La Vikimedia Fondaĵo volas forigi la bulgarajn Vikinovaĵojn


Sabato, la 14-a de septembro 2019

La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi.

La jenan anoncon publikigis la Vikimedia aktisto Stephen White je la 9-a de septembro:

Ekranfoto de la ĉefpaĝo de la bulgaraj Vikinovaĵoj kun granda ruĝa sciigo pri venonta fermado.

«Oni komence submetis la proponon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn je septembro 2018. Tiam, la propono estis simila al aliaj lasttempaj petoj pri fermado de Vikinovaĵo-projektoj, bazite ĉefe sur neaktiveco kaj la evidenta malfreŝeco de la projekto. Sekve, la Lingva Komitato donis al interesitoj la tempon anigi novajn membrojn.

Malgraŭ tio, la propono estis peto pri forigo, ne nur pri fermo, pro la jama ĉeesto de disputiga, biasa, kaj propaganda enhavo. Dum la lastaj monatoj, tre malgranda kvanto da novaj kontribuantoj ekaktiviĝis. Ili subtenas la vidpunktojn esprimitajn de ĉi tiaj paĝoj, kaj/aŭ laŭŝajne ignoras la mankon de ĵurnalismaj honesto kaj striketco. Ni aparte rimarkas, ke la kiomo da koncernitaj homoj malgrandas, kaj la kiomo da kreita enhavo malgrandas. De la vidpunkto de la Lingva Komitato, la kiomo de nova kreota enhavo estus tro marĝena por pravigi klopodojn lasi la projekton malferma, eĉ se ne ĉeestus aliaj problemoj.

Nun ankaŭ pligrandigas la problemon tio, ke la kontribuantoj misuzas la rajtojn de administrantoj kaj ignoras petojn de la komunumo forigi dubindan (kaj plejparte malbonstilan) enhavon, ŝanĝante la regulojn de voĉdonado dumdiskute. [...] La Lingva Komitato preskaŭ jaron observadas ĉi tiun disvolvadon, kaj ne plu estas konvinkita, ke ĉi tiu projekto povas daŭre funkcii laŭ la principoj de la Vikimedia Fondaĵo. Ni ankaŭ ne kredas, ke ekzistas sufiĉe valora enhavo en la vikio por lasi ĝin disponebla post ŝlosado. Cetere, la sisopoj [administrantoj] de la Kovilo [vikio de la Fondaĵo celanta varti novajn projektetojn] diris al ni, ke ili ne sentas sin kompetentaj kontroladi novan Vikinovaĵo-provon ĉe la Kovilo, pro manko da lingvosperto.

Sekve, la Lingva Komitato jene proponas al la Estraro de la Fondaĵo ke la Bulgaraj Vikinovaĵoj estu fermitaj kaj (efektive) forigitaj, kaj ke ĝi ne estu permesata rekreiĝi en la Kovilo. Koresponde al la Politiko pri Projektfermado, se la Estraro ne malkonsentos al ĉi tiu propono post sep tagoj, la propono estos efektive oficialigita de la Estraro, kaj la Lingva Komitato daŭrigos la fermadon.»

La anonco incitis longajn, disputplenajn diskutojn inter la reprezentantoj de la Lingva Komitato kaj lokaj komunumoj, videblajn en tuto ĉi tie. Stephen White komentis, ke la malpermeso rekrei la projekton ne nepre estos permanenta, sed «je ĉi tiu tempo, ni ne estas pretaj difini la kondiĉojn necesajn por rekreado de la bulgaraj Vikinovaĵoj.»

La bulgaraj Vikinovaĵoj estis kreitaj la 6an de februaro, 2005. Ĉi-momente ili troviĝas je la 19-a vico inter ĉiuj 34 lingvoversioj de Vikinovaĵoj laŭ la kvanto de artikoloj. Ĉi-parametre la projekto okupas la 492-an vicon inter ĉiuj 882 vikiprojektoj de Vikimedio.

En julio kaj aŭgusto de 2019, la komunumo de la bulgaraj Vikinovaĵoj aktivigis laboron, eldonante unu aŭ du novaĵartikolojn praktike ĉiutage. Tamen ĉi-septembre la aktiveco abrupte malkreskis dum daŭrantaj kritikoj pri la projekto ĉe la paĝo pri fermado. Nuntempe sur ĉiuj paĝoj de la bulgaraj Vikinovaĵoj troviĝas okulfrapa afiŝo sciiganta pri fermado.

Fontoj redakti

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.