Milionoj da homoj tra la mondo restas hejme por batali kontraŭ la pandemio

Mardo, la 17-a de marto 2020


Diversaj krizreguloj trudataj de registaroj tra la mondo, ordonantaj al siaj loĝantaroj resti hejme aŭ almenaŭ eviti amasojn, aliformas la ĉiutagajn vivojn de dekmilionoj da homoj, dum aŭtoritatoj klopodas batali kontraŭ la pandemio de COVID-19.

Sud-Koreio starigis pli striktajn kontrolojn de vojaĝantoj enirantaj la landon por eviti importotajn kazojn, post kiam la enlanda disvastiĝo de la viruso konsiderinde malrapidiĝis.

Ĉinio uzas la saman rimedon. Ĝi anoncis 21 novajn konfirmitajn kazojn, ĉiuj krom unu alvenintaj el eksterlando.

Tiuj du landoj efektivigis vastajn plibonigojn dum la pasintaj semajnoj, sed aliaj mondpartoj, aparte Eŭropo, abrupte supreniris la tutmondajn rangojn de kronvirusaj kazoj.

Italio spertis pliiĝon de pli ol 3 000 kazoj en unusola tago. Mardon, la 17-an de marto, ĝi havas la duan plej grandan nombron da kazoj, proksimume duoble pli ol la nombro de Irano je la tria rango.

En Francio, la prezidanto Emmanuel Macron anoncis minimume 15-tagan tutlandan kvarantenon. Oni devigos la loĝantaron limigi siajn eksterdomajn elirojn per nepra laborado, necesaj taskoj kaj sanservoj je tagmezo mardon. Kunvenoj kun amikoj kaj eksterdomaj familianoj estas strikte malpermesitaj kaj malobeantoj riskas punojn.

Komunumoj tra Usono ekfunkciigas kelkajn el la kvarantenaj rimedoj uzataj en Ĉinio, Sud-Koreio kaj Italio, kaj la Blanka Domo instigas homojn eviti kunvenojn de pli ol 10 homoj.

En la regiono ĉirkaŭ la okcidenta urbo San-Francisko, proksimume 7 milionoj da homoj ricevis la instrukcion resti hejme kaj eliri nur por la plej gravaj taskoj.

Aliloke en la mondo, Venezuelo diris ke ĝi efektivigos tutlandan kvarantenon por provi haltigi la viruson kaj Finnlando intencas fermi siajn lernejojn kaj universitatojn.

Tutmonde, la Unuiĝintaj Nacioj diras ke pli ol 500 milionoj da studentoj forestas de siaj lernejoj nuntempe.

Alvokoj de tutmondaj sanaŭtoritatoj, petantaj ke oni evitu la ĉeestadon en homplenaj lokoj, instigis multajn registarojn devigi la fermon de trinkejoj, manĝejoj kaj kinejoj kaj prokrasti sporteventojn.

Barato decidis malpermesi la aliron al la Taĝ-Mahalon.

La Monda Organizaĵo pri Sano diras ke nepras uzi socian distancadon. Sed ties ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus diris ke pli gravas ke ĉiu suspektata kazo estu kontrolita.

«Se iu kontroliĝos pozitive, izolu lin kaj esploru, kun kiu li havis proksiman kontakton ĝis du tagoj antaŭ la komenco de simptomoj, kaj kontrolu ankaŭ tiujn homojn», diris Tedros.

Estas proksimume 180 000 konfirmitaj kazoj tra la mondo kaj 7 100 mortintoj. Pli ol 79 000 homoj jam resaniĝis.

La plejparto da infektotaj homoj sentos malgravajn aŭ moderajn simptomojn. Pli grava malsano estas probabla ĉe maljunuloj aŭ tiuj kiuj jam havas sanproblemojn.

Fontoj