Diskuto:Nokto da tumultoj post prezidanta baloto en Belorusio

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Audreycious in topic "prezidanta baloto"

"prezidanta baloto" redakti

La titolo estas lingve maltaŭga, ĉar ĝi asertas, ke la baloto prezidas. Tio kompreneble ne estas la intencita senco. Ĉar titoloj estas malpli facile ŝanĝeblaj ol teksto en la artikoloj mem, estus bone, speciale atenti pri la lingvaĵo en titoloj. --Sebastiano (diskuto) 08:24, 11 aŭg. 2020 (UTC)Reply

La vortkombino estas vaste uzata kaj ĝis nun neniu miskomprenis ĝin. RG72 (diskuto) 08:30, 11 aŭg. 2020 (UTC)Reply
Mi kontraŭis nek la unuan nek la duan vian aserton. Temis pri io alia. Sed dankon por via komento. --Sebastiano (diskuto) 15:04, 31 aŭg. 2020 (UTC)Reply
@Sebastiano, serĉeto en Guglo indikas ke la vortkombino «prezidanta baloto» uziĝas nemalofte en pluraj bonreputaciaj Esp-aj eldonaĵoj: Le Monde Diplomatique, Monato, kaj eĉ en la Tekstaro (interalie). Do apenaŭ povas temi pri simpla lingva fuŝaĵo. Mi mem eble preferus «prezidenta baloto» sed la jama titolo ne estas ŝanĝenda. Aŭdrea (diskuto) 17:31, 31 aŭg. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Nokto da tumultoj post prezidanta baloto en Belorusio".