Vikinovaĵoj 2020: la furorlisto de la plej legitaj artikoloj

Lundo, la 1-a de julio 2024

En ĉi-furorlisto estas prezentitaj 200 artikoloj, kiujn oni plej ofte vizitis (kaj espereble legis) dum 2020.

Ne ĉiuj artikoloj el la furorlisto estis verkitaj dum 2020, tamen dum la jaro ili estis plej legitaj. Inter la tuta amaso da artikoloj kvaropon oni vizitis pli ofte ol mil foje:

Inter la artikoloj estas portalo - speciala paĝo, kie kolektiĝas la plej freŝaj artikoloj pri iu temo. Ĉiuj artikoloj, kunigitaj per la temo, estas kolektitaj en samnoma kategorio. Ekzemple en «Eŭropo» nun estas prezentitaj 30 lastaj artikoloj, ligitaj al Eŭropo. Kaj samtempe en «Eŭropo» estas prezentitaj 363 artikoloj kaj 24 kategorioj.

Oni ofte opinias, ke la plej legitaj artikoloj estas malnovaj artikoloj, menciitaj en ia populara interreta fonto. Tamen, komparo de historio de la triopo de plej legitaj artikoloj montras malfortecon de la opinio.

Du artikoloj el la triopo estis verkitaj en aŭtuno 2020 (dankon al ties aŭtoro RG72). La duopo havas tradician sorton de novaĵoj: kurta plaŭdo de intereso kaj posta drono en la novaj informondoj. Sed artikolo «Ĝisdatigita la vortaro de la hispana lingvo per pli ol 5 mil novaj vortoj» havas tute alian historion. Ek de sia apero ĝis septembro de 2020 la artikolon vizitis sufiĉe malgranda legantaro. Sed la septembro donis al ĝi la novan vivon: la intereso ekflamis kaj daŭris ĝis februaro de 2021. En la marto de 2021 la intereso preskaŭ nuliĝis kaj en la aprilo denove komencis kreski, atinginte la pinton la 26-an de majo 2021. Ek de tiu tago ĝis novembro de 2021 ĝi estis sufiĉe aktive legita. Kaj en la januaro de 2024 denove okazis tre kurta kresko de vizitoj, kiu tuj falis. En junio de 2024 la artikolon oni vizitis nur 9 foje.

