Rusio atakis Ukrainion

Ĵaŭdo, la 24-a de februaro 2022

Atakitaj objektoj en Ukrainio.


La 24-an de februaro prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion en urĝa alvoko kaj informis pri komenco de speciala operaco en Ukrainio.

Alparolo de Vladimir Putin redakti

Li diris ke la cirkonstancoj postulas urĝajn rimedojn por solvi la krizon, kiu daŭras jam ok jarojn, garantii sekurecon de la loĝantoj de Donbaso kaj la nacian sekurecon de Rusio. Li memorigis ke dum jaroj Rusio vane alvokis NATO ĉesigi proksimiĝon de ĝia milita infrastrukturo al la limoj de Rusio kaj estimi ĝian sekurecon. Referencante al la traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo, subskribitaj inter Rusio kaj Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj la 21-an de februaro, li ordonis komenci specialan operacon en Ukrainio.

Li diris ke la operaco ne celas okupadon de Ukrainio kaj nenio minacas ukrainajn civilulojn. Li alvokis la ukrainajn militistojn lasi la armilojn kaj reveni al siaj familioj, ĉar ili ĵuris ne al la "kontraŭpopola junto", sed al la popolo de Ukrainio. Li avertis ke Rusio faros ĉion por malnaziigo kaj malmilitigo de Ukrainio kaj respondecigo de kulpuloj pri krimoj kontraŭ civiluloj, inkluzive kontraŭ civitanoj de Rusio.

Li aldonis ke Rusio estimas suverenecon de la eks-sovetiaj respublikoj kaj tion montras la operaco en Kazaĥio, kiu estis savita kiel ŝtato danke al helpo de Rusio. Li atentigis ke la nunaj agoj ne estas direktitaj kontraŭ Ukrainio kaj la ukraina popolo, sed sole kontraŭ la fortoj kiuj ostaĝigis ilin kaj uzas por lukti kontraŭ Rusio. Li esprimis esperon ke la armitaj fortoj de Rusio bone plenumos sian taskon kaj avertis ke ĉiu atakinta Rusion alfrontos fortan respondon.

Militado redakti

Informoj estas ofte aktualigataj, ŝanĝataj kaj kontestataj. Tamen oni jam povas diri certe ke militaj objektoj estis atakitaj en la tuta Ukrainio, ĉefe per misiloj lanĉataj de apudaj regionoj de Rusio kaj eble el Belorusio. Post kelkaj horoj la rusia militestraro raportis ke la kontraŭaviada defendo kaj militaviado de Ukrainio estas "subpremitaj" (do ne povas efike rezisti) dum ukrainaj limgardistoj ne rezistas al la rusiaj trupoj. Oni alvokas la civilulojn resti hejme. Belorusio deklaris ke ĝia armeo ne agas kune kun la rusiaj trupoj kaj ne eniris Ukrainion. La ukraina armeo raportas pri paffaligitaj rusiaj aviadiloj kaj helikopteroj, la rusia armeo neas tion. Aperis konfirmitaj informoj ke rusiaj trupoj eniris la teritorion de Ukrainio.

Aperis videaĵoj, kiuj montras eksplodojn en flughavenoj kaj militaj objektoj de pluraj ukrainaj urboj. En Kievo formiĝis longaj vicoj al bankmaŝinoj kaj trafikŝtopiĝoj ĉe elirejoj el la urbo, ĉar la urbanoj amase fuĝas el la ĉefurbo. En kelkaj lokoj misfunkcias movtelefonio. Registaraj retejoj foje misfunkcias. Flugoj de civilaj aviadiloj super Ukrainio ĉesis, same kiel en ĉelimaj regionoj de Rusio. La ĉefkomandestro de la ukraina armeo ĉiujn aliĝi al trupoj kaj ordonis kaŭzi maksimuman damaĝon al la invadintoj. La rusia armeo raportis ke trupoj de Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj profundiĝis je kelkaj kilometroj kaj sukcese rompis fortikigitan defendolinion de la ukraina armeo, kiu kelkloke ĥaose fuĝas. La ukraina armeo raportas pri sukcesa rebato de la atakoj kaj grandaj perdoj ĉe la malamiko.

Ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij aranĝis urĝan kunsidon de la registaro kaj proklamis militstaton. Ŝtatestroj de pluraj okcidentaj landoj postulis de Rusio tuj ĉesigi la operacon, minacis puni ĝin per pliaj sankcioj kaj esprimis sian subtenon de Ukrainio. Britio esprimis ankaŭ esperon ke Ukrainio montros fortan reziston al la invado. Usono ripetis ke ĝi en neniu kazo sendos siajn trupojn al Ukrainio. Volodimir Zelenskij alvokis NATO fermi aerspacon super Ukrainio, do trafi ĉiujn flugaparatojn super ĝi. Ukrainio rompis diplomatiajn rilatojn kun Rusio. Estas proklamita totala mobilizado.

Rusio bombis la atomcentralon Zaporiĵĵja je 2022-04-02, kaj kaŭzis incendion.

Internaciaj reagoj redakti

La 25-an de februaro, Josep Borrell, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono publikigis gazetan artikolon, en kiu li deklaris:

  La amplekso de la invado montras, ke la intenco de Vladimir Putin estas okupi la landon, detrui demokration kaj instali marionetan registaron en Kievo. Do temas pri la supervivo de Ukrainio kiel sendependa ŝtato: tre grava minaco al eŭropa sekureco. La sekurecaj zorgoj esprimitaj de Rusio estis klare preteksto celanta antaŭ ĉio protekti la rusian reĝimon kontraŭ demokratia kontaĝo. Kio klarigas tiun ĉi agreson ja estas nek la defendo de ruslingvaj malplimultoj, nek la eventuala membreco de Ukrainio en NATO, nek la imagita disvastigo de nukleaj armiloj ĉe la landlimoj de Rusio. La kerno de la afero kuŝas en la ĉiam pli aŭtoritata naturo de la reĝimo de Vladimir Putin, en lia profunda konvinko ke la etendo de libereco kaj demokratio al liaj limoj prezentus ekzistecan minacon al lia potenco. Estas por li fajfi la finon de la demokratia paŭzo de Ukrainio, ja antaŭpripensita ago.  
Josep Borrell, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono

Civitanoj en Eǔropunio (Pollando, Hungario, Germanio, kaj aliaj) pretiĝas por bonvenigi pli ol milionon de rifuĝintoj kiuj klopodas eskapi bombadon de urboj.

Usono, Eŭropunio kaj aliaj landoj jam enkondukis multajn sankciojn, ĉefe celitajn kontraŭ la "oligarĥoj", sed ankaŭ pri rusiaj bankoj kaj entreprenoj kaj per la internacia interbanka pagsistemo "SWIFT".

Fontoj redakti