Svedio uzos armeon kontraŭ bandoj

Mardo, la 3-a de oktobro 2023

Svedaj militistoj, 2010.


La 28-an de septembro sveda ĉefministro Ulf Kristersson alvokis estrojn de polico kaj armitaj fortoj uzi armeon por haltigi krimajn bandojn. Nur en septembro banditoj murdis 11 homojn kio estas la plej alta cifero ekde decembro 2019. Tagon pli frue en Stokholmo estis pafmurditaj du homoj kaj en Upsalo bombo mortigis 25-jaran virinon en ŝia domo. La banditoj grandparte estas enmigrintoj okupiĝantaj pri drogkomerco.

Perforto eksplodis redakti

 
Armita policano en Stokholmo, 2017.

Nombro de pafmurdoj en la iam kvieta kaj sekura Svedio 2,5-oble superas averaĝajn ciferojn en Eŭropo. En 2021 en Svedio estis pafmurditaj 45 homoj, en 2022 — jam 65. Nombro de la murdoj por 1000 homoj en Stokholmo preskaŭ 30-oble superas ciferojn de Londono. Dum 10 jaroj nombro de la pafmurdoj kreskis sesoble — de 10 ĝis 64. De januaro ĝis aŭgusto 2022 estis registritaj jam 30 pafmurdoj. En 2022 okazis 391 pafatakoj.

La polico opinias ke en Svedio agas proksimume 30 mil banditoj. Ĝi konstatas ke la krimeco penetris eĉ forajn urbetojn, antaŭe kvietajn kaj sekurajn. La krimuloj iĝas ĉiam pli junaj kaj kruelaj, ili jam uzas grenadojn kaj eksplodaĵojn pro kio suferas ankaŭ hazardaj preterpasantoj. Ĝis 80% de la pafokazoj restas nemalkovritaj, do la krimuloj ne plu timas esti punitaj. Grandparte la krimoj radikas je narkotikaĵoj kaj okazas dum kvereloj pri disdivido de la narkotikaj merkatoj aŭ sub influo de drogoj. Svedio estas grava transita punkto je itinero laŭ kiu narkotikaĵoj venas el Danio al Malmö kaj poste sekvas al Finnlando kaj Norvegio. La nuna ekslpodo de perforto estas kaŭzita de konflikto inter du klanoj — Foxtrot kaj Dalen, kiuj rivalas pri regado de narkotika merkato en Stokholmo kaj Upsalo.

Kurda Vulpo redakti

Multaj banditoj estas enmigrintoj, kiel la fifama Rawa Majid konata kiel Kurda Vulpo (svede Kurdiska räven, angle Kurdish Fox). Li venis al Svedio en 1986 kiel novnaskito, alportita de siaj gepatroj fuĝintaj el la Iraka Kurdio kie lia patrino batalis kontraŭ Saddam Hussein en taĉmentoj de Peŝmergo. Same kiel liaj kuzoj, li iĝis krimulo kaj jam en 2006 estis unuan fojon malliberigita. Sekvis du pliaj malliberigoj; lastfoje li trafis prizonon en 2015 kaj estis liberigita en 2018. Post kiam en 2020 eŭropaj policanoj rompis ĉifritajn telefonajn retojn EncroChat kaj ANOM, uzitajn de la krimuloj, sekvis centoj da arestoj kaj Rawa Majid fuĝis al la Iraka Kurdio kaj en 2022 translokiĝis al Turkio kie li ricevis civitanecon pro siaj investoj. Li plu regas sian bandon Foxtrot, okupiĝante pri homkomerco, narkotikaĵoj ktp. Turkio rifuzas ekstradicii lin.

Rilatoj inter Turkio kaj Svedio dum longa tempo estas malbonaj, ĉar Turkio akuzas la skandinavan landon je kaŝado de kurdaj teroristoj dum Svedio nomas ilin politikaj disidentoj kaj rifuĝintoj. Tio estas la ĉefa motivo per kiu Turkio argumentas sian oponon al la membrigo de Svedio je NATO. Nun svedaj aŭtoritatoj uzas kazon de Rawa Majid por reciprokaj akuzoj.

