Nokto da tumultoj post prezidanta baloto en Belorusio

Lundo, la 10-a de aŭgusto 2020

Manifestacio de subtenantoj de Svjatlana Ciĥanoŭskaja. La 30-a de julio 2020.


La 9-an de aŭgusto finiĝis prezidanta baloto en Belorusio. La aŭtoritatoj asertas ke laŭ anticipaj kalkuloj la nuna prezidanto Aleksandro Lukaŝenko ricevis 80,23%, lia ĉefa konkuranto Svjatlana Ciĥanoŭskaja — 9,9%. Ŝi kontestas tion kaj akuzas la aŭtoritatojn pri totala falsado. Voĉdonis pli ol 84% de la voĉdonrajtaj civitanoj. La tutan nokton daŭris opoziciaj protestoj en Minsko kaj aliaj urboj, dispelataj de OMON. Oni raportas pri 3000 detenitoj, dekoj da vunditoj kaj unu pereinto.

La baloto okazis en malkutime por tiu ĉi lando streĉa atmosfero, kun partopreno de veraj konkurantoj de la aktuala prezidanto. Aleksandro Lukaŝenko, kromnomata paĉjo, regas Belorusion ekde 1994, kio estas la plej longa seninterrompa oficperiodo en la tuta Eŭropo (krom monarĥoj) kaj la eksa Sovetunio. Pluraj opoziciuloj estis arestitaj aŭ forlasis la landon. Inter la arestitoj estis Sjarhej Ciĥanoŭski, populara jutubisto, kiu intencis kandidatiĝi por la baloto. Tiam lia edzino, 37-jara dommastrino Svjatlana Ciĥanoŭskaja, decidis ke ŝi mem kandidatiĝos por allogi atenton al la aresto de sia edzo. Malgraŭ ŝiaj atendoj la kandidatiĝo estis akceptita kaj la 14-an de julio ŝi estis registrita kiel kandidato. Antaŭe ŝi neniam partoprenis iun ajn politikan aktivadon. Sed post malaprobo de kandidatiĝoj de la ĉefaj opoziciaj kandidatoj — eksa bankisto Viktor Babariko kaj eksa diplomato Valerij Cepkalo — la tuta opozicio unuiĝis por subteni ŝin. Vetruante tra la lando ŝi kolektis homamasojn kaj varbis la subtenantojn.

La aŭtoritatoj unue evidente ne konsideris ŝin serioza minaco, kion eldiris en sia kutima rekta popoleca maniero prezidanto Aleksandro Lukaŝenko dum renkontiĝo kun laboristoj de la Minska Traktora Uzino en majo, kiam li esprimis certecon ke la sekva prezidanto de Belorusio estos viro.

Nia konstitucio estas ne por virino. Nia socio estas ne sufiĉe matura por voĉdoni por virino. Tio okazas ĉar laŭ nia konstitucio la prezidanto havas en la manoj grandan potencon.
Aleksandro Lukaŝenko, prezidanto de Belorusio.
Voĉdonontoj ĉe ambasadejo de Belorusio en Moskvo.

Malgraŭ la fakto ke triono da voĉdonrajtaj civitanoj voĉdonis dum antaŭjaj tagoj, ĉe multaj balotejoj en Belorusio kaj eksterlande formiĝis longaj atendovicoj kaj miloj da alvenintoj malsukcesis voĉdoni ĝis la 8-a vespere, do kelkloke oni eĉ longigis la voĉdonadon por kelkaj horoj. Laŭ datumoj de la pridemandado de la elirintoj el la voĉdonejoj, farita de oficiala sociologia agentejo, 79,7% voĉdonis por Aleksandro Lukaŝenko kaj nur 6,8% por Svjatlana Ciĥanoŭskaja. Tamen ŝia stabo asertas, ke por ŝin voĉdonis pli ol 70%. La opozicio referencas al datumoj kolektitaj danke al sendependaj observantoj kaj Telegram-kanalo, en kiu roboto akceptis de la voĉdonintoj fotojn de iliaj balotiloj, post kio ilian verecon konfirmadis la artefarita neŭra reto. Rusia sociologo Grigorij Judin, demandita pri la afero, diris ke ambaŭ rezultoj estas malfidindaj: la registara — pro netravidebla kalkula proceduro, la opozicia — pro malklara metodo de la kalkulado.

