Diskuto:Rusio atakis Ukrainion

Latest comment: antaŭ 4 monatoj by RG72 in topic Ĉu nur novaĵoj ?

Saluton,

"Operaco" estas eŭfemismo kaj ne priskribas la veran situacion, kiu estas milita atako. Prefere estu "milita operacio" aŭ "ataka operaco", kiuj ne mildigus la realaĵon.

Fidante je via sincereco,

"Operaco" estas milita termino, ekstreme klara kiel ĉiuj militaj terminoj: https://vortaro.net/#operaco_kd --RG72 (diskuto) 15:57, 14 mar. 2022 (UTC)Reply

Ĉu nur novaĵoj ? redakti

Mi eble malpravis ke mi enkondukis en artikolon pri okazaĵo je jena dato, informon de pli posta tago. Mi opiniis, iel laŭ historiista aliro, ke eventoj okazintaj kelkajn semajnojn post alia povas helpi komprenigi ĝin. Ke Putin uzis la vortojn "speciala operaco" la 14an de februaro, oni povas rekonsideri kiam oni ekscias ke unu monaton poste la Duma aprobis leĝon kiu punas kiun ajn nomus la okazaĵojn "milito" je dekkvinjara mallibero. La elekto de vortoj fariĝas danĝeraj, kaj ni ĉi tie en Vikinovaĵo ne submetiĝu al minacoj, kaj rajtu kun libera kritikemo diskuti la trafecon de uzo de vortoj pro priskribi faktojn. Agloforto (diskuto) 07:44, 27 nov. 2023 (UTC)Reply

Historiajn tekstojn oni skribu en Vikipedio kiu estas enciklopedio. Ĉi tie vi redaktas je Vikinovaĵoj, kio estas tute alia projekto kaj koncepto. Mi plurfoje klopodis klarigi tion al vi, sed vi obstine penas enigi mencion de iu malĝustece rilate la vorton "operaco". Mi ne komprenas kio dubigas vin je tiu ĉi malnova milita termino vaste uzata de Usono kaj ĝiaj eŭropaj aliancanoj. Mi eĉ dubas ke vi povus klarigi diferencon inter operaco kaj milito. Mi jam forigis aldonitajn de vi informoj pri eventoj en marto, ĉar raporti en februaro pri okazintaĵoj de marto povas nur magiisto aŭ klarvidanto. Nun vi aldonis eĉ pli ridindan vortumon: "Putin informis... laŭ liaj vortoj". Pardonon, sed tio jam estas tro. Ni finu tiun ĉi klaŭnadon. RG72 (diskuto) 16:59, 27 nov. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Rusio atakis Ukrainion".