La ĉina koronaria viruso: jam 80 mortintoj kaj 2801 infektitoj

Lundo, la 27-a de januaro 2020

Mezurado de korpa temperaturo en Hubejo

La koronaria viruso plu disvastiĝas tra Ĉinio, kaŭzinte jam 80 mortojn kaj 2801 infektiĝojn, duonon el ili en la provinco Hubejo. Rapideco de ĝia disvastiĝo kreskas: dimanĉe estis registritaj 769 novaj kazoj kompare al 688 sabate. Fakuloj konstatis, ke la viruso iĝas kontaĝa jam dum inkubacio, kio estas malkutime por tiaj virusoj. Infektito povas montri neniujn simptomojn, sed jam esti kontaĝa.

La ĉina ĉefministro Li Keqiang venis al Uhano por persone konatiĝi kun situacio en la urbo, plej forte trafita de la epidemio. Oni blokis 13 urbojn en Hubejo por kvaranteno. Dume pluraj aliaj urboj, inkluzive de tiuj grandaj kiel Ŝanĥajo, Ĉengduo kaj Ĉongĉingo fermis eniron por aŭtoj kun aliurbaj numerplatoj. En multaj urboj oni malpermesas eniron al la aŭtoj kun numerplatoj de Hubejo. En pluraj vilaĝoj loĝantoj kreas fosaĵojn, tiel barante la vojojn. Multaj hubejanoj trafis kaptilon, ĉar oni forpelas ilin el hoteloj dum ili ne povas reveni hejmen, ĉar iliaj urboj estas fermitaj.

La aŭtoritatoj longigis la novjaran ferion por tri tagoj, ĝis dimanĉo. Ĉiuj publikaj aranĝoj estas nuligitaj, turismaj vizitindaĵoj fermitaj, diservoj kaj turismaj grupoj malpermesitaj. Oni malpermesis iun ajn vendadon de sovaĝaj bestoj en la lando ĝis la fino de la epidemio. La aŭtoritatoj faris tion laŭ peto de 19 influaj sciencistoj, kiuj atentigis ke nome en tiaj bazaroj naskiĝas novaj virusoj kiel Saroso, birda gripo kaj la Mezorienta spira sindromo.

La ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus venis al Pekino por priparoli komunan agadon kontraŭ la epidemio. La ministro pri sano Ma Xiaowei informis, ke 1350 militaj kaj civilaj kuracistoj kaj flegistoj jam estis senditaj al Hubejo kaj pliaj 1000 sekvos baldaŭ. La ministro aldonis, ke 1000 hospitalaj litoj estis aldonitaj al tiuj disponeblaj en Uhano kaj pliaj 5000 aperos en tri tagoj. Maskoj kaj aliaj protektiloj ne sufiĉas, ĉar ĉina industrio kapablas produkti nur trionon de bezonata nombro, speciale dum novjara ferio, kiam multaj fabrikoj estas fermitaj aŭ funkcias nur parte. Samtempe la registaro malpermesis al karitataj kaj neregistaraj organizaĵoj sendi iujn ajn donacojn rekte al Uhano. Ili devas esti transdonitaj al la registaro aŭ aprobitaj de la registaraj organizaĵoj (kiel Ruĝa Kruco), kiuj memstare distribuos ilin en la urbo.

La viruso jam estas registrita en 11 landoj. Estas registritaj du unuaj kazoj de infektiĝo de infanoj: naŭmonata bebo en Pekino kaj dujara bebo en Gŭangŝjio. En Honkongo konstruaĵo, preparita kiel izolejo por infektitoj, estis blokita de protestantoj kaj ekbruligita de radikaluloj, kiuj ĵetis brulbombojn. Kazaĥio abolis eblecon de 72-hora senviza restado por transitaj ĉinaj vojaĝantoj. Al Usono, Francio kaj Rusio, preparantaj evakuadon de siaj civitanoj el Uhano, aliĝis Aŭstralio kaj Japanio. Oni raportas ke pli ol 100 aŭstraliaj infanoj troviĝas en la blokita urbo.

En Hubejo kreskas kolero kontraŭ lokaj aŭtoritatoj, kiujn oni akuzas je nekompetenteco kaj malkapablo bridi la epidemion. La retumantoj akre kritikis la guberniestron Wang Xiaodong, kiu dum gazetara konferenco aperis sen masko kaj dufoje korektis sin mem, parolante pri nombro de haveblaj maskoj — unue li diris ke disponeblas 10,8 milionoj, poste 1,8 milionoj. Dum la sama aranĝo la ĝenerala sekretario de la provinca registaro Bie Bixiong’s ne kovris per masko sian nazon dum la urbestro de Uhano Zhou Xianwang surmetis maskon, supron-malsupren. La urbestro konstatis, ke 9 milionoj da loĝantoj restas en Uhano dum 5 milionoj sukcesis lasi ĝin antaŭ starigo de la kvaranteno.

Fontoj redakti