La protestoj surstrate komenciĝis tuj post la fino de la voĉdono. Dekmiloj da manifestaciantoj kriis sloganojn kaj konstruis barikadojn el rubujoj. Milico kaj OMON (specialaj taĉmentoj) unue silente observis tion, poste dispelis la protestantojn, foje uzante larmogason, akvokanonojn, gumpafaĵojn kaj batilojn, al kio manifestaciantoj respondis per ŝtonoj. Opizicio asertas ke unu viro estis trafita de aŭtodetenjo, kiun li provis haltigi, kaj pereis. La aŭtoritatoj neas tion, kvankam la filmeto registrinta la kolizion disvastiĝas tra sociaj retoj. La opozicio raportas pri dekoj da enhospitaligitoj, milico — pri 39 vunditaj milicanoj kaj pli ol 50 civiluloj. Inter la vunditoj estas ankaŭ lokaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj. Milico raportas pri pli ol 3000 detenitoj, el kiuj 1000 estis detenitaj en Minsko kaj 2000 — en 32 aliaj urboj. La aŭtoritatoj jam iniciatis kelkajn enketadojn pri "perforto kontraŭ milicanoj" — la krimo punenda per malliberigo de 8 ĝis 15 jarojn longa. En iuj urboj milico kaj OMON mallevis la ŝildojn kaj demetis la kaskojn, tiel montrante sian solidarecon kun la manifestaciantoj kaj rifuzon dispeli ilin (la tradicio, kreita de ukrainaj policanoj dum la Politika krizo en Ukrainio en 2013-2014). Ĉirkaŭ la tria nokte plejparto de la protestantoj forlasis la stratojn, skandante "Morgaŭ". Tio estas la plej grandaj protestoj en Belorusio dum la tuta 26-jara regado de Aleksandro Lukaŝenko. Post la prezidanta baloto en 2010 estis detenitaj pli ol 600 homoj, sed la protestoj okazis nur en Minsko kaj baldaŭ ĉesis.

Opozicia kandidato Svjatlana Ciĥanoŭskaja.

Matene la 10-an de aŭgusto Aleksandro Lukaŝenko vizitis la Belorusan Nacian Bioteknologian Korporacion kaj faris la unuan deklaron, dirinte: "La politiko devas esti unu — la homoj". La baloton li nomis la festo, kiun iuj ekdeziris fuŝi kaj pro tio iliaj intencoj ĉi-nokte iĝis pli klaraj. Li akuzis pri la protestoj lertajn eksterlandajn manipulantojn, kiuj uzis naivajn belorusojn "kiel ŝafojn". La manipulantajn malicajn fortojn li lokis precipe en Ĉeĥio, Pollando, Ukrainio, Britio kaj Rusio. Li substrekis ke ne lasos realigi en Belorusio Majdanon, aludante tiel al Eŭromajdano en Ukrainio en 2014, kiun sekvis ekonomia kolapso, malgajnita milito kontraŭ separistoj en orientaj regionoj kaj perdo de Krimeo.

Dum la protestoj daŭras, kvankam relative malgrandskale. Interreto en la lando preskaŭ ne funkcias, la plej grandaj belorusaj amaskomunikiloj provizore transiris al Telegramo, kies kanaloj iĝis la ĉefa informfonto. Aperis alvokoj al strikoj kaj informoj ke jam strikas metalurgia uzino en la urrbo Ĵlobin.

Svjatlana Ciĥanoŭskaja deklaris ke ŝi konsideras sin venkinto, pri kio ŝi havas ĉiujn necesajn pruvojn kaj ke ŝia teamo intencas pruvi ĉiujn balotfraŭdojn. Ŝi diris ke pretas renkontiĝi kun Aleksandro Lukaŝenko. Ŝia stabo diris ke ĝi pretas al longdaŭra protestado.

Aktuala prezidanto Aleksandro Lukaŝenko.
Ni ne agnoskas la rezultojn de la baloto. Ni vidis realajn protokolojn. Ni alvokas tiujn, kiuj opinias ke ilian voĉon oni ŝtelis, ne silenti.
Svjatlana Ciĥanoŭskaja, opozicia kandidato.

Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij skribis en sia Fejsbuk-paĝo ke tiom grandaj duboj pri rezulto de la baloto estas "rekta vojo al perforto, al konflikto, al socia protesto, kiu kreskas" kaj alvokis la belorusojn al "maksimume malferma, eĉ se malfacila dialogo".

Ĉefministro de Pollando Mateusz Morawiecki proponis aranĝi pintokunvenon de Eŭropa Unio pri Belorusio. La Ministerio pri eksteraj rilatoj de Pollando forte kritikis la baloton kaj reagon de la belorusaj aŭtoritatoj al la protestoj.

Severa reago de la milico, aplikado de forto kontraŭ la pacaj manifestaciantoj, arbitraj arestoj estas neallaseblaj. Ni nin turnas al la aŭtoritatoj de Belorusio kun alvoko ĉesigi streĉigon de la situacio kaj ekestimi la bazajn homajn rajtojn.
La Ministerio pri eksteraj rilatoj de Pollando

Ĉina prezidanto Xi Jinping la unua gratulis Aleksandron Lukaŝenkon kun la venko, lin sekvis Prezidanto de Rusio Vladimir Putin kaj prezidanto de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev.

Vic-redaktoro de la Moskva Karnegie-Centro Maksim Samorukov en sia analiza artikolo esprimis opinion ke la belorusia opozicio estas tro malforta kaj malpreta al longdaŭra protestado, vivnivelo en la lando sufiĉe alta kaj la vivo stabila, kaj atentigis ke nek Eŭropa Unio, nek Usono, nek Rusio interesiĝas pri drastaj ŝanĝoj en Belorusio, do plej verŝajne la reĝimo de Aleksandro Lukaŝenko plu ekzistos, malgraŭ sia certa arkaikeco.

Fontoj