Eksiĝis du jordaniaj ministroj pro malobeo de reguloj pri trudizoliĝo

Mardo, la 2-a de marto 2021

Stokbildo de s-ro Bassam Talhouni, unu el la du ĵuseksiĝintoj.

La jordaniaj ministroj pri internaj aferoj kaj justico eksiĝis dimanĉon la 28-an de februaro, post kiam oni trafis ilin malobeantaj kontraŭkronvirusajn regulojn pri trudizoliĝo.

Oni kaptis ministron pri internaj aferoj Samir Mobeidin kaj ministron pri justico Bassam Talhoŭni ĉeestantaj publikan bankedon kaj rompantaj socian distancadon kaj gvidlinojn pri maksimuma homkapacito — aferoj pri kies efektivigo iliaj respektivaj ministrejoj respondecas. Ĉi tiu incidento okazis kelkajn tagojn post la altrudo de novaj limigoj al jordanianoj, inkluzive de enhejma trudizoliĝo, elirmalpermeso efektivigata de l' armeo, kaj monpuno je 100 dinaroj por tiuj, kiuj ne portas maskojn survizaĝe.

Iliajn eksiĝojn akceptis ĉefministro Biŝer Al-Ĥasaŭneh, kaj reĝo Abdulah la 2-a per unu el du reĝaj dekretoj. Laŭ kelkaj raportoj, la dua dekreto aŭtoritatigis deputitan ĉefministron pri loka administrado Taŭfik Krejŝan ekestri la ministrejon pri internaj aferoj, kaj ŝtatministron pri leĝaj aferoj Aĥmad Ziadat ekestri la ministrejon pri justico.

Laŭ la novaĵagentejo Reuters, antaŭnelonga erupcio de novaj variantoj de la kronviruso rezultigis almenaŭ 4 627 mortojn kaj pli ol 300 mil infektiĝojn en la nacio, kiu havas dek mil loĝantojn. Oficialuloj atribuas la erupcion al jordanianoj malobeantaj la limigojn, kaj oni arestis dekojn pro rompo de ordonoj pri trudizoliĝo. Kiel plue raportis Reuters, centoj da negocoj estis fermitaj.

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Two Jordanian ministers caught breaking lockdown measures, resign, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).