Tabelo

redakti
Ĝenerala statistiko
Paĝo Korektoj Redaktantoj Vizitoj
Ĝisdatigita la vortaro de la hispana lingvo per pli ol 5 mil novaj vortoj 0 0 1827
Eŭropo 0 0 1597
Transgenra virino iĝis vic-ĉefministro de Belgio 2 1 1376
Donald Trump starigis novajn sankciojn kontraŭ Kubo 2 1 1102
Protestantoj en Kirgizio provas eksigi prezidanton 2 1 942
Rusio striktigas limigojn pro la kronviruso 2 2 909
Putin ordonis fermi ĉion en Rusio por unu semajno 4 3 801
Uhano malfermiĝis post la kvaranteno 3 2 782
Politiko 0 0 773
Sauda Arabio kaj Rusio interkonsentis pri reduktado de naftoelminigado 3 2 755
La kronviruso trafis ortodoksajn ekleziulojn 1 1 736
Yandex prezentis porinfanan saĝhorloĝon kun virtuala asistanto Alisa 0 0 687
Esperanto 0 0 686
Pli ol 200 por-demokratiaj manifestaciantoj arestitaj en Honkongo 4 2 676
Ĉefurbo de Saud-Arabio estas atakita per misiloj kaj spavoj 4 3 666
Azerbajĝano komencis ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo 7 4 654
Burundo: La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn 0 0 646
Usono akuzis la venezuelan prezidanton Nicolas Maduron pri droga terorismo kaj koruptado 7 3 645
Francio en konfrontiĝo kontraŭ la islama mondo 6 2 634
Israelo kaj Barejno interkonsentis normaligi rilatojn 1 1 629
Milito en Montara Karabaĥo finiĝis danke al perado de Rusio 1 1 617
La brita ĉefministro Boris Johnson eniris intensan flegadon pro la kronviruso 6 3 598
Greta Thunberg revenis al lernejo 1 1 572
Scienco 0 0 549
Eksplodo en Bejruto: almenaŭ 100 pereintoj kaj 4000 vunditoj 10 4 549
Ekonomio 0 0 542
Donald Trump agnoskis ke li planis murdi prezidanton de Sirio 2 2 539
COVID-19 atakis la tutan Eŭropon 5 2 537
Turkmenio: unika kvaranteno sen infektitoj 5 1 534
Rusiaj militistoj deklaris, ke la kronvirusa vakcino jam pretas 4 1 529
Kulturo 0 0 527
La ĝusta nombro da mortintoj en Ĉinio povus esti multoble pli granda ol la oficiala nombro 7 2 527
Rusio kaj Kubo sendis helpon al Italio 6 2 526
Azio 0 0 522
Naftoprezoj unuafoje iĝis negativaj 1 1 519
La araba Espero ekflugis al Marso 4 1 518
Juro 0 0 513
Afriko 0 0 489
Virusaj ribeluloj spitas kvarantenon en Francio kaj alilande 8 2 486
Mondonovaĵoj de la pasinta semajno (la 3-a ĝis la 9-a de majo) 1 1 484
Scienca studaĵo asertas, ke la kronviruso estis kreita en laboratorio 1 1 484
Oceanio 0 0 470
Pekino preskaŭ en militstato post eksplodo de KOVIM-19 2 1 469
Ameriko 0 0 461
Vladimir Putin publikigis artikolon pri la Dua mondmilito 5 1 461
Eŭropa Unio malagnoskis rezulton de la prezidenta baloto en Belorusio dum la protestoj daŭras 6 3 454
Forpasoj 0 0 454
Ĉeĉenio fermas kafejojn 6 2 453
Paco venas al Sudano post 17 jaroj da militado 4 1 453
Mortis ĉina doktoro, kiu informis pri la apero de la koronoviruso 7 2 450
Pola kortumo ebligis malpermeson de abortigoj 5 3 449
La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la pandemion de COVID-19 4 1 449
Sporto 0 0 448
Juna ĉeĉeno senkapigis instruiston en Francio 6 1 445
Opoziciaj gvidantoj forlasis Belorusion 9 1 443
Nova viruso en Ĉinio maltrankviligas sanitarajn aŭtoritatojn 12 3 442
Serbio kaj Kosovo normaligas ekonomiajn rilatojn helpe de Usono 8 3 442
Finiĝis rusia Viki-Konferenco 2019 en Moskvo 0 0 442
Irano agnoskis, ke ĝi erare paffaligis la ukrainan aviadilon 6 3 441