Amasa enmigrado, fiaskinta integrado redakti

 
Afiŝo de la Svedaj Demokratoj.

Problemo de amasa enmigrado ĉiam pli zorgigas la svedojn. Sekve de milda enmigra politiko, jam 20% el 10,5 milionoj da svedoj naskiĝis eksterlande. Dum la lastaj 20 jaroj tiu ĉi nombro duobliĝis. Dum la Eŭropa migra krizo la lando akceptis 160 mil rifuĝintojn, plejparte el Sirio, kio estis la plej alta nombro en Eŭropo, kalkulite pokape.

En 2022 kontraŭenmigrinta partio Svedaj Demokratoj akiris pli ol 20% de la voĉoj. En aŭgusto ministro pri enmigrado Maria Malmer Stenergard diris ke en la lando povas esti ĝis 100 mil kontraŭleĝaj enmigrintoj. Fakuloj atentigas ke la problemoj, rilataj al malsukcesa integrado de la enmigrintoj je la sveda socio, amasiĝis dum jardekoj. Svedaj aŭtoritatoj konstruis por ili socialajn loĝejojn, kreinte tiel apartajn kvartalojn plenajn je senlaboreco kaj krimeco.

Akuzoj kaj alvokoj redakti

 
Kontribuo de enmigrintoj al krimoj en 2015-2018.

La partio Svedaj Demokratoj eniris la registaron, kio finis longdaŭran dominadon de la Sveda socialdemokratia partio, kiu regis la landon 28 jarojn el la lastaj 40, do ekde 1982 ĝis 2022, escepte de 1991–1994 kaj 2006–2014. Nova ĉefministro Ulf Kristersson iniciatis vastigon de la policaj rajtoj kaj fortigon de krimaj punoj. Li akuzis la antaŭajn registarojn pri la problemoj: "Senrespondeca enmigra politiko kaj fiaskinta integrado metis nin je tiu ĉi situacio". Pro tio li alvokis esplori "kiel la armitaj fortoj povas helpi al polico en ĝia laboro kontraŭ krimaj bandoj". Antaŭe oni jam proponis ke soldatoj transprenu gardajn funkciojn por ke polico koncentriĝu je lukto kontraŭ krimeco.

  Mi ne povas sufiĉe substreki kiel serioza estas la situacio. Svedio neniam vidis ion similan. Neniu alia lando en Eŭropo vidas ion similan. Tio estas malfacila tempo por Svedio. Ni ĉasos la bandojn kaj ni venkos la bandojn. Se ili estas svedaj civitanoj ili estos por longa tempo fermitaj en prizono kaj se ili estas eksterlandanoj, ili estos ankaŭ forpelitaj.  
Ulf Kristersson

Ankaŭ la Sveda socialdemokratia partio alvokis al pli rigora konduto rilate la krimulojn kaj proponis uzi tiucele la armeon. Partiestro Magdalena Andersson diris: "Tio ne estas Svedio, tio ne estas Svedio kiel oni supozas ĝin".

  Segregacio kaŭzis aperon de paralelaj socioj en Svedio. Ni loĝas en la sama lando, sed en komplete malsamaj realoj.  
Magdalena Andersson

La registaro pli frue planis duobligi krimpunojn pro banditismo, striktigi kondiĉojn de antaŭtempa liberigo, krei malliberejojn por gejnunuloj kaj likvidi la mängdrabatt-sistemon kadre de kiu punoj pro diversaj krimoj ne sumiĝas komplete. Oni celis duobligi nombron de prizonlokoj por ke la malliberejoj povu akcepti ne 7 500, sed ĝis 15 000 krimulojn. Oni planas ankaŭ elekti haltigi-kaj-priserĉi areojn (svede: visitationszoner) en kiuj polico rajtos haltigi kaj priserĉi iun ajn suspektindan personon kaj puni eĉ pro plej etaj deliktoj.

Fakuloj esprimas dubon rilate efikecon de tiuj ĉi agoj kaj diras ke prefere oni uzu alternativajn metodojn kaj investu monon je edukado kaj sociala sistemo.

Fontoj redakti