Pereis 42 homoj pro tumultoj en Barato

Dimanĉo, la 1-a de marto 2020


Amasmanifestacio kontraŭ nova leĝo pri civitaneco

Oni deplojis sekurecfortojn en iuj partoj de la barata ĉefurbo Nov-Delhio, kie hindoj kaj islamanoj alfrontas unu la alian de pluraj tagoj. Almenaŭ 42 homoj perdis la vivon kaj pli ol 200 estis vunditaj.

La sekurecfortoj patrolas la stratojn en la nordorienta Nov-Delhio provante malhelpi pluajn konfrontiĝojn, post kiam la ĉefministro Narendra Modi alvokis al trankviliĝo.

Opoziciuloj kritikis la registaron asertante ke ĝi ne sufiĉe strebis kontraŭi la tumultojn. Ĵaŭdon, la ĉefa opozicia partio en la parlamento postulis la eksigon de la ministro pri internaj aferoj Amit Shah, akuzante lin pri neglekto de lia devo.

Per Tvitero, merkredon, Modi diris: «Paco kaj harmonio estas la kerno de nia sinteno. Mi petas de miaj fratinoj kaj fratoj de Nov-Delhio konservi pacon kaj fratecon ĉiutempe. Gravas ke oni kiel eble plej frue restarigu trankvilon kaj normalecon».

Tiuj konfrontiĝoj ekardis kiam islamaj manifestaciantoj okupis straton en Nov-Delhia kvartalo manifestaciante kontraŭ nova leĝo pri civitaneco kiu faciligos la akiron de la barata civitaneco al enmigrantoj el tri najbaraj landoj — Afganio, Bangladeŝo kaj Pakistano — sed ekskluzivos islamanojn.

La manifestaciantoj nomas la novan lêgon malkaŝa diskriminacio. Krome, ili malkonsentas pri la propono krei novan registron devigantan ĉiun baratanon montri dokumentojn por pruvi sian civitanecon.

La registaro de Modi diris ke la leĝo ne intencas ne diskriminacii iun ajn, sed certigi protektadon de neislamanoj kiuj, laŭ la registaro, estas persekutataj alilande.

En Vaŝingtono, la usona Komisiono pri internacia religia libereco, sendependa registara komitato, esprimis «gravan maltrankviliĝon» pri la perfortoj en Barato.

«La brutalaj kaj senbridaj perfortoj trairantaj Nov-Delhion ne povas daŭri», diris la komisionano Anurima Bhargava. «Estis raportite, ke la Nov-Delhia polico ne intervenis en perfortaj atakoj kontraŭ islamanoj kaj ke la registaro ne plenumis sian devon protekti la civitanojn».

Bhargava nomis la klopodojn de la barata registaro celi islamanojn kaj senigi ilin je iliaj rajtoj «klara malobservo de internaciaj homaj rajtoj».

La barata ministerio pri eksteraj aferoj malkonsentis pri tiu diro de la komisiono, kiu laŭ ĝi «celas politikigi la aferon». Ĝi diris ke tiuj asertoj estas, pro la faktoj, neĝustaj kaj trompaj».

Fontoj