Unuaj eksterlandanoj mortis en Ĉinio pro la koronoviruso 8 2 438
COVID-19 mortigis unuajn viktimojn en Aŭstralio, Tajlando kaj Usono 7 2 437
Voĉdono en Pollando ne prokrastita 12 4 432
Ukraina aviadilo falis en Irano 6 2 428
La koronaria viruso atingis Germanion, Srilankon, Kamboĝon kaj Eburbordon 13 2 427
Usono anoncas novan proponon por paco inter Israelo kaj la palestinanoj 12 2 424
Nokto da tumultoj post prezidanta baloto en Belorusio 9 1 419
La koronviruso COVID-19 konkeras Mezorienton 3 1 417
La Fondaĵo Vikimedio ŝlosis la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj efektivigos forigon 2 2 414
Kolizio de rusiaj kaj usonaj militveturiloj okazis en Sirio 5 1 413
Epidemio de COVID-19 en la tuta mondo kreskas pli rapide ol en Ĉinio 4 2 413
Sudano normaligos rilatojn kun Israelo 1 1 411
Ĉinio klopodas revigligi sian ekonomion, trafitan de COVID-19 5 2 408
Turkio transformis Hagia Sofia je moskeo 9 1 406
Turkio sendis trupojn al Azerbajĝano 3 1 402
Nova prezidanto de Pollando ĵuris antaŭ duonmalplena parlamentejo 1 1 401
Ekfunkciis la unua nuklea centralo en la araba mondo 5 1 401
Referendumo aprobis la amendojn de la Konstitucio de Rusio 4 1 399
Novaĵoj por la semajno de la 10-a ĝis la 16-a de majo 13 2 399
Barato kaj Ĉinio interkonsentis fini militan kontraŭstaron en Himalajo 3 2 399
Italio transformiĝas je la centro de COVID-19 en Eŭropo 5 2 398
Mortis Lee Teng-hui — la "patro de la demokratio" en Tajvano 6 1 396
Partio de Evo Morales gajnis prezidentan baloton en Bolivio 4 2 392
Defendanto de homaj rajtoj mortis post malsatstriko en turka prizono 3 1 392
Pli ol 1500 mortintoj en Ĉinio pro la koronoviruso 8 2 389
Rekorda nombro de mortintoj pro la koronoviruso 5 2 385
Raporto pri la rusia vakcino Sputnik 5 estis publikigita en prestiĝa medicina gazeto 4 2 385
Dekoj da pereintoj pro landlima konflikto inter Barato kaj Ĉinio 7 1 384
Rusio evakuis siajn civitanojn el Uhano 11 2 382
Rusio registris la unuan vakcinon kontraŭ COVID-19 11 3 380
Rusio eniras lukton kontraŭ la koronviruso 1 1 380
Armenio kaj Azerbajĝano raportas pri miloj da mortigitoj en Montara Karabaĥo 2 2 380
Militistoj eksigis prezidanton de Malio 5 3 379
Konfrontiĝo inter Armenio kaj Azerbajĝano minacas per nova milito 5 1 378
Kvar viroj estis ekzekutitaj pro seksatenco kaj murdo de studentino en Barato 5 3 376
La nombro da ĉiutagaj kazoj de la koronoviruso daŭre malkreskas 10 2 375
La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la koronaria viruso 7 2 375
Telegramo estas ne plu blokata en Rusio 2 1 374
728 homoj estas vunditaj kaj unu pereis dum protestoj en Bejruto 4 2 373
Laŭ scienca studaĵo, estas eble ke la kronviruso estis kreita en laboratorio 16 3 372
Komenciĝis muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro 6 3 370
La demokrata balotado estos lukto inter Joe Biden kaj Bernie Sanders 0 0 369
Nombro de infektitoj en Ĉinio superis tiun de SARS 0 0 369
La Vikimedia Fondaĵo volas forigi la bulgarajn Vikinovaĵojn 0 0 367
La Olimpiaj ludoj en Tokio estas prokrastitaj ĝis la venonta jaro 0 0 366
Nova mapo de Pakistano pensigis Baraton pri milito kontraŭ Pakistano kaj Ĉinio 0 0 363
Usono, Francio kaj Rusio planas evakui siajn civitanojn el Uhano 0 0 358
30% de pilotaj licencoj en Pakistano estas falsaj 0 0 357
Fotoalbumo: En Moskvo malfermiĝis rusia Viki-Konferenco 2019 0 0 357
