŝi jam pezis 30 kg.

Internaciaj ogranizaĵoj de advokatoj kaj defendantoj de homaj rajtoj postulis de la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan liberigi la arestitajn advokatojn kaj restarigi justecon, sed iliaj alvokoj estis ignoritaj.

Ĉefa reprezentano de Amnestio Internacia en Turkio Milena Buyum, observinta la procezon, komentis ĝian verdikton:

Hodiaŭaj kondamnoj estas perverso de justico kaj montras denove malkapablon de juĝejoj, kripligitaj sub politika premo, aranĝi honestan proceson. Post pli ol unu jaro en antaŭjuĝa malliberigo de ses advokatoj kaj tri mizeraj kunsidoj, fuŝitaj de proceduraj rompoj, tiu politike motivita persekutado faris tiun absurdan konkludon. Tiuj advokatoj devas esti senprokraste kaj senkondiĉe liberigitaj kaj la kondamnoj nuligitaj.
Milena Buyum, ĉefa reprezentano de Amnestio Internacia en Turkio.

La 28-an de aŭgusto aro da homoj kolektiĝis apud la Istanbula Juĝ-Medicina Asocio por omaĝi memoron de la mortinta kolego kaj preventis eventualan forŝtelon de ŝia korpo fare de autoritatoj.

Kiam kurdaj revoluciuloj martiriĝas... [aŭtoritatoj] ŝtelas iliajn korpojn kaj enterigas en nekonataj lokoj meznokte. Ni estas ĉi tie por preventi ton.
Sinan Zincir, advokato, amiko de Ebru Timtik.

Ili alfrontis kontraŭribelan policon kun blendveturiloj kaj helikoptero ĝiranta super la loko. Polico uzis larmogason kaj rezinajn kuglojn por haltigi ilian protestan marŝon al tombejo en distrikto Gezi en norda parto de la urbo. Almenaŭ unu advokato estis detenita. La protestantoj skandis: "Ebru Timtik estas senmorta" kaj "Aytaç Ünsal estas nia honoro".

Proparolanto de Eŭropa Komisiono Peter Stano diris ke Eŭropa Unio "profunde bedaŭris" la morton de la advokato. La Konsilio de Eŭropo alvokis Turkion restarigi kaj fortigi rolon de advokatoj kiel defendantoj de homaj rajtoj.

Morto de s-ino Ebru Timtik estas tragika ilustraĵo de la homa sufero, kaŭzita de jura sistemo en Turkio, kiu transformiĝis je instrumento de silentigado de advokatoj, defendantoj de homaj rajtoj kaj ĵurnalistoj.

Advokato de la maldekstra Popola Demokratia Partio Garo Paylan skribis en Tvitero, ke Timtik estis "masakrita de tiranoj en la potenco".

En aprilo kaj majo post longdaŭra malsatstriko mortis respektive Helin Bolek kaj Ibrahim Gokcek — du anoj de populara maldekstra folklora grupo Yorum, malpermesita en Turkio. Ili estis same akuzitaj pri kompliceco al RPLTF. En 2019 kelkmil politikaj malliberuloj malsatstrikis 200 tagojn, protestante kontraŭ malliberigo de ilia gvidanto Abdullah Öcalan.

En lastaj sep jaroj en Turkio okazis 392 mil akuzoj pri rompo de la artikolo 314 de la Turka Krima Kodekso rilata al terorismo. De 2016 ĝis 2019 pro akuzoj pri membreco en teroristaj organizaĵoj estis kondamnitaj 220 mil homoj.

Fontoj