Kvin turkaj soldatoj perdis la vivon en alfrontiĝo kun la siria reĝimo

Mardo, la 11-a de februaro 2020


Okazis mortiga batalo inter turkaj kaj siriaj militfortoj, lundon la 10-an de februaro, en la nordorienta siria gubernio Idlibo. Ĉi tiu plej nova ekardiĝo okazis dum Ankaro daŭre plifortigas sian soldataron deplojitan en Idlibo. La diplomatiaj klopodoj inter Rusio kaj Turkio restas haltiĝintaj.

«Pro la intensa artileria pafado de la siria reĝimo la 10-an de februaro, kvin el niaj herooj estis martirigitaj kaj kvin pliaj vunditaj», laŭ komunikaĵo de la turka ministerio pri defendo. «Oni faris taŭgan respondon, la celoj estis detruitaj», aldonis la komunikaĵo. La turkaj soldatoj «premrompos iun ajn, kiu aŭdacos celi nian flagon», diris la turka vic-prezidanto Fuat Oktay.

La mortintaj soldatoj estis, laŭ raporto, parto de skolta trupo bazita ĉe forlasita flughaveno apud la strategia vilaĝo Saraqeb, kaptita pasintsemajne de la siriaj fortoj.

Turkio dismetis 12 militgvatejojn tra Idlibo, la lasta ribela fortikaĵo en Sirio. La gvatejoj estas kondiĉo de 2018-jara interkonsento kun Moskvo por krei malŝtreĉigan terspacon, celanta haltigi la konfliktojn inter la ribeluloj kaj la siria registaro.

La mortigo antaŭ unu semajno de ok turkaj soldatoj en Idlibo fare de la siriaj registaraj fortoj incitis Ankaron pliigi sian militan ĉeeston. Pli ol 250 militveturiloj eniris la provincon la pasintajn tagojn.

Lokaj amaskomunikilaj raportaĵoj diras ke la turka armeo apogis ribelan ofensivon por rekapti ĵus perditan teritorion. Ankaro ne konfirmis la raportojn.

Spertuloj diras ke la pliiĝantaj konfliktoj inter Ankaro kaj Damasko ŝuldiĝas al la ĉiuflankaj klopodoj korekti siaprofite la rezulton de la milito.

«La sirianoj deziras forigi la radikalajn grupojn kiuj troviĝas en Idlibo, sed Turkio uzas ĉi tiujn grupojn kiel ilon por la ĉeesto de Turkio en norda Sirio», diris la profesoro pri internaciaj rilatoj Huseyin Bagci ĉe la Mezorienta Teknika Universitato.

Rusio strebas al diplomatia solvo por la pliiĝantaj streĉoj. La turka ministro pri eksteraj aferoj Mevlut Cavusoglu diris ke intertraktadoj okazintaj sabaton kun vizitantaj rusiaj diplomatoj estis senfruktaj. Laŭ raportoj, ankaŭ malsukcesis renovigitaj intertraktadoj lunde.

«La nunajn streĉojn kaŭzis la malsamaj interesoj inter Rusio kaj Turkio, kiuj neniam ĉesis ekzisti», diris la rusia fakulo Zaur Gasimov ĉe la Universitato de Bonn.

Ankaro esprimas pliiĝantan malkontenton kontraŭ Moskvo pro ĝia aerarmeo, kiu daŭre bombas la siriajn ribelulojn kune kun civiluloj en Idlibo. La streĉoj inter Rusio kaj Turkio pri Idlibo ŝajne pliiĝos pro la rusia kontraŭ-misila defendosistemo kiu elpelas turkajn militaviadilojn el la siria aerspaco.

Moskvo akre defendas la antaŭenpuŝon de la damaska registaro, asertante ke ĝi celas elradikigi terorisman organizaĵon. Erdogan malakceptis tiun aserton pasintsemajne.

Fontoj