Donald Trump estis senkulpigita de la usona parlamento 0 0 356
Trump diras ke li uzas hydroxychloroquinon por protekti sin kontraŭ la kronviruso 0 0 354
Eksiĝis la registaro de Rusio 0 0 354
La Simpsonoj ne plu uzos blankulojn por voĉigi ne-blankulajn rolulojn 0 0 352
Manifestacioj en Irano post mensogoj de la registaro pri paffaligo de ukraina aviadilo 0 0 352
Irano atakis usonajn militbazojn en Irako 0 0 348
La ĉina registaro ordonis devigan kvarantenon al ĉiuj infektitoj kaj iliaj kontaktuloj 0 0 347
Urĝa renkontiĝo pri nova viruso disvastiĝanta el Ĉinio 0 0 346
La kanada registaro subvencios la salajron de laboruloj por eviti maldungojn 0 0 346
Ukrainio renkontis siajn evakuitojn el Uhano per barikadoj kaj ŝtonoj 0 0 345
Viruso trafis ĉiujn 34 provincojn de Ĉinio 0 0 343
Konstituciaj ŝanĝoj en Rusio verŝajne permesos al Putin denove peti la prezidantecon en 2024 0 0 342
La Franca Konstitucia Kortumo: mediprotektado havas konstitucian superan valoron 0 0 340
Centoj da homoj arestitaj pri infanpornografio en la «malhela reto» 0 0 338
Senhejmuloj en Siberio: Hanif 0 0 338
La koronaria viruso atingis Rusion 0 0 337
Centoj da ĉeĉenoj atakas arabojn en Dijon (Francio) 0 0 337
Francoj balotas malgraŭ la koronviruso 0 0 336
La unua mortinto pro la koronaviruso ekster Ĉinio 0 0 336
Forpasis porinfana rusa verkisto Vladislav Krapivin 0 0 335
10 homoj pereis en amasa interbatiĝo en Kazaĥio 0 0 334
Venonta malsatego en okcidenta Afriko minacas 17 milionojn da homoj 0 0 332
Turkio malkovris la plej grandan gasminejon en la Nigra maro 0 0 332
La rusia vakcino kontraŭ COVID-19: intervjuo de la kreinto 0 0 331
Milionoj da homoj tra la mondo restas hejme por batali kontraŭ la pandemio 0 0 329
Barato blokas ĉinajn aplikaĵojn kaj bojkotas firmaojn kaj varojn 0 0 328
Amasbuĉado en Tajlando: pereis 29 homoj, vundiĝis 60 0 0 326
Nombro de la mortintoj pro la kronviruso en Italio superis tiun en Ĉinio 0 0 326
Usono 0 0 319
Papo Francisko malakceptis edziĝintajn pastrojn kaj virinajn diakonojn 0 0 318
Kvin turkaj soldatoj perdis la vivon en alfrontiĝo kun la siria reĝimo 0 0 317
Kameruno provas savi malaperontajn lingvojn kaj elekti tutlandan oficialan lingvon 0 0 314
La ĉina koronaria viruso: jam 80 mortintoj kaj 2801 infektitoj 0 0 312
Genetikistoj rekonstruis disvatiĝon de COVID-19 en Rusio 0 0 311
La Unuiĝintaj Nacioj publikigis liston de firmaoj kiuj komercas en israelaj kolonioj en Cisjordanio 0 0 311
Vjetnamio evakuos 80 mil turistojn el Danango pro la nova kronviruso 0 0 311
Senhejmuloj en Siberio: Oleg 0 0 310
Malkonsento inter Sauda Arabio kaj Rusio faligis tutmondajn financajn merkatojn 0 0 308
Ĉinoj kaj azidevenaj homoj suferas diskriminacion pro viruso 0 0 307
Ĉiela poluado fare de satelitoj rapide pliiĝas 0 0 301
La tutmondaj akcimerkatoj falegis pro timoj pri venonta recesio 0 0 300
Kanada polico protektas nazian monumenton 0 0 300
Armenio kaj Azerbajĝano interkonsentis pri pafĉesigo 0 0 298
Bubona pesto aperis en Ĉinio kaj Mongolio 0 0 298
Efektiviĝis la brita eliro el la Eŭropa Unio 0 0 298
Senhejmuloj en Siberio: Antonina 0 0 296
103 lingvoj nun tradukeblas per Google-Tradukilo 0 0 294
Novaĵoj por la 17-a ĝis la 23-a de majo 0 0 294
Ano de reto el 30 mil pedofiloj estas juĝata en Germanio 0 0 294
