Eksplodo en Bejruto: almenaŭ 100 pereintoj kaj 4000 vunditoj

Merkredo, la 5-a de aŭgusto 2020

Fumo de la eksplodo en Bejruto.


La 4-an de aŭgusto vespere en haveno de Bejruto, la ĉefurbo de Libano eksplodis 2750 tunoj da amonia nitrato. Almenaŭ 100 homoj pereis, pli ol 4000 estas vunditaj, duono de la konstruaĵoj en la urbo damaĝitaj. Hodiaŭ en Libano estis deklarita la nacia funebro.

Eksplodo kaj ties sekvoj

Unue aŭdiĝis malgranda klako kaj post kvin minutoj, je 18:08:18 laŭ loka tempo (15:08:18 UTC) aperis nigra kaj blanka fumoj, kiujn sekvis la eksplodo. Sismostacio en Jordanio taksis ĝian povon kiel egalan al tiu de tertremo 4,5 poentoj laŭ la Skalo de Richter, la Usona Geologia Servo parolas pri 3,3, la Germana Esplora Centro pri Tersciencoj GFZ — pri 3,5. Bruo de la eksplodo aŭdeblis laŭlonge de la tuta libana marbordo kaj en Kipro, situanta 240 km for. La haveno estas komplete detruita, damaĝitaj estas ankaŭ flughaveno, prezidanta palaco, oficejo de la ĉefministro, kelkaj ambasadorejoj. Damaĝojn spertis eĉ la konstruaĵoj situantaj 10 km for.

La hospitaloj estas superplenaj, oni alvokas donaci sangon por la vunditoj. Nombro de la pereintoj plej verŝajne kreskos, ĉar serĉado inter la ruinoj daŭras kaj almenaŭ 60 vunditoj troviĝas en kriza stato. Estro de la Libana Ruĝa Kruco George Kettaneh diris, ke pereis almenaŭ 100 homoj kaj tiu cifero plu kreskos. Almenaŭ tri hospitaloj estas detruitaj kaj tri flegistinoj tie pereis. Inter la pereintoj estas Nazar Naĝarjan, estro de la Libana Socialdemokrata Partio. Inter la vunditoj estas la edzino kaj filino de la ĉefministro Hassan Diab, kelkaj konsilistoj de la ĉefministro, konsulo de Kazaĥio, kunlaborantino de la rusia ambasadorejo. Estis damaĝita ŝipo de la Internaj Fortoj de Unuiĝintaj Nacioj en Libano, lokita en la haveno. Dekoj da vunditaj pacigistoj estis senditaj al hospitaloj.

La prezidanto Michel Aoun alvokis urĝan kunsidon de la Supera Konsilio pri Defendo, kiu deklaris Bejruton la zono de katastrofo kaj enkondukis en la lando dusemajnan krizostaton. La registaro asignis por likvidado de la sekvoj de la katastrofo 100 miliardojn da libanaj liroj (66 milionoj da dolaroj).

Enketado

 
Sekvoj de la eksplodo en Bejruto.

La enketado nur komenciĝis, sed la ĉefministro Hassan Diab jam diris, ke kaŭzo de la eksplodo estis malĝusta stokado de la eksplodaĵoj en la deponejo N 12. Loka televidkanalo LBCI, reference al la unuaj konkludoj de la enketkomisiono, diris ke la eksplodon kaŭzis veldado celinta ŝtopi truojn, tra kiuj povus penetri ŝtelistoj. Amonia nitrato estis stokita en la deponejo ekde 2014, kiam ĝi estis konfiskita ĉe ŝipo Rhosus, registrita en Moldavio kaj direktiĝanta de Batumo (Kartvelio) al Mozambiko. En 2013 ĝi eniris la havenon pro teknikaj problemoj, sed la libanaj aŭtoritatoj arestis ĝin en oktobro 2013 pro gravaj rompoj de la reguloj kaj nepago de salajro al la maristoj. En 2014 la kargo estis forprenita kaj stokita. Plejparto de la skipanoj estis forlasitaj, surŝipe restis nur kvar maristoj, forveturintaj post unu jaro. La ŝipo estis posedaĵo de la rusia komercisto Igor Greĉuŝkin, kiu laŭ vortoj de skipanoj, simple lasis ĝin.

Amonia nitrato estas uzata kiel fekundigilo, sed povas servi ankaŭ kiel komponanto de eksplodaĵoj. En 1995 dum terorista atako kontraŭ la federacia oficejo de Alfred P. Murrah en Oklahomurbo, sekve de kiu pereis 169 kaj estis vunditaj 467 homoj, estis uzitaj du tunoj da amonia nitrato. Kiam en 1947 en haveno de Teksasurbo eksplodis ŝipo kun 2300 da amonia nitrato, tio mortigis almenaŭ 400 homojn kaj detruis pli ol mil konstruaĵojn.

Israelo neis sian komplicecon al la eksplodo, dirinte ke la deponejo ne apartenis al Hizbulaho, ŝijalisma kvazaŭmilita organizaĵo, malkaŝe kontraŭanta Israelon. La ministro pri eksteraj aferoj de Israelo Gabi Aŝkenazi diris, ke evidente temas pri la akcidento, kaŭzita de incendio. Ankaŭ Hizbulaho substrekis, ke ĝi ne estas posedanto de tiu ĉi deponejo kaj alvokis la libananojn unuiĝi fronte al la katastrofo. Tamen anonimaj fontoj de la rusia Nova Gazeto asertas, ke en tiu ĉi deponejo estis stokita aparataro por muntado de precizaj altdistancaj misiloj, liveritaj de Irano al Hizbulaho por ataki Israelon. Tamen ankaŭ tiuj ĉi fontoj konfirmis ke la eksplodo okazis senintence, pro homa eraro.

La eksplodo okazis proksime al la rezidejo de la eksa ĉefministro Saad Hariri, kies patro Rafik Hariri estis murdita sekve de eksplodo en 2005, kiam li estis okupanta ĉefministran postenon. La 7-an de aŭgusto la Speciala Tribunalo de UN devos anonci verdikton rilate kvar personojn, malĉeeste kondamnotajn pro tiu ĉi murdo. Do iuj ligas la eksplodon al la Hariri-familio kaj la atendata verdikto.

 
Detruita apartamento en Bejruto.

La usona prezidanto Donald Trump deklaris, ke liaj generaloj opinias ke okazis atako kaj la eksplodon kaŭzis bombo, tamen ne prezentis pruvojn, nek iujn detalojn. Tri oficialuloj de la Usona Departemento de Defendo diris al CNN, ke mankas iuj ajn pruvoj aŭ signoj de la atako. Tamen la eksa agento de CIA Robert Baer, multe laborinta en Mezoriento, diris ke laŭ prezentitaj filmetoj eblas konkludi ke amonia nitrato eĉ se haveblis en la deponejo, tamen ne estis la ĉefa kialo de la eksplodo. Li opinias ke tie troviĝis militaj municioj aŭ pelantoj.

  Tio estis klare milita eksplodo. Tio estis ne fekundigilo kiel amonia nitrato. Mi sufiĉe certas pri tio. Rigardu la oranĝan globon [en la fajro].  
Robert Baer, eksa agento de CIA.

Tamen li atentigis, ke mankas pruvoj aŭ indikiloj ke temas pri atako.

  Tio aspektas kiel akcidento. Tio estis malkompetenteco kaj eble tio estis korupto, sed la demando estas se tio estis militaj eksplodaĵoj, kiu alportis ilin aŭ kial ili estis stokitaj tie?  
Robert Baer, eksa agento de CIA.

Li tamen esprimis dubon pri ŝancoj ekscii la veron dum la oficiala enketado. "Mi laboris en Libano dum jaroj kaj neniu deziros agnoski ke ili tenis militajn eksplodaĵojn en la haveno. Tio estis stulta ago".

La ĉefministro Hassan Diab alvokis "amikajn kaj fratajn ŝtatojn subteni Libanon", agnoskinte ke "la sola Libano ne sukcesos solvi tion". Sian helpon jam proponis Kataro, Irano, Irako, Kipro, Malajzio, Turkio, Britio, Jordanio, Sirio, Kuvajto, Francio, Germanio, Usono, Israelo kaj aliaj landoj. La katastrofo okazis dum la lando spertas profundajn politikan kaj ekonomian krizojn, malbonigitajn pro la kronvirusa epidemio kaj pluraj politikaj skandaloj. Protestoj surstrate tumultas ekde oktobro 2019.

Fontoj