La kronviruso trafis ortodoksajn ekleziulojn

Lundo, la 27-a de aprilo 2020

La Monaĥejo de la Grotoj de Kievo.

En la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo, apartenanta al la Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco), ĉiuj sacerdotoj kaj multaj monaĥoj, studentoj kaj instruistoj de la situanta tie Kieva spirita akademio, infektiĝis je la kronviruso Covid-19, tri el ili mortis. Entute infektiĝis 150 ĝis 200 homoj, inkluzive monaĥejestron. Plejparto de aliaj resaniĝas poiomete. La monaĥejo alvokis la kredantojn preĝi je ĉiuj infektitoj kaj subteni la monaĥejon per monoferoj.

La unuaj infektitoj estis diagnozitaj la 5-an de aprilo, post kio oni enkondukis kvarantenon en la monaĥejo. La 12-an en la Alksandrova hospitalo en kievo estis enhospitaligita la monaĥejestro Pavel, jam resaniĝinta. La 13-an de aprilo li registris filmeton, en kiu alvokis la kredantojn zorgi pri ne la viruso, sed pri sia animo. "Ne konsideru, ĉu temas pri pli aĝa aŭ malpli aĝa generacioj — ĉiuj hastu al la templo. Brakumu unu la alian, kovru vin per amo, ĉar pro la pekoj Sinjoro sendas al ni elprovojn" diris li. Li referencis ankaŭ al historio: "En la 10-a jarcento en Konstantinoplo okazis granda problemo pro diversaj virusoj kaj epidemioj... Kaj kio helpis al la homo? Preĝo, eŭĥaristio, krucmarŝoj, kiuj haltigas ĉian plagon". li ankaŭ asertis ke post la Nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986 mezurado montris altan nivelon de radioaktiveco apud la monaĥejo, dum ene de ĝi ĉio estis en ordo. La gazetarservisto de la monaĥejo r diris ke nun la monaĥejestro Pavel ne plu diras tiaĵojn.

La 18-an de marto la sinodo (konsilio) de la Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco) alvokis la kredantojn "ne ignori ĝeneralajn higienajn normojn kaj sekvi kuracistajn rekomendojn". Interalie estis permesite ne kisi ikonojn kaj sacerdotan manon, okazigi diservojn subĉiele.

Sume en Ukrainio jam estas konfirmitaj 8 617 infektiĝoj, 209 infektitoj mortis.

Avertoj pri la koronviruso ĉe la Kristnaska katedralo. Tjumeno, Rusio.

Dume en Rusio pluraj sacerdotoj estis trafitaj de la infekto. Krom neceso frekventi la paroĥanojn, tion kaŭzis ankaŭ rifuzo de la eklezio dum longa tempo fermi la preĝejojn. La ĉefpastro Andrej Tkaĉjov eliris al paroĥanoj en gasmasko akompane de ekleziaj kantoj kaj poste forprenis ĝin kun rido de la ĉeestantoj kaj diris: "Por ke vi ridaĉu tiel pri tiuj diablaj aĉaĵoj la tutan vivon. Tiuj fuŝuloj suferigis nin, tiu ĉi damnita aĉularo." Li diris ke se malŝalti televidilon, la kronviruso malaperos.

Tamen la eklezia estraro kondamnis tiaĵojn kaj agnoskis realon de la danĝero. La 17-an de marto estis eldonitaj oficialaj instrukcioj pri limigoj dum la eŭĥaristio, bapto kaj aliaj ritoj kun celo preventi la infektiĝon. La 21-an de marto estis publikigitaj preĝoj okaze de la kronviruso, oficiale aprobitaj de la patriarko Cirilo la 1-a. La 29-an de marto la patriarko alvokis la kredantojn malobei "neraciajn pastrojn", kiuj malobservas limigojn kaŭzitajn de la kronviruso. Kiel imitindan ekzemplon li menciis Sanktan Maria la Egipta, pasigintan solece en dezerto 47 jarojn. Li ankaŭ rekomendis okazigi Paskan diservon sen ĉeesto de la paroĥanoj.

La 21-an de aprilo pro la kronviruso trafis komaton kaj poste mortis la 48-jara ĉefpastro Aleksandr Agejkin, eksa estro de la katedralo en Moskvo. Li asertis ke malgraŭ realeco de la kronvirusa danĝero necesas ne fermi la preĝejojn, sed kolektiĝi en ili por preĝi. "Ni nuligas ĉian ajn dian agadon, se ni diras "Ni fermu la preĝejojn". Ĉu tio signifas ke la Sinjoro ne agadas en la preĝejo? Ĉu efiko de la dia graco estas limigita je io? Pro tio ke ni ne fidas je dio, ni fermu la preĝejojn. Por kio? Ĉu pro tio ke ni ne fidas je dio?" diris li dum televida intervjuo. Samtempe li substrekis ke li avertis la paroĥanojn pri ebleco infektiĝi je la kronviruso. "Kaj tiu ĉi danĝero venigis nin ĉi tien, al dio. Por ke per komuna preĝo, kun pentosento nin turni al dio por lia helpo".

La 24-an de aprilo oni informis pri infektiĝo de ;a mitropolito Dionisij, estrinta laborgrupon pri la kronviruso de la patriarko Cirilo. La 26-an de aprilo en Kursko mortis pro ambaŭflanka pneŭmonio la 54-jara episkopo de la Kurska eparĥio de la Rusa Ortodoksa Eklezio Veniamin.

La 19-an de marto la patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a ordonis haltigi preĝadon en la ortodoksaj eklezioj tra la mondo pro la kronvirusa danĝero.

Fontoj