Uhano unuafoje raportis neniun novan kazon de la kronviruso 0 0 292
Pereis 42 homoj pro tumultoj en Barato 0 0 291
Britio planas doni sian civitanecon al ĝis tri milionoj da honkonganoj 0 0 286
La brita ĉefministro Boris Johnson avertas britojn sin prepari al senakorda Briteliro 0 0 284
Opozicio sturmas parlamentejon en Serbio, protestante kontraŭ kvaranteno 0 0 280
Tvitero blokis konton de rusia novaĵagentejo 0 0 277
Historia interkonsento inter Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 0 0 276
Audi nuligis reklaman kontrakton kun rusia opoziciulino pro ŝiaj rasismaj eldiroj 0 0 273
Armenio kaj Azerbajĝano bombardas civilajn kvartalojn malgraŭ pafĉesigo 0 0 272
Maroko normaligas rilatojn kun Israelo 0 0 271
Franca eksprezidanto Sarkozy akuzita pri asocio de krimuloj 0 0 271
Svarmoj de lokustoj minacas Somalion 0 0 270
97 homoj pereis en tumultoj en Etiopio post murdo de kantisto 0 0 270
Unu miliono da niĝerianoj estas senigitaj je urĝa krizhelpo pro kontraŭ-terorismaj leĝoj 0 0 267
Rusio 0 0 267
En Tajvano, kontraŭ-pekina prezidantino reelektiĝis 0 0 266
Aŭstraliaj fajregoj ŝuldiĝas ne nur al klimata ŝanĝiĝo 0 0 266
Amasaj protestoj en Rusio post aresto de guberniestro, akuzita pri murdoj 0 0 264
Antikvaj 'dinosaŭraj' arboj saviĝis de aŭstraliaj brulegoj 0 0 263
La ĉina koronaria viruso atingis Eŭropon, Aŭstralion kaj Sudan Azion 0 0 263
Konstruado de la Ĉino-Pakistana Ekonomia Koridoro akceliĝas spite al protestoj de Barato 0 0 263
Kosmosondilo veturanta al Merkuro preterpasis Teron 0 0 263
Sud-Koreio: 763 infektitoj de la koronviruso, duono el ili kristanoj 0 0 262
Granda Renesanco de Etiopio povas pereigi Egiption 0 0 260
En Martin okazis la deka Somera Esperanto-Studado 0 0 255
La financaj merkatoj iom pliboniĝis pro monhelpo anoncita de la usona registaro 0 0 251
Kreskas streĉoj inter Turkio kaj Rusio pro la mortigo de du soldatoj 0 0 249
Rusio liberigis israelaninon akuzitan pri drogposedo 0 0 249
Terura vetero en Pakistano mortigis 83 homojn 0 0 249
Ĉinaj sciencistoj inventis teston por la koronaria viruso 0 0 248
Mortis Hosni Mubarak, la aŭtoritatema eksprezidanto de Egiptio 0 0 248
Laŭ usonaj oficialuloj, Irano neintence faligis ukrainan aviadilon 0 0 248
La palestinanoj rompis siajn rilatojn kun Usono kaj Israelo 0 0 247
Jam 239 homoj pereis dum tumultoj en Etiopio post murdo de kantisto 0 0 243
La unua vakcino kontraŭ COVID-19 estas testita en Rusio 0 0 243
Unukornuloj plej prosperas en Usono kaj Ĉinio 0 0 242
Antarkto 0 0 242
Senhejmuloj en Siberio: Nikolaj 0 0 242
Duboj pri sensimptoma disvastigo de la kronviruso 0 0 241
Afganujo kaptis altrangajn estrojn de la Islama Ŝtato 0 0 240
Amasa surstrata protesto en Londono petas la rezignon de David Cameron 0 0 240
Ebolo furiozas en Kongo 0 0 238
Amnestio Internacia kritikas la malbonan traktadon de migrantoj en Libio 0 0 237
 
Vidu sekvajn artikolojn: Vikinovaĵoj 2021: la furorlisto de la plej legitaj artikoloj
 
Ĉi-tiun artikolon verkis Vladimir Perepelica (VladimirPF) speciale por Esperanto Vikinovaĵoj. Ĝi enhavas materialojn aŭ esplorojn, pli frue ne publikigitajn, kiun verkis la aŭtoro. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: Vladimir Perepelica; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.

Fontoj

redakti


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo