Diskuto:Svedio uzos armeon kontraŭ bandoj

La UK en Torino venis al alia konkludo redakti

Migrado estis ankaŭ la temo de la UK en Torino. Ties rezolucio tamen konstatis ion kontraŭan: "Ni estas konvinkitaj ke migrado fine rezultigas pli riĉan kulturon kaj pli bonstatan socion en tiuj ŝtatoj mem. Ni agnoskas la historian valoron de migrado – migrado estas bazo por la evoluo de la homaro."

Efektive en la UK estis multaj esperantistoj, kiuj emocie favoras malfermajn limojn por rifuĝantoj. Homoj kun alia opinio preferis kaŝi tiun pro sociologia fenomeno, kiun oni nomas "spiralo de silento". - Ulrich Matthias 2003:E3:4F46:B237:819A:A062:5014:78A 19:26, 13 okt. 2023 (UTC)Reply

Ni ĉiuj vidas kiun "kulturan riĉiĝon" kaŭzis sencerba migrada politiko en Svedio kaj ne nur. Kiam ideologio dominas racion, sekvoj neeviteble estas fuŝaj. --RG72 (diskuto) 04:39, 14 okt. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Svedio uzos armeon kontraŭ bandoj".