Usono, Francio kaj Rusio planas evakui siajn civitanojn el Uhano

Dimanĉo, la 26-a de januaro 2020

Pasaĝeroj en stacidomo de Uhano

Usono, Francio kaj Rusio planas evakui siajn civitanojn el Uhano, trafita de epidemio de la ĉina koronaria viruso.

La Usona Departmento de Ŝtato planas evakui usonajn oficialulojn kun iliaj familianoj marde, la 28-an de januaro. En flugo, direktiĝonta al San-Francisko, limigita nombro de lokoj estos destinitaj ankaŭ por usonaj privatuloj, ĉefe por plej endanĝerigitaj.

Francio planas forporti siajn civitanojn kun iliaj geedzoj kaj infanoj el Uhano kaj la provinco Hubejo ĝenerale per busoj, veturontaj de Uhano al Changsha.

Rusio konsultas Pekinon pri evakuado de la rusiaj civitanoj el la provinco.

Zorgiĝo kreskas tutmonde, ĉar dum lastaj 36 horoj nombroj de infektitoj kaj mortintoj duobliĝis. Ĝis nun en la kontinenta Ĉinio estis registritaj 1975 infektiĝoj kaj 56 mortoj. Doktoroj kaj ĵurnalistoj el Uhano malferme akuzas lokajn aŭtoritatojn pri nekompetenteco kaj malkapabla bridi la epidemion, postulante ilian tujan eksigon.

Dume Kanado konfirmis la unuan infektiĝon en la lando. La paciento estas viro, veninta la 22-an de januaro el Uhano al Toronto tra Guangzhou.

Fontoj redakti